secesio
- 1.
- PIV1 Sendependiĝo, disiĝo disde ŝtato: la ekstremdekstra, secesia partio Lega Nord […] volas apartigi bone funkciantan kaj „honestan“ nordon disde misfunkcianta kaj „impostevitanta“ sudo [1]; multaj el la plej gravaj entreprenoj kaj firmaoj, ŝanĝis ties sidejon for de Katalunio timante la proklamon de altruda neleĝa secesio [2]; debato pri la stato de la brita secesio en la Parlamento de Eŭropa Unio [3]. separatismo
- 2.
- Movado de artistoj en mezeŭropo apartiĝinta ek de la fino de la 19a jc de la tradicia akademia arto kreante propran stilon (Novarto, junstilo): la arta secesio havis decidan influon al la sinteno kaj psika stato de la homoj en la jarcentŝanĝo [4]; kvar fenestrovitroj – 18a jarcento, ses vitroj – 19a jarcento, trivitraj T-formaj fenestroj – 20a jc, fenestroj kun multaj vitroj supre – Secesio [5].
1.
Monato, Roberto Pigro: Bileto al kontraŭleĝeco, 2011
2. E_elsendo el la 03.10.2017 | Pola Retradio en Esperanto
3. Stagnas la procezo de la brita secesio
4. Előadások
5. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 2014
2. E_elsendo el la 03.10.2017 | Pola Retradio en Esperanto
3. Stagnas la procezo de la brita secesio
4. Előadások
5. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 2014
- beloruse:
- 1. сэцэсія, выхад са складу (дзяржавы, аб’яднаньня дзяржаў) 2. сэцэсія (рух у мастацтве)
- ĉine:
- 1. 脫体 [tuōtǐ], 脫體 [tuōtǐ]
- france:
- 1. sécession
- germane:
- 1. Abspaltung, Sezession brita ~o: Brexit.
- hungare:
- 1. különválás, elszakadás
- itale:
- 1. secessione
- nederlande:
- 1. afscheiding, secessie
- pole:
- 1. secesja
- ruse:
- 1. отделение (части государства)
- ukraine:
- сецесія, відділення, відпадання (частини території), відступництво
secesia stilo
- Artstilo estigita de la secesia movado: la „fantaziaj stiloj“ aperas fine de la 19a jc kadre de la secesia artostilo [6]; pro manko de mono por ripari urbomezan banejon, juvelon de secesia stilo, la ĉefurbestro proponis ĝin fermi [7]. Novarto, junstilo
6.
Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, artikolo „tipara
stilo“
7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tunelo anstataŭ ĥaoso aŭ ĉu nur ĥaoso?, 2011
7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Tunelo anstataŭ ĥaoso aŭ ĉu nur ĥaoso?, 2011
- beloruse:
- сэцэсія (стыль), сэцэсіён
- ĉeĥe:
- secese
- ĉine:
- 新艺术运动 [xīnyìshùyùndòng], 新藝術運動 [xīnyìshùyùndòng], 新艺术风格 [xīnyìshùfēnggé], 新藝術風格 [xīnyìshùfēnggé], 青春艺术风格 [qīngchūnyìshùfēnggé], 青春藝術風格 [qīngchūnyìshùfēnggé]
- france:
- art nouveau, modern style
- germane:
- Jugendstil, Sezessionstil
- hungare:
- szecesszió
- itale:
- art nouveau, stile liberty, modernismo, stile floreale
- nederlande:
- art nouveau, jugendstil
- pole:
- secesyjny styl
- ruse:
- модерн, сецессион
- slovake:
- secesia