*ekspozicio
- 1.
- Publika prezentado, elmontrado de diversaj produktoj de industrio kaj arto: la tutmonda ekspozicio en Ĉikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj estos enkondukitaj por la transsendado de la poŝtaĵoj FK ; larĝa kaj alta fenestro kun riĉa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo Marta ; en la jaro 1834 en Florenco, en la Academia delle Arte, estis ekspozicio, du pentraĵoj, troviĝantaj unu apud la alia, kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj [1]; la plej aĝa el la knaboj, […] proponis, ke oni faru el la tombo publikan ekspozicion [2]; la sinjoroj kaj sinjorinoj sur la unua benko, se oni povus rekte enrigardi al ili en la bruston! tio estus ja ekspozicio [3].
- 2.
- Kolekto de ekspoziciataj objektoj: kompleta ekspozicio de ĉiuj koloroj kaj modeloj de la plej modernaj knabinoj banvestoj InfanTorent2 . galerio4, muzeo2
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- exhibition, exposition
- beloruse:
- выстаўка, экспазіцыя
- bulgare:
- 1. изложение 2. изложба
- ĉeĥe:
- přehlídka, výstava
- ĉine:
- 1. 大吹大擂 [dàchuīdàléi], 签发 [qiānfā], 展覽會 [zhǎnlǎnhuì]
- france:
- exposition (d'œuvres, de produits,...)
- germane:
- 1. Ausstellung, Schau 2. Ausgestelltes, ausgestellte Ware, ausgestelltes Objekt, Schauware, Exponat
- hispane:
- exposición
- hungare:
- 1. kiállítás 2. kiállítási tárgyak
- japane:
- 展示会 [てんじかい], 展覧会 [てんらんかい], 博覧会 [はくらんかい], 陳列 [ちんれつ], 展示 [てんじ]
- katalune:
- exposició
- nederlande:
- expositie, uitstelling
- pole:
- 1. ekspozycja, wystawa 2. ekspozycja, wystawa, eksponaty
- portugale:
- 1. exposição 2. exposição
- ruse:
- выставка, экспозиция
- slovake:
- prehliadka, výstava
- ukraine:
- виставка, експозиція
ekspozicii
(tr)
- Ekspozicie prezenti; eksponi: mikskoloraj bildoj […] estis ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj [4]; dinosaŭraj fosilioj […] estis ekspoziciitaj en la muzeo Kon11 ; oni ekspoziciis famajn ikonojn mezepokajn [5]; [ĉiuj] admiris la ekspoziciitajn 100 000 filatelajn eksponaĵojn [6]. reklami
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
5. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid, 2007
6. Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
5. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid, 2007
6. Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
- angle:
- exhibit
- beloruse:
- выстаўляць, экспанаваць
- ĉeĥe:
- vystavovat
- ĉine:
- 衒 [xuàn], 逞 [chěng], 陈放 [chénfàng]
- france:
- exposer (mettre en exposition)
- germane:
- ausstellen, zur Schau stellen
- hebree:
- להציג (בתערוכה)
- hispane:
- exponer (poner en exposición)
- hungare:
- kiállít
- japane:
- 陳列する [ちんれつする], 展示する [てんじする]
- katalune:
- exposar (a un públic)
- nederlande:
- uitstellen, expositie houden
- pole:
- Eksponować, wystawiać
- ruse:
- выставлять, экспонировать
- slovake:
- vyložiť na prehliadku, vystavovať
- ukraine:
- виставляти, експонувати
ekspoziciejo
- Loko aŭ konstruaĵo, en kiu oni ekspozicias aĵojn: estas utile havi en la ekspoziciejo mem specialan budon, en kiu, se iel eble, oni vendas lernolibrojn kaj vortarojn [7]; gustumi niajn teojn povis ĉiuj gastoj de la teo-ekspoziciejo Kon11 ; parko en la urbo Hirakata fariĝis la ĉefa ekspoziciejo por vidi la krizantemajn pupojn [8]; la domo de la metiistoj estas ekspoziciejo de nuntempaj brieraj ellaboraĵoj [9].
7.
I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
8. Monato, Hayasi Kaneyuki: Priploru la krizan temon, 2006
9. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
8. Monato, Hayasi Kaneyuki: Priploru la krizan temon, 2006
9. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, 2013
- beloruse:
- выставачная заля, выставачны комплекс
- ĉeĥe:
- výstavní kóje
- ĉine:
- 展覽館 [zhǎnlǎnguǎn], 陈列室 [chénlièshì], 展品間 [zhǎnpǐnjiān], 产品陈列室 [chǎnpǐnchénlièshì], 展覽室 [zhǎnlǎnshì], 展厅 [zhǎntīng]
- france:
- lieu d'exposition, salon d'exposition
- germane:
- Ausstellungsraum, Ausstellungshalle, Präsentationsraum, Schauraum
- hungare:
- kiállítóhelyiség, kiállítóterem
- japane:
- 展示場 [てんじじょう], 展覧会場 [てんらんかいじょう], 博覧会場 [はくらんかいじょう]
- katalune:
- sala d'exposicions
- nederlande:
- expositie-oord
- pole:
- wystawa, sala wystawiennicza
- portugale:
- exposição
- slovake:
- výstavná kója