1cirk/o JED cirkoserĉi 'cirko' [cirk.0o] 1.[cirk.0o.ARKI] Rondforma, ĉirkaŭfermita loko, por rajdaj, akrobataj kaj burleskulaj spektakloj: la princo kun la nomarĥo kaj ĉefaj oficiroj iris en la cirkon, kiu estis konstruita en la ĝardeno de Astarte [1]; mi vidis en la cirko artiston, kiu kuŝis en la aero [2]. a)[cirk.0o.HIS] En antikva Romo, longforma areno, kie okazis vetkuroj k.a.: oni povas ŝin renkonti nek en la cirko, nek en la amfiteatro [3]. areno1amfiteatro 2.[cirk.0o.entrepreno] Cirkistaro kune kun ties ekipaĵoj kaj spektaĵoj: tiu cirko vizitas jam dum multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco Groningen [4]; lia majstro kondukis lin en la urbon, ne en la cirkon, por vidi la lertajn rajdistojn, [sed] en la grandan operejon [5]; (figure) Patrino kaj la gefratoj faras cirkon (agitiĝon, tumulton) ĉiutage [6]; sur la ununura ĉevalo de la cirko li enrajdas, ekhaltas en la mezo de l’ areno kaj la ĉevalo faras riverencon [7]; mi provis min kiel muzikisto […] en turneanta cirko [8]. spektaĵo, varieteo 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto8. M. Lineckij: -, Monato, jaro 2002a, numero 9a, p. 6a angle: circus beloruse: цырк bretone: sirk ĉeĥe: cirkus ĉine: 馬戲 [mǎxì] france: cirque germane: Zirkus 1.a Circus hebree: קרקס hispane: circo hungare: cirkusz itale: circo japane: サーカス小屋 [サーカスこや], 円形競技場 [えんけいきょうぎじょう], 圏谷 [けんこく], カール katalune: circ nederlande: circus perse: سیرک pole: 1. cyrk, namiot cyrkowy 2. cyrk portugale: circo rumane: circ ruse: цирк slovake: cirkus ukraine: цирк cirkistoserĉi 'cirkisto' [cirk.0isto] [cirk.0isto.TEA] Laboristo de cirko preparanta aŭ prezentanta homajn aŭ bestajn akrobataĵojn kaj ceterajn distraĵojn: post longa disputo la cirkisto diris al Benzo: „la sola oferto, kiun mi povas fari, estas repagi vin per leonido“ [9]; la cirkistoj konstruis apartajn saltilojn kiuj jam funkciis laŭ la mekanismo de nuntempaj trampolinoj, kaj evoluigis apartajn prezentaĵojn [10]. akrobato, artisto2, dresisto 9. C. Rossetti: Kredu Min, Sinjorino!, 195010. Vikipedio, Trampolina gimnastiko angle: circus performer beloruse: цыркач ĉeĥe: cirkusák france: artiste de cirque germane: Zirkusartist katalune: treballador de circ, artista de circ perse: سیرکباز pole: cyrkowiec portugale: artista de circo slovake: cirkusant cirkistaroserĉi 'cirkistaro' [cirk.0istaro] [cirk.0istaro.TEA] Grupo de cirkistoj, ordinare kunmigranta kaj prezentanta spektaĵojn: li ankaŭ petis de mi prunti monon por inviti el Usono virinan cirkistaron [11]; la plej alta kaj plej malalta homoj de la mondo ambaŭ aliĝis al cirkistaro [12]. 11. Kooga S., trad. Ŝimizu J.: Viro en Blua Vesto, 200712. El hombre más alto y el más bajo del mundo se unieron al circo angle: circus troupe beloruse: цыркавая трупа ĉine: 馬戲團 [mǎxìtuán] france: troupe de cirque germane: Zirkustruppe katalune: companyia circense pole: trupa cyrkowa portugale: trupe circense, trupe de circo administraj notoj