ReVo
*art/o PV

*arto

Tuto de scioj kaj reguloj akirita per studo, uzebla por iuj rezultoj: medicino, diplomatio, pedagogio, konstruado estas artoj; faru el tio oleon por sanktoleado […] laŭ la arto de la ŝmiraĵisto [1]; ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin [2]; la arto skribi kaj legi estis tre malfacila kaj laciga okupo [3]; kio estas la kuracista arto kaj sur kio estas bazitaj ĝiaj rimedoj [4]? Mentezufis […] bone konis la militan arton [5]; ŝi prenis en la buŝon blankan stangon kaj subite malaperis, en tio konsistis ŝia arto [6]; la tombo de Galilei […] estas simpla monumento, sed la ruĝa ŝtupetaro sur la blua fundmuro estas signifoplena blazona signo, tia, kia decas al ĉiu arto [7]; la arto de regalado estis ja la motivo de mia vojaĝado [8]; dank' al la arto de l' ĝardenistoj ili vivis kelkdekon da jaroj kaj atingis grandan altecon [9]; ordinare du el ili komencis batalon, kaj kiam kolektiĝis hom-amaso […], aliaj anoj de l' arto ŝtelis [10]; al la fiŝo ne instruu naĝarton PrV ; laŭ ĉiuj leĝoj de la arto PrV .
a)
Belarto: la arto estas imito, sed ne simpla kopio de la naturo; la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn pri arto kaj teatroj [11]; la landoj, kie Luther predikis, Goethe kantis kaj kie Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj, grandaj nomoj brilis en scienco kaj arto, nomoj, kiujn ni ne konas [12]; ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj [13].
b)
Kapablo apliki arton1; lerteco: montru al ni provon de via arto [14]; mi sen arto iru al l’ afero // Ni sekve diras, ke li freneziĝis [15]; li vin forte laŭdis // Pro via majstra arto en skermado [16].
artojSUB:metio, teĥnikoVD:kapablo, talento
afrikanse:
kuns
albane:
art
amhare:
ስነጥበብ
angle:
art
arabe:
فن
armene:
արվեստ
azerbajĝane:
incəsənət
beloruse:
мастацтва, майстэрства
bengale:
শিল্প
birme:
အတတ်ပညာ
bulgare:
изкуство
ĉeĥe:
kumšt, umění
dane:
kunst
estone:
kunst
filipine:
sining
france:
art, technique, savoir-faire al la fiŝo ne instruu naĝ~on: on n'apprend pas à un vieux singe à faire les grimaces. laŭ ĉiuj leĝoj de la ~o: dans les règles de l'art.
galege:
arte
germane:
Kunst al la fiŝo ne instruu naĝ~on: er lehrt die Fische schwimmen und die Tauben fliegen. laŭ ĉiuj leĝoj de la ~o: nach allen Regeln der Kunst. 1.b Kunstfertigkeit
greke:
τέχνη
guĝarate:
કલા
haitie:
atizay
hebree:
אומנות
hinde:
कला
hispane:
arte
hungare:
művészet
igbe:
nkà
indonezie:
seni
irlande:
ealaín
islande:
list
itale:
arte
japane:
アート [あーと]
jave:
gambar
jide:
קונסט
jorube:
aworan
kanare:
ಕಲೆ
kartvele:
არტ
katalune:
art
kazaĥe:
өнер
kimre:
celf
kirgize:
искусство
kmere:
សិល្បៈ
koree:
예술
korsike:
arte
kose:
ubugcisa
kroate:
umjetnost
kurde:
fen
laŭe:
ສິນລະປະ
litove:
menas
makedone:
уметност
malagase:
zava-kanto
malaje:
seni
malajalame:
കല
malte:
arti
maorie:
koe
marate:
कला
monge:
kos duab
mongole:
урлаг
nepale:
कला
njanĝe:
zojambulajambula
okcidentfrise:
keunst
panĝabe:
ਕਲਾ
paŝtue:
هنر
pole:
sztuka, kunszt 1.a sztuka 1.b sztuka, kunszt
portugale:
arte
ruande:
ubuhanzi
rumane:
artă
ruse:
искусство
samoe:
faiva
sinde:
فن
sinhale:
කලා
skotgaele:
ealain
slovake:
umenie
slovene:
umetnost
somale:
farshaxan
ŝone:
unyanzvi
sote:
bonono
sunde:
seni
svahile:
sanaa
svede:
konst
taĝike:
санъат
taje:
ศิลปะ
tamile:
கலை
tatare:
сәнгать
telugue:
కళ
tibete:
ལག་རྩལ་
ukraine:
мистецтво
urdue:
فن
uzbeke:
san’at
vjetname:
nghệ thuật
zulue:
yobuciko

arta

Koncernanta arton1: same kiel pri la poezio, la budapeŝta skolo multon kontribuis al arta maturiĝo de la esperanta romano [17]; vi artan sekreton en nenia libro malkaŝos [18]; la plano estas preta, — malfacila ĝi estis kaj eksterordinare arta (lerta3, rafinita) [19].
a)
Belarta: tiuj artaj verkoj povas esti utilaj [20]; vi havas belan voĉon, arta estos nia kvaropa koncerto [21]; vento flirtigis liajn harojn kun efekto plej arta [22]; kia brila, arta enhavo [23].
b)
Artefarita: arta lago [24]; artaj insuloj [25]; girlandoj da artaj rozoj [26]; arta barbo, similanta katan voston [27]; ĉe arta lumo malpli klare ol ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo Marta ; fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco Marta ; la ideo de lingvo internacia entute kaj de lingvo arta speciale [28]; ĉiuj artaj provoj haltigi tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per rimedoj aŭtarkiaj, fiaskis [29].
beloruse:
умелы, майстэрскі 1.a мастацкі 1.b штучны
ĉeĥe:
syntetický, umělý
france:
1.a artistique 1.b artificiel
germane:
Kunst-, kunstvoll, ausgeklügelt 1.a kunstvoll 1.b künstlich
hebree:
אומנותי
hispane:
1.a artístico
hungare:
művészeti 1.a művészi 1.b mű-
indonezie:
1.a artistik 1.b artifisial
itale:
1.a artistico 1.b artificiale
japane:
人工の [じんこうの], 芸術の [げいじゅつの]
katalune:
1.a artístic
pole:
1.a artystyczny 1.b sztuczny
rumane:
artistic 1.a artistic 1.b artificial
ruse:
искусный 1.a художественны й 1.b искусственный
slovake:
syntetický, umelý, syntetický 1.a umelecký 1.b umelý
ukraine:
художній, мистецький, артистичний, штучний

artaĵo

Io farita laŭ la reguloj de iu arto: jen manĝo, kiun mi nomas artaĵo [30]; kiu volas konstrui efektivan domon, […] tiu devas ĉirkaŭhaki la ŝtonojn kaj uzi diversajn artaĵojn [31]; nur tuto el detaloj kaj detaloj en tuto prezentas artaĵon [32]; povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon Marta ; la parolado estas vera majstra verko, vera artaĵo [33]; Ĉar okuloj, vangoj, buŝo // Estas fruktoj aŭtentikaj // Sen bezono de retuŝo // Per artaĵoj kosmetikaj [34]!
a)
Belartaĵo: dumvoje ŝi ligis bukedon el kampaj floroj […] kaj sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco [35]; sonis ĉiuj valsoj, polkoj kaj mazurkoj kiujn oni iam konis […] neniam mi aŭdis ludadon de pli bela artaĵo [36]; specialisto pri artaĵoj kaj antikvaĵoj [37]; por ke la verko estu artaĵo, ĝi devas solvi kontraŭaĵoj kaj fari tion altnivele [38].
b)
Artefaritaĵo: artaĵa hararo; mi ĵuras, mi parolas sen artaĵo (artifiko) [39]!
VD:faraĵo, produkto, verko
beloruse:
1.a мастацкі твор 1.b штучны выраб, артэфакт
ĉine:
作品 [zuòpǐn]
france:
œuvre 1.a œuvre d'art
germane:
Kunstwerk 1.a Kunstwerk Werk, Kunst (Technik)
hebree:
עבודת אומנות
hungare:
műalkotás 1.a művészi dolog
indonezie:
1.a karya seni
japane:
芸術作品 [げいじゅつさくひん], 工芸品 [こうげいひん], 人工物 [じんこうぶつ]
katalune:
1.a obra d'art
pole:
dzieło sztuki
rumane:
operă de artă
ruse:
произведение 1.a произведение искусства
slovake:
1.a umelecké dielo
svede:
konstverk
ukraine:
твір мистецтва, художній твір

artismo

1.
BELA Forta kapablo aŭ strebo pri arta perfekteco, beleco: ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco Marta ; pripensu ankaŭ lian elstaran artismon, kiun atestas ĉiuj danĝeraj kaj belaj insidoj en la mondo [40].
2.
(figure) Ekstravaganco, trorafineco: ĉio ĉi estas romantismo, sensencaĵo, putreco, artismo [41]; minimumo da vortoj sen ia ornamaĵo aŭ artismo [42]. VD:malmodesta
beloruse:
1. мастацкае чуцьцё 2. вычварнасьць
ĉeĥe:
1. artistnost, artizmus, formalizmus, lartpourlartizmus
france:
1. sens artistique
germane:
1. Kunstsinn, Kunstverstand 2. Verkünstelung
hebree:
1. אמנותיות
hungare:
1. műérzék
itale:
1. senso artistico
japane:
芸術性 [げいじゅつせい], 芸術的感覚 [げいじゅつてきかんかく]
pole:
1. artyzm
rumane:
1. artă
ruse:
1. художественное чутьё, художественный вкус, понимание искусства
slovake:
1. jemnocit pre krásu
ukraine:
художня майстерність, художнє чуття

artisto

1.
BELA Tiu, kiu praktikas arton, precipe belarton: artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn [43]; manfaritaĵon de artisto [44]; laborejo de artisto [45]; inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la artiston en la momento, kiam per mano facila […] li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj Marta ; en maniero de aplomba artisto li dum dudek minutoj bone amuzis siajn aŭskultantojn per kelkaj kantetoj [46]; tio ĉi estas vantemeco de lia flanko, la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko [47].
2.
(arkaismo) Akrobato: mi vidis en la cirko artiston, kiu kuŝis en la aero [48]; la familio de cirkaj artistoj […] ja havas hejme ĉimpanzon [49].
beloruse:
1. мастак, дзеяч мастацтва, дзеяч культуры 2. акрабат
ĉeĥe:
1. artista, kumštýř, umělec
france:
1. artiste
germane:
1. Künstler 2. Artist
hebree:
1. אומן
hungare:
1. művész
indonezie:
1. artis
itale:
1. artista
japane:
芸術家 [げいじゅつか], アーティスト
katalune:
1. artista
pole:
1. artysta
rumane:
1. artist
ruse:
1. деятель искусства, художник (в широком смысле слова)
slovake:
1. umelec
svede:
1. artist, konstnär
ukraine:
митець, діяч мистецтва, художник, артист (у широкому значенні слова)

batalarto

SPO Arto batali per la korpo aŭ per armo laŭ difinitaj reguloj, kiun oni ekzercas kiel sindefendan rimedon, kiel memregan metodon aŭ kiel sporton: ŝi praktikas la tre malnovan tradician korean batalarton „Teakkyon“, kiun eĉ multaj Koreoj ne konas [50]; batalartoj estas devigaj studobjektoj en Japanio [51]; kiam necesas gardi sed ne uzi ŝildon aŭ liron, moraleco estas utila, sed kiam oni uzas ilin, la batalarto kaj muziko estas pli utilaj [52].
50. J. Kloker: Survoje en Esperantujo, La Lanterno Azia, 2003-04
51. Isikawa Takasi: Malmoliĝas la mola vojo, Monato, 2015
52. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Unu
beloruse:
баявое мастацтва
ĉine:
武术 [wǔshù], 武術 [wǔshù]
france:
art martial
indonezie:
seni bela diri

belarta

Konforma al la reguloj de belarto, de ĝi produktita aŭ al ĝi rilata: belartaj konkursoj de UEA [53].
53. Monato, Poezio sed ne poemoj, 2000/12, p. 28
beloruse:
мастацкі
france:
artistique
germane:
kunstvoll
indonezie:
artistik
itale:
artistico
japane:
芸術の [げいじゅつの], 美術の [びじゅつの]
katalune:
artístic
pole:
artystyczny
rumane:
artistic
ruse:
художественный

belarto

BELA Ĉiu el la artoj1, kiuj celas belon: arkitekturo, beletro, muziko, skulptarto, pentrarto...: la historio de sciencoj kaj belartoj, kiujn publikigis la jezuitoj de Trevu kaj Parizo de 1701 ĝis 1761 [54]; la revuo Belarto, eldonita de UEA [55]; li estas ĝuste nun plene okupita per interesa verko Pri la belartoj [56].
beloruse:
прыгожае мастацтва
ĉeĥe:
krásné umění, výtvarné umění
ĉine:
文学艺术 [wénxuéyìshù], 文學藝術 [wénxuéyìshù]
france:
beaux-arts
germane:
Schöne Künste
hungare:
szépművészet
itale:
belle arti
katalune:
belles arts
pole:
sztuka piękna
rumane:
artă de frumusețea
ruse:
искусство, изящное искусство
slovake:
výtvarné umenie, výtvarníctvo
ukraine:
образотворче мистецтво, заст. красне мистецтво

belartaĵo

Belarta verko: mortoj pro tuberkulozo fariĝis temo de multaj belartaĵoj, ekzemple La Traviata, opero de Verdi [57]; Monto Sankta Mikaelo, kiu ĵus iĝis oficiala belartaĵo [58]. SIN:artaĵo 1.a
beloruse:
твор (мастацкі)
ĉine:
作品 [zuòpǐn]
france:
œuvre d'art
germane:
Kunstwerk
hungare:
műtárgy
indonezie:
karya seni
katalune:
obra d'art
pole:
dzieło sztuki
rumane:
operă de artă
ruse:
произведение искусства

dancarto

BELAMUZ Korpa belarto de ritma sinmovo, ordinare laŭmuzika: sklavigitaj nigruloj kreis por supervivi originalan dancarton kaj muzikon [59].
59. C. Orsinger: La afrikaj dancoj..., SAT Kulturo, [vidita en 2007-12]
beloruse:
танцавальнае мастацтва
ĉeĥe:
taneční umění
france:
danse (art)
germane:
Tanzkunst
hungare:
táncművészet
indonezie:
seni tari
itale:
danca (arte)
japane:
振り付け [ふりつけ], 舞踏術 [ぶとうじゅつ]
katalune:
dansa
pole:
taniec artystyczny
rumane:
dans artistice
ruse:
искусство танца, хореография
slovake:
tanečné umenie
ukraine:
танцювальне мистецтво, хореографія

desegnarto

BELA Grafika belarto produktanta bildojn per strekoj: en 1925 ŝi ricevis lecionojn de desegnarto [60].
beloruse:
графічнае мастацтва, графіка
france:
dessin (art)
germane:
Zeichnen
hungare:
rajzművészet, grafika
itale:
disegno (arte)
japane:
製図法 [せいずほう]
katalune:
dibuix
pole:
grafika
rumane:
grafica
ruse:
графика

dramarto

BELATEA Teatro: la historio de la esperanta dramarto [61]; gravis ne „noveco“ de la intrigo, sed la lerto de la dramisto […] tiu specifa karaktero de la dramarto estis observata eĉ en la epoko de Ŝekspiro [62].
beloruse:
тэатральнае мастацтва
ĉeĥe:
dramatické umění
france:
art dramatique, théâtre (art dramatique)
indonezie:
seni drama
itale:
arte drammatica
pole:
sztuka dramatyczna, dramat, teatr dramatyczny
rumane:
artă dramatică, drama, teatrul dramatic
ruse:
драматическое искусство, театр (искусство)
slovake:
dramatické umenie

fotarto

BELAFOT Fotografarto: semajnaj gazetoj kun alloga eksteraĵo de multkolora romantiko aŭ impona fotarto [63].
beloruse:
фотамастацтва
france:
photographie (art)
germane:
Fotografie, Photographie
hungare:
fényképészet, fotógráfia
indonezie:
fotografi
itale:
arte fotografica
nederlande:
fotografie
pole:
fotografika, fotografia artystyczna
rumane:
fotografie, fotografie artistica
ruse:
фотография, фотоискусство

inĝenierarto

TEK Tuto de la procedoj kaj teĥnikoj uzataj en konstruo de maŝinoj kaj de industriaj ekipaĵoj: en 1932 li anticipis […] genetikan inĝenierarton [64]; elita ĉina akademio pri inĝenierarto [65]; la plej admirinda afero en iu motorciklo estas ĝuste la bela integriĝo inter inĝenierarto kaj dizajno [66].
64. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003
65. Monato, Alice Liu: Premio alfrontas premon, 2012
66. F. North, trad. J. Piton: La superpova motorcikla dizajno de Yves Behar, TED, 2009-02
angle:
engineering
beloruse:
інжынэрыя
ĉine:
工科 [gōngkē], 工程 [gōngchéng]
france:
génie (ingénierie), ingénierie
germane:
Ingenieurwesen
indonezie:
teknik mesin
japane:
工学 [こうがく]
ukraine:
інженерія

juvelarto

BELA Belarto pri farado de juveloj el metalo, gemoj kaj aliaj materialoj: el metioj estis konata forĝistado, prilaborado de feloj, lignaĵaj laboroj, juvelarto [67].
beloruse:
ювэлірнае мастацтва
ĉeĥe:
klenotnictví (řemeslo)
france:
joaillerie
germane:
Juvelierskunst, Goldschmiedekunst
hungare:
ékszerészet
itale:
gioielleria
katalune:
joieria
pole:
złotnictwo
ruse:
ювелирное искусство
slovake:
klenotnícke remeslo
ukraine:
ювелірне мистецтво

kantarto

MUZ Belarto de voĉa muzikado: iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto [68].
beloruse:
сьпеўнае мастацтва
ĉeĥe:
pěvecké umění
france:
art du chant
germane:
Gesangskunst
indonezie:
seni musik, seni suara
itale:
bel canto (arte)
japane:
歌唱法 [かしょうほう]
pole:
śpiew, sztuka oratoryjna
rumane:
voce
ruse:
искусство пения
slovake:
spevácke umenie

kinarto

BELAKIN Kino: mi ĉi tie proponis kreadon de dissendo-listo por la kinarto [69]; ili mokas italojn kaj hispanojn, kiuj – laŭ ili – eĉ perfortas kinarton, sensciaj (fi!) [70].
69. B. Soroushian: E-Bibliotekoj por Ĉiuj (Projekto), soc.culture.esperanto, 2002-04-12
70. Monato, Roberto Pigro: Kiom da homoj, tiom da gustoj, 2011
beloruse:
кінамастацтва, кінэматаграфія
france:
cinéma
hungare:
filmművészet
indonezie:
sinematografi
itale:
cinematografia
katalune:
cinema, setè art
pole:
film, sztuka filmowa, kinematografia
rumane:
film, film artă, cinematografie
ruse:
кинематография

konstruarto

ARKI Arĥitekturo: mi kreos novan konstruarton, mi donos la ideon por konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando [71]; la ensemblo de tri medreseoj estas unika ekzemplo de la urba konstruarto kaj arkitektura planado de ĉefa urba placo [72].
angle:
architecture
beloruse:
архітэктура
ĉeĥe:
stavitelství
france:
architecture
germane:
Baukunst, Architektur
hispane:
arquitectura
hungare:
építőművészet, architektúra
indonezie:
arsitektur
itale:
architettura
japane:
建築術 [けんちくじゅつ]
pole:
architektura
rumane:
arhitektură
ruse:
архитектура
slovake:
architektúra, staviteľské umenie
svede:
arkitektur

kuirarta

Rilata al artado kaj preparado de manĝaĵoj; kulinara: kuirarta kurso [73]; [al li] mankis spertoj en la kuirarta fako [74].
angle:
culinary
beloruse:
кулінарны
france:
culinaire
germane:
kulinarisch
hispane:
culinario
hungare:
konyhai, kulináris
indonezie:
kuliner
japane:
料理法の [りょうりほうの]
katalune:
culinari
nederlande:
culinair
pole:
kulinarny
portugale:
culinário
rumane:
culinar
ruse:
кулинарный
svede:
kulinarisk
ukraine:
кулінарний

kuirarto

KUI Arto prepari manĝaĵojn per kuirado, kaj ankaŭ per aliaj procedoj, tranĉo, spicado kaj ceteraj: „mi konas la kuirarton, la manĝaĵo estos preta“ […], [sekve li] buĉis la ŝafidon, ekbruligis fajron, ĵetis la viandon en la kaldronon kaj kuiris [75]; ilia kuirarto ne staras tre alte [76]! li verŝajne iris al la kurso de ĉina kuirarto, kiel ĉiumerkrede [77]; dum la lastaj jaroj kukurboj eniris altnivelan kuirarton [78].
beloruse:
кулінарнае мастацтва
ĉeĥe:
kuchařské umění, kuchařství
ĉine:
烹調術 [pēngtiáoshù], 烹调术 [pēngtiáoshù], 美食法 [měishífǎ], 菜係 [càixì], 菜系 [càixì], 菜 [cài]
france:
cuisine (discipline)
germane:
Kochkunst
indonezie:
tata boga
itale:
arte culinaria
japane:
料理法 [りょうりほう]
pole:
sztuka kulinarna
rumane:
arte culinare
slovake:
kuchárske umenie
ukraine:
мистецтво приготування їжі, кулінарія, кулінарне мистецтво

kuracarto

MED Arto resanigi, praktika parto de medicino: unu el vi […] estas ja lerta pri la kuracarto [79]; se mi ekzercus la kuracarton, ĉiutage mi riskus vidi aliajn agoniojn [80]; la kuracarto por infanoj konsistas precipe el metodaj kaj atentegoplenaj zorgadoj, pli ol el kuraciloj [81]; kion povis fari por li nia moderna kuracarto, pri tio mi preferis neniam aŭdi [82].
79. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 12a, Lemuel kaj Adaha
80. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
81. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
82. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo
beloruse:
тэрапія, лекарскае мастацтва
ĉeĥe:
léčitelské umění, umění léčit
ĉine:
医道 [yīdào], 醫道 [yīdào]
france:
thérapeutique (subst.)
germane:
Heilkunst
indonezie:
terapi
itale:
arte terapeutica
pole:
terapia
rumane:
terapie
ruse:
терапия
slovake:
umenie liečiť
ukraine:
лікарське мистецтво, терапія

memorarto

Arto helpi kaj plibonigi la memorkapablon.
beloruse:
мнэмоніка, мнэматэхніка
ĉeĥe:
mnemotechnika
ĉine:
記憶朮 [jìyìshù], 记忆术 [jìyìshù], 助忆码 [zhùyìmǎ], 助憶碼 [zhùyìmǎ], 記憶術 [jìyìshù]
france:
mnémotechnie
germane:
Mnemonik, Mnemotechnik
indonezie:
mnemonik
itale:
memotecnica
japane:
記憶術 [きおくじゅつ]
nederlande:
geheugenkunst, mnemotechniek
pole:
mnemonika, mnemotechnika
rumane:
mnemonics
ruse:
мнемоника, мнемотехника
slovake:
mnemotechnika
ukraine:
мнемоніка, мнемотехніка

Novarto

Secesia stilo, junstilo: Muzeo de la Skolo de Nancy – en kiu estas la plej belaj verkoj de lokaj Novarto-metiistoj [83]; liaj afiŝoj iĝis ikonoj de la novarta stilo [84].
angle:
art nouveau
beloruse:
мадэрн, арнуво
ĉine:
新艺术风格 [xīnyìshùfēnggé], 新藝術風格 [xīnyìshùfēnggé]
france:
art nouveau
germane:
Jugendstil
indonezie:
Art Nouveau

ornamarto

BELA Iu el la belartoj, kiuj produktas aŭ ornamas aĵojn por hejmo aŭ ĉiutaga uzo: ceramiko, teksarto, miniaturo...: inkrustotekniko uzadi tranĉitajn kaj kongruitajn, tre poluritajn kolorŝtonojn por krei bildojn [...]estas konsiderata ornamarto [85]. VD:dekoracii
beloruse:
дэкаратыўнае мастацтва
ĉeĥe:
ozdobnictví
france:
arts décoratifs
germane:
dekorative Kunst, Kunstegewerbe
hungare:
díszítőművészet
indonezie:
seni dekoratif
itale:
arte decorativa
japane:
装飾術 [そうしょくじゅつ]
katalune:
arts decoratives
nederlande:
decoratiekunst
pole:
sztuka zdobnicza
rumane:
artă decorativă
ruse:
прикладное искусство, декоративное искусство
slovake:
okrášľovacia technika, ozdobovacie umenie

parolarto

Retoriko: la celo de la Oratora Konkurso de UEA estas evoluigi la Esperantlingvan parolarton [86]; se li uzus la tutan parolarton, la tutan elokventecon kaj aktoran talenton, ĉu iuj ajn en la mondo kapablus al li rezisti? [87]; Viktoro finante sian homedukadon per la studado de la parolarto kaj de la filozofio, sin turnis al la literatura diplomo [88].
86. -: Oratora Konkurso de UEA, regularo..., soc.culture.esperanto, 2002-05-06
87. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Epilogo
88. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
beloruse:
рыторыка
ĉeĥe:
řečnictví
france:
réthorique
germane:
Rhetorik, Redekunst
hungare:
ékesszólás, szónoklattan, retorika
indonezie:
retorika
itale:
oratoria, retorica
japane:
話術 [わじゅつ]
nederlande:
retoriek
pole:
retoryka, sztuka krasomówstwa, krasomówstwo
rumane:
retorica, artă oratoriei
ruse:
риторика, искусство красноречия
slovake:
rečníctvo
ukraine:
мистецтво мовлення, ораторське мистецтво, красномовство, риторика

pentrarto

BELA Grafika belarto produktanta bildojn per koloriloj: sur la monumento troviĝas […] ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo [89]; la du fratoj lernas la pentrarton, en la pentrlaborejo de Luc Olivier Merson [90]; ĉu en muzikarto, ĉu en pentrarto, ŝi neniam montris tre superan talenton [91].
beloruse:
жывапіс
ĉeĥe:
malba, malířství
france:
peinture (art)
germane:
Malerei
hungare:
festészet
indonezie:
seni lukis
itale:
pittura (arte)
japane:
絵画芸術 [かいがげいじゅつ], 絵画技法 [かいがぎほう]
katalune:
pintura
nederlande:
schilderkunst
pole:
malarstwo
rumane:
pictură
ruse:
живопись
slovake:
maliarstvo
ukraine:
живопис, малярство

rajdarto

Arto sursidi ĉevalon aŭ alian rajdobeston kaj ĝin gvidi: por restarigi la tradicion de la araba nacio pri lerto en rajdarto, li aparte fondis rajdartan klubon [92]; Matildo fervore amuziĝis per ekzercoj de rajdarto [93]; kaleŝoj, okupitaj de gemaljunuloj […], kiuj ne tre ŝatis la plezuron de la rajdarto [94].
beloruse:
мастацтва верхавой язды
ĉeĥe:
jezdecké umění, jezdectví, umění jízdy
france:
équitation
germane:
Reitkunst, Voltigieren
indonezie:
berkuda
itale:
equitazione
japane:
馬術 [ばじゅつ]
portugale:
equitação
slovake:
jazdecké umenie
ukraine:
мистецтво верхової їзди

skulptarto

BELA Plastika belarto produktanta bareliefajn, mez-reliefajn aŭ plen-reliefajn verkojn: ŝi elektis iun – sandalfariston, kiu estis ne nur ne reĝo, ne nur nenion sciis pri la skulptarto, sed li \ estis ankaŭ mallaborema, pezmoviĝa, stulta homo [95]; nia doloro ĝis nun ne kvietiĝis, ni do montras ĝin al la homoj en ĉiuj formoj, kiujn instruas la skulptarto [96];
beloruse:
скульптура (мастацтва)
ĉeĥe:
sochařství
france:
sculpture (art)
germane:
Bildhauerei
hungare:
szobrászat, szobrászművészet
indonezie:
seni pahat, seni ukir
itale:
scultura (arte)
japane:
彫刻術 [ちょうこくじゅつ]
katalune:
escultura
pole:
rzeźbiarstwo
rumane:
sculptură
ruse:
ваяние, скульптура (искусство)
slovake:
sochárstvo
ukraine:
скульптура (як вид мистецтва)

sorĉarto

Praktika parto de magio uzanta sorĉojn, objektojn, ritojn: ŝi sciis la sorĉarton kaj faris venenan kombilon [97].
beloruse:
магія (мастацтва)
ĉine:
巫蛊 [wūgǔ], 巫蠱 [wūgǔ]
france:
sorcellerie
germane:
Zauberkunst
indonezie:
ilmu sihir
itale:
magia (arte magica), arte magica
pole:
magia, sztuka magiczna
rumane:
magie, artă de magie
ruse:
колдовство, чародейство
svede:
trollkonst
ukraine:
чарівництво, чари, чаклунство, магія

videarto, videoarto

KIN Video1: Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiu kiel artisto moviĝas inter pentrado, grafiko, muziko kaj videoarto [98] la celoj de la festivalo estas […] antaŭenigi kreemon kaj originalecon en la areo de kinearto kaj videarto [99].
beloruse:
відэамастацтва
france:
art vidéo
indonezie:
seni video
itale:
video arte

administraj notoj

memor~o: Mankas dua fontindiko.
memor~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.