ReVo
1cirk/o PV

cirko

1.
ARKI Rondforma, ĉirkaŭfermita loko, por rajdaj, akrobataj kaj burleskulaj spektakloj: la princo kun la nomarĥo kaj ĉefaj oficiroj iris en la cirkon, kiu estis konstruita en la ĝardeno de Astarte [1]; mi vidis en la cirko artiston, kiu kuŝis en la aero [2].
a)
HIS En antikva Romo, longforma areno, kie okazis vetkuroj k.a.: oni povas ŝin renkonti nek en la cirko, nek en la amfiteatro [3].
PRT:areno1VD:amfiteatro
2.
TEA Cirkistaro kune kun ties ekipaĵoj kaj spektaĵoj: tiu cirko vizitas jam dum multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco Groningen [4]; lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la cirkon, por vidi la lertajn rajdistojn, [sed] en la grandan operejon [5]; (figure) Patrino kaj la gefratoj faras cirkon (agitiĝon, tumulton) ĉiutage [6]; sur la ununura ĉevalo de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l’ areno kaj la ĉevalo faras riverencon [7]; mi provis min kiel muzikisto […] en turneanta cirko [8]. VD:spektaĵo, varieteo
angle:
circus
beloruse:
цырк
bretone:
sirk
ĉeĥe:
cirkus
ĉine:
馬戲 [mǎxì]
france:
cirque
germane:
Zirkus 1.a Circus
hebree:
קרקס
hispane:
circo
hungare:
cirkusz
itale:
circo
japane:
サーカス小屋 [サーカスこや], 円形競技場 [えんけいきょうぎじょう], 圏谷 [けんこく], カール
katalune:
circ
nederlande:
circus
perse:
سیرک
pole:
1. cyrk, namiot cyrkowy 2. cyrk
portugale:
circo
ruse:
цирк
slovake:
cirkus
ukraine:
цирк

cirkisto

TEA Laboristo de cirko preparanta aŭ prezentanta homajn aŭ bestajn akrobataĵojn kaj ceterajn distraĵojn: post longa disputo la cirkisto diris al Benzo: „la sola oferto, kiun mi povas fari, estas repagi vin per leonido“ [9]; la cirkistoj konstruis apartajn saltilojn kiuj jam funkciis laŭ la mekanismo de nuntempaj trampolinoj, kaj evoluigis apartajn prezentaĵojn [10]. VD:akrobato, artisto2, dresisto
9. C. Rossetti: Kredu Min, Sinjorino!, 1950
10. Vikipedio, Trampolina gimnastiko
angle:
circus performer
beloruse:
цыркач
ĉeĥe:
cirkusák
france:
artiste de cirque
germane:
Zirkusartist
katalune:
treballador de circ, artista de circ
perse:
سیرک‌باز
pole:
cyrkowiec
portugale:
artista de circo
slovake:
cirkusant

cirkistaro

TEA Grupo de cirkistoj, ordinare kunmigranta kaj prezentanta spektaĵojn: li ankaŭ petis de mi prunti monon por inviti el Usono virinan cirkistaron [11]; la plej alta kaj plej malalta homoj de la mondo ambaŭ aliĝis al cirkistaro [12].
angle:
circus troupe
beloruse:
цыркавая трупа
ĉine:
馬戲團 [mǎxìtuán]
france:
troupe de cirque
germane:
Zirkustruppe
katalune:
companyia circense
pole:
trupa cyrkowa
portugale:
trupe circense, trupe de circo

administraj notoj