*stil/o UV *stilo serĉi 'stilo' [stil.0o] [stil.0o.BELA] Maniero verki, fari artaĵon: a)[stil.0o.BELA.loka] karakteriza de homo, grupo, skolo: la modela stilo de tiu ĉi lingvo FK ; telegrama stilo FK ; vi elektis stilon de maliculoj [1]; inter la stilo de bona angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto […] ekzistas absolute nenia diferenco [2]; via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de […] talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro Marta ; grava verko, kiun ĉiu devas legi por akiri perfektan stilon Ifigenio ; mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo [3]; la vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas esti — nur stilo simpla kaj logika [4]; la stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran [5]. koloro3.a b)[stil.0o.BELA.malloka] karakteriza de popolo, epoko: ĝi estis konstruita en la stilo ĥaldea kaj tute diferencis de la egiptaj temploj [6]; ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo, pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla BdV ; junulin' laŭ nuna stilo / zorgas pri la mastrumado [7]; stilo tradicie islama sed kun keltaj nuancoj [8]; Gibbs transformis la domon […] en gotikan domegon en viktoria stilo – kun turoj, turetoj, ŝtonhokoj, retaĵitaj fenestroj, abundaj ŝtonskulptaĵoj [9]. baroko, empiro, gotiko, grotesko, klasikismo1, romaniko 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:52. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 19123. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 6a7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, BAL... ADO8. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun kreskanta komunumo, Monato, 2004/05, p. 199. David Curtis: Volontuli en Tyntesfield, Monato, 2004/06, p. 20 angle: style beloruse: стыль ĉeĥe: sloh, styl ĉine: 格調 [gédiào], 格调 [gédiào], 風格 [fēnggé], 风格 [fēnggé], 作風 [zuòfēng], 作风 [zuòfēng], 式样 [shìyàng], 式樣 [shìyàng], 型态 [xíngtài], 型態 [xíngtài], 式 [shì], 款式 [kuǎnshì] france: style germane: Stil hispane: estilo hungare: stílus indonezie: gaya japane: 文体 [ぶんたい], 様式 [ようしき], 流儀 [りゅうぎ], スタイル [すたいる] katalune: estil nederlande: stijl pole: styl ruse: стиль slovake: sloh, štýl ukraine: стиль bonstilaserĉi 'bonstila' [stil.bon0a] [stil.bon0a.BELE] Eleganta kaj plaĉa per sia stilo, sen eraroj, krudo aŭ pezeco: plej bonstila, zorge revidita, bele presita Ifigenio ; se vi ekzemple diros „venis tago, kiun mi tiel longe atendis“, via frazo estos ne tute bonstila, sed ne rekte erara [10]; simpla sed bonstila lingvaĵo [11]; ege interesa kaj bonstila letero [12]. 10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 7. Artikolo11. Christian Declerck: Atestas viktimo de honorkrimo, Monato, 2005/11, p. 2412. E. Bar-Jahalom: Kiu lingvo pli facilas, soc.culture.esperanto, 1993-02-10 beloruse: стыльны, добрага стылю, густоўны ĉeĥe: dobrého stylu ĉine: 勻稱 [yúnchèn], 匀称 [yúnchèn] france: bien tourné germane: wohlgestaltet, gelungen, säuberlich japane: 良い文体の [よいぶんたいの] pole: w dobrym stylu ruse: хорошего стиля, стильный slovake: dobrého štýlu tibete: དྭང་དོད་ཚ་པོ་ ukraine: гарного стилю, витончений junstilo serĉi 'junstilo' [stil.jun0o] [stil.jun0o.secesia] Secesia stilo: la ĉefaj verkoj de Schiele kaj Klimt paŝon post paŝo montras la evoluon de junstilo al ekspresionismo [13]. 13. Walter Klag: Tamen arto!, Monato, 2014/10, p. 7 angle: modern style beloruse: югендстыль, мадэрн ĉine: 新艺术运动 [xīnyìshùyùndòng], 新藝術運動 [xīnyìshùyùndòng], 新艺术风格 [xīnyìshùfēnggé], 新藝術風格 [xīnyìshùfēnggé], 青春艺术风格 [qīngchūnyìshùfēnggé], 青春藝術風格 [qīngchūnyìshùfēnggé] france: art nouveau germane: Jugendstil pole: styl młodzieżowy malbonstilaserĉi 'malbonstila' [stil.malbon0a] [stil.malbon0a.BELE] Kiu impresas malagrable, malelegante: teksto ignoranta la komunikan vortordon restas komprenebla — sed malbonstila kaj malfacile komprenebla [14]. 14. S. Pokrovskij: Pri la vortordo en Esperanto, Lingva Kritiko, 2024-02-23 beloruse: дрэннага стылю france: de mauvais style, inélégant novstilaserĉi 'novstila' [stil.nov0a] [stil.nov0a.KOMUNE] Kiu akordas kun nova stilo; laŭmoda: por loĝigi la laboristojn estis konstruitaj novstilaj domoj [15]; kursoj novstilaj por instruontoj [16]; [ili] estos akceptitaj en novstila armeo [17]; okazis do novstila diservo: la ĉeestantoj restis en siaj parkumitaj aŭtoj apud la preĝejo kaj aŭskultis radie dissendatan diservon [18]. moderna 15. Roland Rotsaert: Ejoj kaj aĵoj de niaj avoj, Monato, 2014/05, p. 1916. Jungkee Lee: Kursoj novstilaj por instruontoj, video-tradukemuloj, UEA, 201617. last: Ek al profesia armeo, Monato, 2008/12, p. 818. AMik: Di(s)sendite, Monato, 2012/01, p. 10 beloruse: сучаснага стылю, сучасны, мадэрнавы ĉine: 新式 [xīnshì], 摩登 [módēng], 新潮 [xīncháo], 时髦 [shímáo], 時髦 [shímáo], 时尚 [shíshàng], 時尚 [shíshàng] france: à la page, tendance (adj.) germane: modern, neuartig, zeitgemäß japane: 新式の [しんしきの] pole: nowoczesny, w nowym stylu kolonia stiloserĉi 'kolonia stilo' [stil.kolonia0o] [stil.kolonia0o.ARKI] Konstru- kaj ornamostilo de domoj en tropika klimato, kun balkonoj, verandoj kaj similaj plezuraranĝoj, origine uzita de eŭropaj kolonianoj: apud belaj kolonistilaj vilaoj kun ĝardenoj kaj komfortaj apartamentoj, etendiĝas implikaĵo de malpuraj stratetoj loĝataj de amaso da malriĉuloj [19]. 19. W. Kristianasen, trad. J.-M. Cash: Enrigardo en la islaman Baraton, le Monde diplomatique, 2009-01 beloruse: каляніяльны стыль france: style colonial germane: Kolonialstil indonezie: gaya kolonial pole: styl kolonialny ruse: колониальный стиль administraj notoj