Aldoni tradukojn al ReVo:

barok/o

baroko

serĉi 'baroko'
[barok.0o]
ARKIBELABELEMUZ
1.
[barok.0o.historia]
Arta stilo ital-devena, prospera en la 17a kaj 18a jarcentoj en Eŭropo, centra kaj suda Ameriko, favoranta vastajn verkojn, imponajn ornamaĵojn, simbolojn kaj metaforojn, elipsajn formojn: la benediktana dutura preĝejo, konstruita en itala baroko [1]; konstruita en klasika baroko sub franca kaj itala influoj, laŭ la principo de kvarangula fasado [2]; pentraĵoj de la baroktempo ĝis la moderno [3]; formoj de kelkaj partoj, kiel kufoj, korsaĵoj kaj mufoj, portas spurojn de baroko kaj rokoko [4].
2.
[barok.0o.gxenerala]
Ĉia arta stilo kiu favoras abundon, ne-ekvilibron, imponon.
1. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
2. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
3. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
4. Monato, Stano Marček: Popolajn kostumojn portas pupoj, 2010
angle:
baroque
beloruse:
барока
ĉeĥe:
barok, baroko
ĉine:
2. 巴洛克風格 [bāluòkèfēnggé], 巴洛克艺术 [bāluòkèyìshù]
france:
baroque (subst.)
germane:
Barock
hebree:
בָּארוֹק
hispane:
barroco
hungare:
barokk
itale:
barocco (sost.)
japane:
バロック様式 [バロックようしき]
nederlande:
barok (z.nw.)
pole:
1. barok
ruse:
барокко
slovake:
barok, baroko
ukraine:
бароко (стиль)

baroka

serĉi 'baroka'
[barok.0a]
[barok.0a.stila]
Konforma al baroko: baroka konstruaĵo el la 17a jarcento kun helkoloraj kaheloj [5]; la traduko […] spegulas la literaturan stilon de la epoko, kun kompleksaj, plurcentvortaj, eĉ barokaj, frazkonstruoj – piprumitaj per fajne ĉizitaj observaĵoj kaj multaj flankokomentoj por pezigi la sintaksomalnodan taskon de leganto [6]; en sia baroka oro pompas la Kesto de la Interligo, monumento starigita pro eskapinta soldulo [7].
5. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
6. Monato, Stefan Macgill: Konciza hororo el la dek-naŭa jarcento, 2004
7. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
angle:
baroque
beloruse:
барокавы
ĉeĥe:
barokní, barokový
france:
baroque (adj.)
germane:
barock, überladen (Stil)
hispane:
barroco
hungare:
barokk (stílusú)
itale:
barocco (agg.)
japane:
バロック様式の [バロックようしきの]
nederlande:
barok (b.nw.)
pole:
barokowy
ruse:
барочный, в стиле барокко
slovake:
barokový
ukraine:
бароковий

administraj notoj