2akrobat/o PV

akrobato

TEA Ŝnurdancisto kaj gimnastikisto: poste aperis luksaj carrucae (ĉaroj), plenaj de akrobatoj, dancistoj, dancistinoj, QuV ; ili evoluigis grandegan lertecon de la antaŭaj membroj kaj fariĝis veraj akrobatoj de trapezo Ret ; kelnerino rapidanta kun akrobata strukturo el fumantaj teleroj ChB ; (figure) financ-akrobatoj [1]. VD:cirkisto, ĵonglisto
1. Monato, Stefan Maul: Ŝuldoj kaj kulpoj, 2010
angle:
acrobat
beloruse:
акрабат
bulgare:
акробат
ĉeĥe:
akrobat, cirkusový umělec, varietní umělec
ĉine:
杂技 [zájì], 雜技 [zájì], 表演特技者 [biǎoyǎntèjìzhě], 杂技演员 [zájìyǎnyuán], 雜技演員 [zájìyǎnyuán], 全武行 [quánwǔháng]
france:
acrobate
germane:
Zirkustänzer, Akrobat
hebree:
אַקרוֹבָּט
hispane:
acróbata
hungare:
akrobata
japane:
曲芸師 [きょくげいし], 軽業師 [かるわざし]
nederlande:
acrobaat
portugale:
acrobata, acróbata
ruse:
акробат
slovake:
akrobat
svede:
akrobat
ukraine:
акробат

akrobati

(ntr)
Plenumi akrobataĵojn: li akrobatis surŝnure [2]; (figure) mensloge kaj akrabate akrobatis […] ver-tordaj avert-asertoj [3]. VD:ĵongli
2. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
3. Monato, Stefan Maul: Du mil tri, 2003
beloruse:
займацца акрабатыкай
france:
faire l'acrobate
hebree:
לעשות אקרובטיקה

akrobataĵo

1.
Malfacila gimnastikaĵo: oni vidis akrobataĵon de precipe lertaj „aerartistoj“ VojaĝImp .
2.
(figure) Videbla, impresa lertaĵo: kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobataĵon ne renkontas [4].
angle:
acrobatics
beloruse:
акрабатыка
bulgare:
акробатика
ĉine:
1. 特技表演 [tèjìbiǎoyǎn], 武打 [wǔdǎ]
france:
acrobatie
germane:
1. zirkusreife Übung, Akrobatik 2. Übung, Akrobatik
hebree:
אַקְרוֹבָּטִיקָה
hispane:
acrobacia
hungare:
akobata mutatvány, akrobatika
japane:
曲芸 [きょくげい], 軽業 [かるわざ]
ruse:
акробатика
slovake:
akrobacia
ukraine:
акробатичний прийом

administraj notoj