*18ĵurnal/o JED

*ĵurnalo

1.
TIP Gazeto: ŝia patro foriris en sian ĉambron legi ĵurnalon, pruntitan de oficeja kolego IK ; ŝi […] enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj VivZam ; tiuj personoj aŭ rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi gazetojn kaj ĵurnalojn en la lingvo internacia DL ; nun, kiel certigas la ĵurnalo „Nature“, dediĉita al sciencoj naturaj, la ĥemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl [1]; ĉiutaga ĵurnalo intencis aperigi instrukcion, per kiu iu ajn povus fabriki propran malĉifrilon [2]; Juga Povo ordonis, ke ĉesu ok tagĵurnaloj [3].
2.
Informbulteno: la televida ĵurnalo [4]; spertuloj de la televidĵurnaloj [5].
Rim. 1: La vorto aperas en la Fundamento solfoje en ekzerco pri prononcado: Ĵur-nálo [6], kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento. La Akademio ĝin oficialigis per la 1a OA, kaj agnoskis ĝin kiel fundamentan per la 8a OA.
Rim. 2: En la 1a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj egalas al „taggazeto“ (france), „gazeto, ia ajn periodaĵo“ (angle), „revuo“ (germane kaj ruse), „taggazeto, taglibro“ (pole). La komuna trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas „gazeto“, kio farus la vorton malnecesa duoblaĵo (ĉar „gazeto“ estas forte enradikiĝinta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco). PIV2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro).
Rim. 3: Oni povus doni al la vorto pli ĝeneralan sencon surbaze de la vorto „ĵurnalisto“, kies senco estas pli ĝenerala kaj pli kohera internacie; tiam ĵurnalaro estus ĉiaj „amasinformiloj“ (ne nur presitaj, kiel „gazetaro“). Tamen ĝis nun tia uzo ne estas registrita. [Sergio Pokrovskij]
1. Lumantaj briliantoj, Fundamenta Krestomatio
2. F. Arnaud: Preterleĝa televidado en Eŭropo, Monato, 1999/03, p. 22
3. Mori: Sub kruela mano, Monato, 2000/08, p. 6
4. G. Van Damme: Tagluma koŝmaro, Monato, 1996:11, p. 14a
5. Monato, Jozefo Lejĉ: Reala premio en nereala matĉo, 2013
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2
angle:
journal, newspaper
beloruse:
газэта
bulgare:
ежедневник
ĉeĥe:
noviny
ĉine:
報紙 [bàozhǐ], 日志 [rìzhì]
france:
journal
germane:
1. Tageszeitung 2. Journal, Nachrichtensendung
greke:
εφημερίδα
hispane:
periódico
hungare:
napilap, újság
indonezie:
koran, surat kabar
itale:
gazzetta, giornale, quotidiano (giornale)
japane:
新聞 [しんぶん], 日記 [にっき], ログ, 仕訳帳 [しわけちょう]
katalune:
diari (premsa), periòdic (premsa)
latine:
acta, orum diurna
nederlande:
krant
portugale:
jornal
ruse:
1. газета, журнал 2. последние известия, новостная программа
ukraine:
газета, щоденник

ĵurnalismo

Agado kaj metio de ĵurnalistoj provizantaj informojn tra gazetoj kaj aliaj informrimedoj: mi opinias ĝuste tiaspecan raportadon unu el la centraj taskoj de novaĵ-ĵurnalismo [7].
7. M. Sandelin: Kio estas flavĵurnalismo?, soc.culture.esperanto, 2004-12-16
beloruse:
журналістыка
bulgare:
журналистика
ĉine:
新聞學 [xīnwénxué], 新聞事業 [xīnwénshìyè], 新聞工作 [xīnwéngōngzuò], 新聞業 [xīnwényè]
france:
journalisme
germane:
Journalismus
indonezie:
jurnalisme
itale:
giornalismo
japane:
ジャーナリズム [じゃーなりずむ]
ruse:
журналистика

ĵurnalisto

Profesiulo, kiu kolektas novaĵoj, informojn, aŭ prezentas ilin en gazeto aŭ alia amasinformilo: ĵurnalisto […] deziris interparoli kun ili [8]; tre laca, li akceptis tamen ĵurnalistojn scivolemajn VivZam ; ĵurnalisto de Pola Radio [9]; episkopo klarigis al televida ĵurnalisto, ke oni aranĝos kandelan diservon [10]; „la nacio sentas sin pli juna,“ notis ĵurnalisto en prestiĝa dimanĉo-gazeto [11].
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
9. K. Smideliusz: Por aktiva lingvouzo, Monato, 1995:4, p. 24a
10. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
11. P. Gubbins: Velura revolucio, Monato, 1997/06, p. 7
angle:
journalist
beloruse:
журналіст
bulgare:
журналист
ĉine:
記者 [jìzhě], 新聞記者 [xīnwénjìzhě], 新聞工作者 [xīnwéngōngzuòzhě]
france:
journaliste
germane:
Journalist
greke:
δημοσιογράφος
hebree:
עיתונאי
hispane:
periodista
hungare:
újságíró
indonezie:
jurnalis, reporter, wartawan
itale:
giornalista
japane:
ジャーナリスト [じゃーなりすと], 新聞記者 [しんぶんきしゃ]
katalune:
periodista
latine:
diurnarius
nederlande:
journalist
portugale:
jornalista
ruse:
журналист
ukraine:
журналіст

esplorĵurnalisto

Ĵurnalisto, kiu mem esploras iun temon, kolektante atestojn, dokumentojn, kaj raportante la akiritajn informojn: Anderson [estas] internacia esplorĵurnalisto [12]; la filmon konsistigas […] intervjuoj kun diversaj homoj: eksspionino kiu klarigas kiel laboris spionoj en tiu epoko, la esplorĵurnalisto Xavier Vinader pri la sociaj kaj politikaj cirkonstancoj [13].
beloruse:
журналіст, які займаецца журналісцкімі расьсьледваньнямі
france:
journaliste d'enquête
germane:
Investigativjournalist
indonezie:
reporter investigatif

fotoĵurnalisto

Ĵurnalisto, kiu raportas pri eventoj kaj situacioj precipe ilin fotante: kataluna fotoĵurnalisto kiu fakiĝis pri faŝismaj hispanistoj en Katalunio [14]; la hispana fotoĵurnalisto Diego Ibarra Sánchez uzas ĉi tiun metaforon por esprimi penson, kiu tre longe hantas lin – milito forviŝas la estontecon de tuta generacio [15].
14. senpuneco por faŝistoj
15. K. Markelova, trad. S. Carlos Praxedes: Forrabita Klerigado, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
beloruse:
фотажурналіст, фотарэпартэр
france:
reporter-photographe
germane:
Fotoreporter, Fotojournalist

administraj notoj