kabareto, kabaredo
- 1.
- Drinkejo, kafejo aŭ vesperkunvenejo, kie poetoj kaj kantistoj prezentas siajn verkojn: [„la Tri Koboldoj“] titoliĝis la esperantista kabareto en Montmartre, kiun fondis kaj majstre gvidis Raymond Schwartz [1]; [Georges Lagrange] regule kontribuis al „la Tri Koboldoj“, la pariza kabaredo gvidita de Rajmundo Ŝvarc' [2]; Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo, || Kun tintila sonorad’ || Ni veturas — aventuras, la ĉevaloj fluge kuras || Sub la stela miriad’ [3]. koncertkafejovarietea teatro
- 2.
- Spektaklo de la tipo prezentata en kabareto1; humura literatura kunveno: en malnova fama kafejo „Jama Michalikowa“ ni kun sentimento rigardas kabareton el la komenco de dudeka jarcento, laŭ Boy Żeleński – „Tre verda baloneto“ [4]; f-ino Barlaston prezentis vesperan kabareton, en kiu ŝi kantis kelkajn kantojn el operoj kaj muzikaj dramoj [5]; tute kuriozan efikon kaŭzis kunligo en la sama vespero de leĝera „Kabaredo“ kun tragika „Aniaro“ [6]; bedaŭrinde mi ne havis eblecon rigardi kabaredon „Fraŭlino Barlaston“ kiu, kiel mi poste aŭdis, estis tre amuza [7]. varieteo
1.
R. Bernard:
Funebra parolado pri la Tri Koboldoj, Nica literatura revuo, 1956-07 ĝis 08, p. 215-221a
2. Pola Radio: Trarigardo de la E-Gazetaro 2004-08-31, http://www.radio.com.pl/polonia/article.asp?tId=14344
3. Nikolao Hohlov: Vintra fabelo., „Tajdo“, 1928
4. Krakovaj bildoj, Lodza informilo
5. D. Rogers: Kongresaj impresoj, http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/a_konim.htm
6. H. Gorecka: LOdE, 2003:8-9
7. I. Leceniewska: Mia dusemajna restado en Prago, Lodza informilo
2. Pola Radio: Trarigardo de la E-Gazetaro 2004-08-31, http://www.radio.com.pl/polonia/article.asp?tId=14344
3. Nikolao Hohlov: Vintra fabelo., „Tajdo“, 1928
4. Krakovaj bildoj, Lodza informilo
5. D. Rogers: Kongresaj impresoj, http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/a_konim.htm
6. H. Gorecka: LOdE, 2003:8-9
7. I. Leceniewska: Mia dusemajna restado en Prago, Lodza informilo
- angle:
- cabaret
- beloruse:
- кабарэ
- ĉeĥe:
- bar (podnik), kabaret, šantán
- ĉine:
- 卡巴莱 [kǎbālái], 杂耍 [záshuǎ]
- finne:
- kabaree
- france:
- 1. cabaret (établissement de spectacle) , caf'-conc', café-concert, café-chantant, music-hall (établissement) 2. music-hall (spectacle), spectacle de cabaret
- germane:
- Kabarett, Kleinkunstbühne
- hungare:
- kabaré
- japane:
- キャバレー, ナイトクラブ, 文芸懇話会 [ぶんげいこんわかい]
- katalune:
- cabaret
- nederlande:
- cabaret
- pole:
- 1. kabaret 2. kabaret
- portugale:
- cabaré
- ruse:
- кабаре
- slovake:
- bar, kabaret
- svede:
- kabaré
- ukraine:
- кабаре
administraj notoj
pri
~o, ~o 1.:
Mi ne certas, ĉu la kriterio "propraj verkoj" plu estas aktuala. Almenaŭ tio estas malvastigo de la senco kompare al la tradukoj en pluraj naciaj lingvoj. [MB]pri ~o, ~o 2.:
Ĉi tiu derivita senco, kiu restis de PV ĝis en PIV2 sub la nura formo „humura literatura kunveno“, supozeble ne troviĝas en ĉiuj tradukoj. [MB]