eksponi
(tr)
- 1.
- Meĥanike elmeti plakon aŭ alian impresiĝeman substancon al la luma efiko: Connie tuj ekploris je la supozo, ke oni malfermos ŝian fotilon kaj eksponos ŝian filmon [1].
- 2.
- Prezenti klare kaj detale iun temon por taŭge komprenigi ĝin: ununura persono kuraĝis eksponi siajn ideojn en nia forumo [2]; liaj eksplikoj pri la bibliaj eventoj […] estas detale kaj abunde eksponitaj [3]. ekspliki, klarigi3
- 3.
- Ekspozicii: eksponataj artaĵoj inkluzivas konservaĵojn de muzeoj de Senegalio [4]; tie estas vasta marmuzeo, en kiu estas eksponataj velŝipoj [5].
1.
D. Harlow: Re: Lingvo-Kverelo ĉe Norda Konsilantaro, soc.culture.esperanto, 2001-11-29
2. G. Riudor: Unuiĝo: Alain kaj Nikolao, soc.culture.esperanto, 1999-02-18
3. Manuel Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 23
4. Ĉina Radio Internacia: Interfluo de la ĉina kulturo kaj la afrika kulturo, 2008-11-21
5. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
2. G. Riudor: Unuiĝo: Alain kaj Nikolao, soc.culture.esperanto, 1999-02-18
3. Manuel Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 23
4. Ĉina Radio Internacia: Interfluo de la ĉina kulturo kaj la afrika kulturo, 2008-11-21
5. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
- beloruse:
- 1. экспанаваць (падвяргаць дзеяньню сьвятла) 2. прадстаўляць, прэзэнтаваць 3. выстаўляць, экспанаваць (тавары)
- ĉeĥe:
- exponovat, osvítit, osvětlit
- ĉine:
- 3. 展覽 [zhǎnlǎn]
- france:
- 1. exposer (phot.) 2. exposer (énoncer)
- germane:
- 1. aussetzen, belichten, exponieren 2. darstellen 3. ausstellen, auslegen
- hispane:
- exponer
- hungare:
- kiállít 1. megvilágít, exponál 2. megvilágít (témát), kifejt
- japane:
- 陳列する [ちんれつする], 露光する [ろひかりする], 露出する [ろしゅつする]
- katalune:
- exposar
- pole:
- 1. eksponować, poddawać ekspozycji 2. przedstawiać 3. wykładać (towar), wystawiać (na sprzedaż)
- portugale:
- expor
- ruse:
- выставлять, экспонировать (товары) 1. экспонировать 2. излагать
- slovake:
- objasniť, vystaviť účinkom svetla
- ukraine:
- експонувати, робити витримку, видержку, виставляти (напоказ, на продаж), експонувати
eksponaĵo
- Ekspoziciaĵo: 60 000 personoj […] admiris la ekspoziciitajn 10 000 filatelajn eksponaĵojn [6]; unikaj kaj valoraj eksponaĵoj el 200 eŭropaj muzeoj kaj monaĥejoj atribuas al tiu granda aranĝo internacian karakteron [7].
6.
Walter Klag: VIPE 2000, aŭ ĉu la poŝtmarkoj
malaperos?, Monato, 2000/09, p. 18
7. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
7. Evgeni Georgiev: Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
- beloruse:
- экспанат
- ĉine:
- 展品 [zhǎnpǐn]
- germane:
- Exponat
- japane:
- 陳列品 [ちんれつひん], 展示物 [てんじぶつ]
- ukraine:
- експонат