baroko
- 1.
- Arta stilo ital-devena, prospera en la 17a kaj 18a jarcentoj en Eŭropo, centra kaj suda Ameriko, favoranta vastajn verkojn, imponajn ornamaĵojn, simbolojn kaj metaforojn, elipsajn formojn: la benediktana dutura preĝejo, konstruita en itala baroko [1]; konstruita en klasika baroko sub franca kaj itala influoj, laŭ la principo de kvarangula fasado [2]; pentraĵoj de la baroktempo ĝis la moderno [3]; formoj de kelkaj partoj, kiel kufoj, korsaĵoj kaj mufoj, portas spurojn de baroko kaj rokoko [4].
- 2.
- Ĉia arta stilo kiu favoras abundon, ne-ekvilibron, imponon.
1.
Jozefo Horvath: Győr
aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a,
numero 8a, p. 22a
2. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
3. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
4. Monato, Stano Marček: Popolajn kostumojn portas pupoj, 2010
2. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
3. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
4. Monato, Stano Marček: Popolajn kostumojn portas pupoj, 2010
- angle:
- baroque
- beloruse:
- барока
- ĉeĥe:
- barok, baroko
- ĉine:
- 2. 巴洛克風格 [bāluòkèfēnggé], 巴洛克艺术 [bāluòkèyìshù]
- france:
- baroque (subst.)
- germane:
- Barock
- hebree:
- בָּארוֹק
- hispane:
- barroco
- hungare:
- barokk
- itale:
- barocco (sost.)
- japane:
- バロック様式 [バロックようしき]
- nederlande:
- barok (z.nw.)
- pole:
- barok
- rumane:
- baroc
- ruse:
- барокко
- slovake:
- barok, baroko
- ukraine:
- бароко (стиль)
baroka
- Konforma al baroko: baroka konstruaĵo el la 17a jarcento kun helkoloraj kaheloj [5]; la traduko […] spegulas la literaturan stilon de la epoko, kun kompleksaj, plurcentvortaj, eĉ barokaj, frazkonstruoj – piprumitaj per fajne ĉizitaj observaĵoj kaj multaj flankokomentoj por pezigi la sintaksomalnodan taskon de leganto [6]; en sia baroka oro pompas la Kesto de la Interligo, monumento starigita pro eskapinta soldulo [7].
5.
Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
6. Monato, Stefan Macgill: Konciza hororo el la dek-naŭa jarcento, 2004
7. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
6. Monato, Stefan Macgill: Konciza hororo el la dek-naŭa jarcento, 2004
7. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
- angle:
- baroque
- beloruse:
- барокавы
- ĉeĥe:
- barokní, barokový
- france:
- baroque (adj.)
- germane:
- barock, überladen (Stil)
- hispane:
- barroco
- hungare:
- barokk (stílusú)
- itale:
- barocco (agg.)
- japane:
- バロック様式の [バロックようしきの]
- nederlande:
- barok (b.nw.)
- pole:
- barokowy
- rumane:
- baroc
- ruse:
- барочный, в стиле барокко
- slovake:
- barokový
- ukraine:
- бароковий