*presi
(tr)
- 1.
- Reprodukti tekston, bildojn ktp, kutime grandkvante kaj ĝenerale per apliko de inko al papero aŭ alia taŭga surfaco: la papero […] venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron, eĉ en multajn centojn da libroj [1]; mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton […] kaj oni ĝin presis [2]; oni presos […] nigre sur blanke nian tutan historion [3]; dum 10 jaroj Vytautas Andziulis presis 23 religiajn kaj patriotismajn libretojn [4]; EU preskribas presi sur cigaredskatoloj averton pri mortorisko [5]; la libro estas tiel nete tipografie aranĝita kaj presita, ke estas agrable teni ĝin en la manoj [6]; tiuj ĉi arĥaismoj […] ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj [7]; presi floraĵojn sur ŝtofo. stampi 1.b
- 2.
- printiRim.: Multaj lingvoj uzas unu saman vorton por presi 1 kaj printi; tamen nemalmultaj esperantistoj sentas bezonon apartigi publikigan sencon netan (presi 1) kaj la privatan, ofte malnetan kaj unuekzempleran printadon: Kiom da presitaj (publikigitaj) artikoloj vi havas? En pli frua epoko pro simila precizemo en Esperanto apartiĝis la vorto tajpi, kvankam ankaŭ ĝin multaj lingvoj ne distingigas disde presi. [Sergio Pokrovskij]
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
4. Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto, Monato, 2003/02, p. 15
5. Stefan Maul: El mia vidpunkto, Monato, 2001/02, p. 5
6. Boris Kolker: Revivinta Fundamento, Monato, 2003/12, p. 27
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
4. Laimius Stražnickas: Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto, Monato, 2003/02, p. 15
5. Stefan Maul: El mia vidpunkto, Monato, 2001/02, p. 5
6. Boris Kolker: Revivinta Fundamento, Monato, 2003/12, p. 27
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
- afrikanse:
- druk
- albane:
- amhare:
- አትም
- angle:
- arabe:
- طباعة
- armene:
- տպել
- azerbajĝane:
- çap
- beloruse:
- друкаваць
- bengale:
- মুদ্রণ
- birme:
- ပုံနှိပ်
- ĉeĥe:
- tisknout tisknout (noviny)
- ĉine:
- 印刷 [yìnshuā], 列印 [lièyìn], 印 [yìn], 印制 [yìnzhì], 印製 [yìnzhì], 打印 [dǎyìn], 盖了印 [gàiliǎoyìn], 蓋了印 [gàiliǎoyìn], 盖了章 [gàiliǎozhāng], 蓋了章 [gàiliǎozhāng]
- dane:
- udskriv
- eŭske:
- inprimatu
- filipine:
- naka-print
- france:
- imprimer
- galege:
- impresión
- germane:
- drucken 2. ausdrucken
- guĝarate:
- પ્રિન્ટ
- haitie:
- ekri an lèt detache
- hinde:
- प्रिंट
- hispane:
- imprimir
- hungare:
- nyomtat
- igbe:
- ebipụta
- irlande:
- cló
- islande:
- prenta
- japane:
- 印刷 [いんさつ]
- jide:
- דרוק
- jorube:
- si ta
- kanare:
- ಮುದ್ರಣ
- kartvele:
- ბეჭდვა
- kazaĥe:
- басу
- kirgize:
- басма
- kmere:
- បោះពុម្ព
- koree:
- 인쇄
- korsike:
- stampa
- kose:
- ushicilelo
- kroate:
- ispis
- kurde:
- çap
- laŭe:
- ການພິມ
- litove:
- spausdinti
- makedone:
- печатење
- malagase:
- printy
- malaje:
- cetak
- malajalame:
- അച്ചടിക്കുക
- malte:
- istampar
- maorie:
- tā
- marate:
- मुद्रण
- monge:
- sau
- mongole:
- хэвлэх
- nederlande:
- 1. drukken 2. printen, uitprinten, uitdraaien
- nepale:
- मुद्रण
- njanĝe:
- kusindikiza
- okcidentfrise:
- ôfdrukke
- panĝabe:
- ਪ੍ਰਿੰਟ
- paŝtue:
- چاپي
- pole:
- drukować, wydrukować
- portugale:
- imprimir
- ruande:
- icapiro
- ruse:
- печатать
- samoe:
- lolomi
- sinde:
- پرنٽ
- sinhale:
- මුද්රණය
- skotgaele:
- priont
- slovake:
- tlačiť
- somale:
- daabacaad
- ŝone:
- dhinda
- sote:
- условия:
- sunde:
- nyitak
- svahile:
- magazeti
- taĝike:
- чоп
- taje:
- พิมพ์
- tamile:
- அச்சு
- tatare:
- бастыру
- telugue:
- ముద్రణ
- tibete:
- བཙིར་
- ukraine:
- друк
- urdue:
- پرنٹ
- uzbeke:
- chop etish
- vjetname:
- in
- zulue:
- ukubhala
preso
- 1.
- Presa produktado de dokumentoj: la manuskripto […] estis sendita por preso en renoma rusa revuo [8]; la (duoble) ses supersignitaj literoj de la esperanta alfabeto […] kies tajpo, preso, printo, telesendado signifas problemojn, kostojn, tempon aŭ fiaskon [9]; la bindo kaj la preso estas perfektaj, la lingvaĵo senriproĉa [10]; la libro estas teknike laŭdinda, sen preseraroj [11].
- 2.
- Presaĵo: gardu ĝin de la forgeso / per parolo en la preso FK .
- 3.
- presarto
8.
Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en
Jasnaja
Poljana
9. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
10. Paŭl Peeraerts: Nostalgia reveno, Monato, 2005/11, p. 25
11. Stefan MacGill: Knaba maturiĝo, Monato, 2000/10, p. 31
9. Ottó Haszpra: REAGO: Supersignoj, pro kiu diabla kaŭzo?, Monato, 2000/03, p. 27
10. Paŭl Peeraerts: Nostalgia reveno, Monato, 2005/11, p. 25
11. Stefan MacGill: Knaba maturiĝo, Monato, 2000/10, p. 31
- angle:
- 1. printing ~eraro: misprint.
- beloruse:
- 1. друк 2. друкаванае выданьне 3. друкарская справа, друк, кнігадрук, паліграфія
- ĉeĥe:
- tisk
- ĉine:
- 印刷 [yìnshuā]
- france:
- impression (d'imprimerie)
- germane:
- Druck 1. Drucken ~eraro: Druckfehler. 2. Druck
- hispane:
- impreso (sustantivo)
- hungare:
- 1. nyomtatás ~eraro: nyomdahiba. 3. nyomdászmesterség
- japane:
- 印刷 [いんさつ]
- nederlande:
- 1. druk ~eraro: drukfout. 3. drukkunst
- pole:
- 1. druk ~eraro: błąd drukarski.
- ruse:
- 1. печатание ~eraro: опечатка.
- slovake:
- tlač
presa
- angle:
- press, print, printing
- beloruse:
- друкарскі, друкаваны
- ĉeĥe:
- tiskový
- ĉine:
- 印刷 [yìnshuā]
- france:
- imprimé (adj.), typographique
- germane:
- ~a nigraĵo: Druckerschwärze.
- hispane:
- impreso (adjetivo)
- hungare:
- nyomtatott, nyomda-
- japane:
- 印刷の [いんさつの]
- nederlande:
- druk-
- pole:
- drukowany
- ruse:
- печатный, типографский
- slovake:
- tlačový
- ukraine:
- друкований
presaĵo
- Io, ia dokumento presita: per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l' virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis eĉ koleron VivZam ; servanto […] donis al ĉiu el ni ekzempleron de presaĵo kun la nomo de la mortinto en nigra kadro [14]; dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la cenzuristo VivZam ; 1 600 000 presaĵoj, 8300 inkunabloj, 75 000 manuskriptoj, 100 000 ĉizaĵoj, […] kultura trezoro akumulita en la daŭro de kvin jarcentoj konsistigas […] la privatan papan bibliotekon [15]; en Usono la situacio estas simpla: presaĵoj de antaŭ 1923 estas liberaj de aŭtorrajtoj [16].
14.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, tombeja arabesko
15. A. Zecchin: Vatikana biblioteko, Monato, 2008/06, p. 18
16. R. Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, Monato, 2012/03, p. 12
15. A. Zecchin: Vatikana biblioteko, Monato, 2008/06, p. 18
16. R. Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, Monato, 2012/03, p. 12
- angle:
- printed matter, print
- beloruse:
- друкаванае выданьне
- ĉine:
- 打印輸出 [dǎyìnshūchū], 打印输出 [dǎyìnshūchū]
- france:
- imprimé (subst.)
- germane:
- Ausdruck, Druck
- hungare:
- nyomtatvány
- japane:
- 印刷物 [いんさつぶつ]
- nederlande:
- drukwerk
- pole:
- druk (rzecz)
- ruse:
- печатное издание
- ukraine:
- друкована продукція, друкований твір, друк
presarto
- La metio kaj la arto presi, la profesio de la presistoj: en la epoko de Dante ne ekzistis en Eŭropo la presarto [17]; ni permesu al ni peketojn en la presarto […] por povi ĝui la senkompare pli grandan lukson de senĝeno [18]; Gutenberg en 1439 estis la unua eŭropano kiu uzis la presmaŝinon kaj la moveblajn tipojn en Eŭropo, inter liaj multaj kontribuoj al presarto estas la jeno: la invento de procezo por amas-produktado de moveblaj tipoj, la uzado de ole-baza inko por presi librojn, alĝusteblaj muldujoj, mekanika movebla tipo, kaj la uzado de ligna presmaŝino simila al la agrikulturaj ŝraŭbaj premiloj de tiu periodo [19].
- angle:
- printing
- beloruse:
- друкарская справа, друк, кнігадрук, паліграфія
- ĉeĥe:
- umělecký tisk, umění tisku
- ĉine:
- 印刷 [yìnshuā], 印刷术 [yìnshuāshù], 印刷術 [yìnshuāshù]
- france:
- imprimerie (technique)
- germane:
- Druckkunst
- hungare:
- nyomdászmesterség, tipográfia
- japane:
- 印刷術 [いんさつじゅつ]
- nederlande:
- drukkunst
- pole:
- drukarstwo, typografia, sztuka druku
- ruse:
- печатное дело, книгопечатание, полиграфия
- slovake:
- tlačové umenie
- ukraine:
- друкарство, друкарське мистецтво
presejo
- Kompanio aŭ fabriko, kie oni presas: ĵus el la presejo BdV ; mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tuj, kiam ĝi estos preta kaj eliros el la presejo DL ; Flandra Esperanto-Ligo disponas pri propra kompostejo kaj presejo; presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, uF .
- angle:
- press, printing house
- beloruse:
- друкарня
- ĉeĥe:
- tiskárna
- ĉine:
- 印刷厂 [yìnshuāchǎng], 印刷廠 [yìnshuāchǎng], 印刷所 [yìnshuàsuǒ]
- france:
- imprimerie (lieu)
- germane:
- Druckerei
- hungare:
- nyomda
- japane:
- 印刷所 [いんさつじょ]
- nederlande:
- drukkerij
- pole:
- drukarnia
- ruse:
- типография
- slovake:
- tlačiareň
- ukraine:
- друкарня
presigi
(tr)
- Post pretigo komisii al presejo la produktadon de verko: de l' bopatro li ricevis monon por presigi la broŝurojn VivZam ; ŝi skribadis nomojn kaj adresojn, enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj VivZam ; vi povas en la nova eldono presigi „miljar’ post miljaro“ [20]; mi povus verki rekte en la germana lingvo kaj presigi la romanon ĉi tie Metrop .
20.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
- angle:
- print, have printed
- beloruse:
- аддаваць у друк
- ĉeĥe:
- dát tisknout, nechat vytisknout
- france:
- faire imprimer
- germane:
- drucken lassen, in Druck geben
- japane:
- 印刷させる [いんさつさせる]
- nederlande:
- doen drukken, in druk geven
- pole:
- drukować, wryć
- ruse:
- отдать в печать
- slovake:
- dať tlačiť
presilo
- 1.
- Maŝino por presi1: mia preta produkto iras rekte al la rotacipresilo [21]. la apero de la kompakta disko plifaciligis ilian taskon, sufiĉas ja disponi pri komputilo kun gravurilo kaj presilo por eldoni tiom, kiom oni bezonas [22]; falsaj moneroj estas amasproduktataj […] uzanta rondajn, malplenajn diskojn eltranĉitajn el latuna lameno, kaj la diskoj estas tiam stampataj per altpremaj presiloj [23].
- 2.
- Maŝino por presi2; printilo: principoj de funkciado de inkŝprucaj presiloj estas esplorataj ekde fino de la 19-a jarcento [24]; kion la uzanto de paĝaranĝa sistemo vidas ekrane, tion la uzanto ricevas ĉe la presilo [25]; kompare al inkŝpruca presilo, laseraj presiloj estis ĉiam tre multekostaj [26]; ĉar tiuj teknologioj estas novaj, problemoj aperas de multaj flankoj: presiloj, virusoj, spamo, ... [27].
21.
S. Maul: Estimataj
gelegantoj, Monato, 2002/08, p.
8
22. Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa kopiado, Monato, 2006/06, p. 13
23. DJ Cane: Monfalsada ekonomio, Monato, 2012/02, p. 18
24. Vikipedio, Historio de presilo
25. Vikipedio, WYSIWYG
26. Vikipedio, Lasera presilo
27. J.-S. Brilleaud: Modernaj komunikiloj, ĉu fideblaj?, Monato, 2006/04, p. 18
22. Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa kopiado, Monato, 2006/06, p. 13
23. DJ Cane: Monfalsada ekonomio, Monato, 2012/02, p. 18
24. Vikipedio, Historio de presilo
25. Vikipedio, WYSIWYG
26. Vikipedio, Lasera presilo
27. J.-S. Brilleaud: Modernaj komunikiloj, ĉu fideblaj?, Monato, 2006/04, p. 18
- angle:
- 1. printing press 2. printer
- beloruse:
- друкарскі станок, друкарка, прынтар
- ĉeĥe:
- tiskařský lis, tiskárna (stroj)
- ĉine:
- 印表机 [yìnbiǎojī], 印表機 [yìnbiǎojī], 打印机 [dǎyìnjī], 打印機 [dǎyìnjī]
- germane:
- Drucker (Gerät)
- hispane:
- 2. impresora
- japane:
- 印刷器 [いんさつうつわ], プリンタ
- nederlande:
- 1. pers (drukmachine), drukmachine 2. printer, afdrukapparaat
- pole:
- drukarka
- slovake:
- tlačiareň
- ukraine:
- літеродрукувальний (телеграфний) апарат, принтер, друкарка
presisto
- Profesiulo pri presado de dokumentoj: tio estas tre antikva nomo; li estis ja la unua dana presisto [28]! tre konata recenzisto / skribis foje en recenzon / saĝan frazon, kies sencon / fuŝkripligis la presisto [29]; ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn [30]; la presisto verŝajne volus presmaŝinon, kiu kapablas presi kvar kolorojn samtempe [31].
28.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 2, kio
okazis al
la jura konsilisto
29. R. Schwartz: La Stranga Butiko
30. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
31. Paŭl Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004/05, p. 8
29. R. Schwartz: La Stranga Butiko
30. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
31. Paŭl Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004/05, p. 8
- angle:
- printer
- beloruse:
- друкар
- ĉeĥe:
- tiskař, typograf
- france:
- imprimeur
- germane:
- Drucker (Beruf)
- japane:
- 印刷業者 [いんさつぎょうしゃ], 印刷工 [いんさつこう]
- nederlande:
- drukker
- pole:
- drukarz
- ruse:
- печатник
- slovake:
- tlačiar
- ukraine:
- друкар
*represi
(tr)
- Prese republikigi verkon sen korektoj aŭ modifoj: havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj [32]; neniu havis la ideon ĝin represi kaj diskonigi VivZam ; li diris tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto „L’Espérantiste“, kiam li represis tie diversajn partojn de tiu artikolo [33].
32.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
33. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
33. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
- angle:
- reprint
- beloruse:
- перадрукоўваць, перавыдаваць
- ĉeĥe:
- dotisknout, přetisknout, znovu tisknout
- ĉine:
- 重印 [chóngyìn]
- france:
- réimprimer
- germane:
- neu auflegen
- hispane:
- reimprimir
- japane:
- 復刻する [ふっこくする], 再版する [さいはんする], 転載する [てんさいする]
- nederlande:
- herdrukken
- pole:
- przedrukować, przedrukowywać
- ruse:
- перепечатать, переиздать
- slovake:
- dotlačiť, znova tlačiť
- ukraine:
- передруковувати
represo
- Presa republikigo de verko, eventuale en nova formato, kun neŝanĝita enhavo: epokfara traduko […] denove havebla pro ĵusa represo [34]; la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la […] responda tempo la represon de ĝia formo Hamlet ; La Nova Testamento […], eldonita de La Brita kaj alilanda Biblia Societo, jam en 1912, kun tuja represo en 1913 [35]; lia verko preskaŭ forgesita restas nun sen represoj [36].
34.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, tradukoj
35. Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, Monato, 2005/05, p. 21
36. Andreo Lovaniensis: Surpriza proverbaro, Monato, 2011/01, p. 21
35. Carlo Minnaja: Ankoraŭ Sanktaj Skriboj, Monato, 2005/05, p. 21
36. Andreo Lovaniensis: Surpriza proverbaro, Monato, 2011/01, p. 21
- angle:
- reprint
- beloruse:
- перадрук, рэпрынт
- ĉeĥe:
- dotisk
- ĉine:
- 重印 [chóngyìn], 再版 [zàibǎn]
- france:
- réimpression
- germane:
- Neuauflage, Reprint, Neufassung, Reproduktion
- hispane:
- reimpresión
- japane:
- 復刻 [ふっこく], 再版 [さいはん], 転載 [てんさい]
- nederlande:
- herdruk
- pole:
- przedruk, reprint
- ruse:
- перепечатка, переиздание
- slovake:
- dotlač
- ukraine:
- передрук
aparta depreso
- Ordinare broŝura eldono de artikolo el pli ampleksa verko, el faka gazeto aŭ simila: aparta depreso el Sciencaj Studoj 1958 [37].
37.
Szilvási L., Mészáros I.:
Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto, 2011
- beloruse:
- асобны выпуск
- ĉine:
- 单行本 [dānxíngběn], 單行本 [dānxíngběn]
- france:
- tiré à part
- pole:
- osobna odbitka
fotorepreso
- Faksimilo de dokumento farita per fotado: oni deziras altkvalitan skanaĵon, ekzemple por fari fotorepreson [38]; La Originala Verkaro [kies] diversaj dokumentoj estis kolektataj kaj ordigataj de Johannes Dietterle kaj eldonataj de Hirt & Sohn en la jaro 1929 en Lepsiko, fotorepreso aperis en 1983 en Osaka ĉe Oriental-Libro [39].
- angle:
- photocopy, scanned reprint
- beloruse:
- фатакопія
- ĉine:
- 复制品 [fùzhìpǐn], 複製品 [fùzhìpǐn], 影印 [yǐngyìn], 影印本 [yǐngyìnběn], 复印件 [fùyìnjiàn], 複印件 [fùyìnjiàn]
- france:
- facsimilé photographique
- germane:
- Fotoreproduktion
- nederlande:
- fotoreproduktie
- pole:
- fotokopia, kserokopia
administraj notoj
aparta de~o:
Mankas dua fontindiko.