*ĵongl/i PV

*ĵongli

(ntr)
1.
SPO Lerte ĵeti en aeron diversajn objektojn kaj rekapti por ilin tuj reĵeti: (figure) komenciĝas la ĵonglad' / per fork', tranĉilo kaj kuler', / kaj nur perfekta akrobat' / sin nutri povas sen sufer' [1].
2.
(figure) Rapide manipuli plurajn aferojn samtempe, iluziigi: la infanoj miregis, vidante ĥemiajn eksperimentojn, kiuj ŝajnis al ili tiel nekompreneblaj kiel […] ĵonglaĵoj ChL ; mi montros al vi ĵonglon, li diras al la servanto […] ĉu tio ĉi estas kulereto? […] – kie do ĝi estas nun? FK ; ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj […] de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko [2]; per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco, dume parolante senĉese KrM ; li lerte ĵonglis per la lingva materialo, kiun li kapablis sprite vivigi EeP . VD:akrobati
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vagonrestoracio
2. La Nova Testamento, Efesanoj 4:14
angle:
juggle
beloruse:
жангляваць
ĉine:
[shuǎ], 翩翩飛舞 [piānpiānfēiwǔ], 变戏法 [biànxìfǎ]
france:
jongler
germane:
jonglieren, gaukeln
hispane:
hacer malabarismos
hungare:
zsonglőrködik
itale:
gioglare
japane:
曲芸をする [きょくげいをする], 手品をする [てじなをする], 巧みに扱う [たくみにあつかう]
katalune:
fer malabars
nederlande:
jongleren
portugale:
fazer malabarismos
ruse:
жонглировать
svede:
jonglera
ukraine:
жонґлювати

ĵonglisto

1.
Profesia ĵonglanto, lerta amuzisto: la brando estas pagita, diras la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon FK ; aperis dancistinoj, gimnastikistoj, arlekenoj, ĵonglistoj kaj skermistoj [3]; seso da ĵonglistoj […] ludis serion da treege lertaj ĵonglaĵoj, jen unuope, jen du- aŭ triope, aŭ ĉiuj kune Iŝtar . VD:iluziisto, prestidigitatoro
2.
(figure) Iu kiu lerte kapablas manipuli plurajn aferojn samtempe: financ-ĵonglistoj tutmonde jam longe antaŭe flaras estontajn tendencojn kaj scias, kio promesos novajn gajnojn [4].
angle:
juggler
beloruse:
жанглёр
ĉine:
滑稽演员 [huájiyǎnyuán], 变戏法者 [biànxìfǎzhě]
france:
jongleur
germane:
Jongleur, Gaukler
greke:
ταχυδακτυλουργός
hispane:
malabarista
hungare:
zsonglőr
itale:
giocoliere
japane:
ジャグラー, 手品師 [てじなし]
katalune:
malabarista
nederlande:
jongleur
portugale:
malabarista
ruse:
жонглёр
svede:
jonglör
ukraine:
жонґлер

forĵongli

Lerte forigi, forkaŝi: (figure) ŝi neniel aludis mian viziton, probable oni ĝin forĵonglis de ŝia scio [5].
5. R. Radiguet, trad. M. Duc Goninaz: Kun Diablo en la korpo, Mondial, 2006
france:
escamoter
germane:
wegzaubern
itale:
sgraffignare
katalune:
fer desaparèixer, escamotejar
nederlande:
wegmoffelen, wegjongleren, wegtoveren, weggoochelen
portugale:
escamotear

administraj notoj