muzeo
- 1.
- Ejo por konstanta elmontrado de objektoj kaj dokumentoj pri sciencoj, arto aŭ aliaj temoj: mi utiligis mian libertempon, vizitante […] la muzeojn kaj la diversajn monumentojn de Parizo [1]; la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi [2]; arkeologia kaj antropologia muzeo de la universitato de Pensilvanio [3]; [mi] iras en muzeon, speciale malfermitan por personoj, kiuj kiel mi, amas „la artojn“ [4]; kuratoro ĉe la Zoologia Muzeo en Oslo [5]. ekspoziciejo, galerio3, kabineto1.b, panoptiko
- 2.
- Tia kolekto mem: Paszkiewicz aranĝis muzeon de litvaj antikvaĵoj [6]; la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien [7]. ekspozicio, galerio4
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
3. OH: Molekula arkeologio por frandemuloj, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 22a
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro IV.
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
3. OH: Molekula arkeologio por frandemuloj, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 22a
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro IV.
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
- angle:
- museum
- beloruse:
- музэй
- ĉeĥe:
- muzeum
- ĉine:
- 博物馆 [bówùguǎn]
- france:
- musée
- germane:
- Museum
- hispane:
- museo
- hungare:
- múzeum
- indonezie:
- museum
- japane:
- 博物館 [はくぶつかん], 美術館 [びじゅつかん], 収蔵品 [しゅうぞうひん], 収集品 [しゅうしゅうひん]
- katalune:
- museu
- nederlande:
- museum
- perse:
- موزه
- pole:
- muzeum
- portugale:
- museu
- rumane:
- muzeu
- ruse:
- музей
- slovake:
- múzeum
- tibete:
- འགྲེམ་སྟོན་ཁང་
- turke:
- müze
- ukraine:
- музей
- volapuke:
- musoföp
muzescienco, muzeoscienco
- Scienco pri aranĝo de muzeoj, pri konservo kaj konigo de iliaj havaĵoj: ŝi studis historion kaj muzeosciencon en la Silezia Universitato [8]. muzeologio
8.
V. Kočvara: Nia Esperanto-muzeo...,
Starto 2006/4 (217)
- beloruse:
- музэязнаўства, музэялёгія
- france:
- muséologie
- germane:
- Museologie
- indonezie:
- museologi
- itale:
- museologia
- nederlande:
- museumkunde, museologie
- perse:
- موزهشناسی
- pole:
- muzeologia
muzesciencisto, muzeosciencisto
- Fakulo pri muzescienco. muzeologo
- beloruse:
- музэязнавец, музэязнаўца
- france:
- muséologue
- germane:
- Museologe
- indonezie:
- museolog
- nederlande:
- museumkundige, museoloog
- perse:
- موزهشناس
- pole:
- muzeolog
administraj notoj
~sciencisto, ~osciencisto:
Mankas dua fontindiko.
~sciencisto, ~osciencisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~sciencisto, ~osciencisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.