*stilo
-
Maniero verki,
fari artaĵon:
- a)
- karakteriza de homo, grupo, skolo: la modela stilo de tiu ĉi lingvo FK ; telegrama stilo FK ; vi elektis stilon de maliculoj [1]; inter la stilo de bona angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto […] ekzistas absolute nenia diferenco [2]; via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de […] talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro Marta ; grava verko, kiun ĉiu devas legi por akiri perfektan stilon Ifigenio ; mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo [3]; la vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika [4]; la stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran [5]. koloro3.a
- b)
- karakteriza de popolo, epoko: ĝi estis konstruita en la stilo ĥaldea kaj tute diferencis de la egiptaj temploj [6]; ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo, pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla BdV ; junulin' laŭ nuna stilo / zorgas pri la mastrumado [7]; stilo tradicie islama sed kun keltaj nuancoj [8]; Gibbs transformis la domon […] en gotikan domegon en viktoria stilo – kun turoj, turetoj, ŝtonhokoj, retaĵitaj fenestroj, abundaj ŝtonskulptaĵoj [9]. baroko, empiro, gotiko, grotesko, klasikismo1, romaniko
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:5
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 6a
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, BAL... ADO
8. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun kreskanta komunumo, Monato, 2004/05, p. 19
9. David Curtis: Volontuli en Tyntesfield, Monato, 2004/06, p. 20
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 6a
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, BAL... ADO
8. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun kreskanta komunumo, Monato, 2004/05, p. 19
9. David Curtis: Volontuli en Tyntesfield, Monato, 2004/06, p. 20
- angle:
- style
- beloruse:
- стыль
- ĉeĥe:
- sloh, styl
- ĉine:
- 格調 [gédiào], 格调 [gédiào], 風格 [fēnggé], 风格 [fēnggé], 作風 [zuòfēng], 作风 [zuòfēng], 式样 [shìyàng], 式樣 [shìyàng], 型态 [xíngtài], 型態 [xíngtài], 式 [shì], 款式 [kuǎnshì]
- france:
- style
- germane:
- Stil
- hispane:
- estilo
- hungare:
- stílus
- indonezie:
- gaya
- japane:
- 文体 [ぶんたい], 様式 [ようしき], 流儀 [りゅうぎ], スタイル [すたいる]
- katalune:
- estil
- nederlande:
- stijl
- pole:
- styl
- ruse:
- стиль
- slovake:
- sloh, štýl
- ukraine:
- стиль
bonstila
- Eleganta kaj plaĉa per sia stilo, sen eraroj, krudo aŭ pezeco: plej bonstila, zorge revidita, bele presita Ifigenio ; se vi ekzemple diros „venis tago, kiun mi tiel longe atendis“, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara [10]; simpla sed bonstila lingvaĵo [11]; ege interesa kaj bonstila letero [12].
10.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo
11. Christian Declerck: Atestas viktimo de honorkrimo, Monato, 2005/11, p. 24
12. E. Bar-Jahalom: Kiu lingvo pli facilas, soc.culture.esperanto, 1993-02-10
11. Christian Declerck: Atestas viktimo de honorkrimo, Monato, 2005/11, p. 24
12. E. Bar-Jahalom: Kiu lingvo pli facilas, soc.culture.esperanto, 1993-02-10
- beloruse:
- стыльны, добрага стылю, густоўны
- ĉeĥe:
- dobrého stylu
- ĉine:
- 勻稱 [yúnchèn], 匀称 [yúnchèn]
- france:
- bien tourné
- germane:
- wohlgestaltet, gelungen, säuberlich
- japane:
- 良い文体の [よいぶんたいの]
- pole:
- w dobrym stylu
- ruse:
- хорошего стиля, стильный
- slovake:
- dobrého štýlu
- tibete:
- དྭང་དོད་ཚ་པོ་
- ukraine:
- гарного стилю, витончений
junstilo
- Secesia stilo: la ĉefaj verkoj de Schiele kaj Klimt paŝon post paŝo montras la evoluon de junstilo al ekspresionismo [13].
13.
Walter Klag: Tamen arto!, Monato, 2014/10, p. 7
- angle:
- modern style
- beloruse:
- югендстыль, мадэрн
- ĉine:
- 新艺术运动 [xīnyìshùyùndòng], 新藝術運動 [xīnyìshùyùndòng], 新艺术风格 [xīnyìshùfēnggé], 新藝術風格 [xīnyìshùfēnggé], 青春艺术风格 [qīngchūnyìshùfēnggé], 青春藝術風格 [qīngchūnyìshùfēnggé]
- france:
- art nouveau
- germane:
- Jugendstil
- pole:
- styl młodzieżowy
malbonstila
- Kiu impresas malagrable, malelegante: teksto ignoranta la komunikan vortordon restas komprenebla — sed malbonstila kaj malfacile komprenebla [14].
14.
S. Pokrovskij:
Pri la vortordo en Esperanto, Lingva Kritiko, 2024-02-23
- france:
- de mauvais style, inélégant
novstila
- Kiu akordas kun nova stilo; laŭmoda: por loĝigi la laboristojn estis konstruitaj novstilaj domoj [15]; kursoj novstilaj por instruontoj [16]; [ili] estos akceptitaj en novstila armeo [17]; okazis do novstila diservo: la ĉeestantoj restis en siaj parkumitaj aŭtoj apud la preĝejo kaj aŭskultis radie dissendatan diservon [18]. moderna
15.
Roland Rotsaert: Ejoj kaj aĵoj de niaj
avoj, Monato, 2014/05, p. 19
16. Jungkee Lee: Kursoj novstilaj por instruontoj, video-tradukemuloj, UEA, 2016
17. last: Ek al profesia armeo, Monato, 2008/12, p. 8
18. AMik: Di(s)sendite, Monato, 2012/01, p. 10
16. Jungkee Lee: Kursoj novstilaj por instruontoj, video-tradukemuloj, UEA, 2016
17. last: Ek al profesia armeo, Monato, 2008/12, p. 8
18. AMik: Di(s)sendite, Monato, 2012/01, p. 10
- beloruse:
- сучаснага стылю, сучасны, мадэрнавы
- ĉine:
- 新式 [xīnshì], 摩登 [módēng], 新潮 [xīncháo], 时髦 [shímáo], 時髦 [shímáo], 时尚 [shíshàng], 時尚 [shíshàng]
- france:
- à la page, tendance (adj.)
- germane:
- modern, neuartig, zeitgemäß
- japane:
- 新式の [しんしきの]
- pole:
- nowoczesny, w nowym stylu
kolonia stilo
- Konstru- kaj ornamostilo de domoj en tropika klimato, kun balkonoj, verandoj kaj similaj plezuraranĝoj, origine uzita de eŭropaj kolonianoj: apud belaj kolonistilaj vilaoj kun ĝardenoj kaj komfortaj apartamentoj, etendiĝas implikaĵo de malpuraj stratetoj loĝataj de amaso da malriĉuloj [19].
19.
W. Kristianasen, trad. J.-M. Cash:
Enrigardo en la islaman Baraton, le Monde diplomatique, 2009-01
- beloruse:
- каляніяльны стыль
- france:
- style colonial
- germane:
- Kolonialstil
- indonezie:
- gaya kolonial
- pole:
- styl kolonialny
- ruse:
- колониальный стиль