fazo
- 1.
-
Ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de
fenomeno;
stadio1:
fazoj de malsano, de milito;
dum la nuna ekspozicio de la bildoj de Miró oni prezentas
[...] verkojn el ĉiuj liaj kreaj fazoj
[1];
li estis ankaŭ prezidento de Jugoslavio en ties lasta fazo en
1991
[2];
la landojn por la senŝuldiga programo oni pritaksas en du
fazoj: unue ili devas pruvi la
kapablon singardeme mastrumi [...] en la dua fazo ili
devas redukti la malriĉecon
[3].
- a)
- Perioda aspektoŝanĝo en turniĝo de astro: en kiu fazo estas la luno [4]; plenluno nomiĝas la fazo, dum kiu la tuta luno estas plene prilumata, novluno la fazo, dum kiu la luno estas apenaŭ videbla, ĉar tute en la ombro de la tero [5].
- b)
- Iu el la eblaj statoj de materio: solida, flua, gasa: molekulo en la likva fazo akiras sufiĉe da kinetika energio por [...] eniri la gasan fazon [6]; ĉi tie la stabilan fazon reprezentas la papero, pli precize tegaĵo el hidratoj [7].
- 2.
- PIV1 Argumento de kosinusa funkcio, ofte figuranta fizikan fenomenon, kiu estas afina funkcio de tempo laŭ la tipo `2pi ft+phi`; pli speciale la termo `phi` (origina fazo) en tiu argumento: faza diferenco inter kurentintenso kaj tensio de alterna kurento trairanta kondensatoron; la lumradioj [...] difiniĝas [...] laŭ la amplitudo kaj ondolongo, [kaj] ankaŭ laŭ fazo, en foto, la fazo estas tute forĵetita, en hologramo, kaj amplitudo kaj fazo registriĝas [8].
1.
Franz-Georg Rössler: Pentrado:
„Mia ateliero estas mia ĝardeno“, Monato, 2001/01, p. 16
2. Zlatko Tišljar: Post morto ‐ nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
3. Jiří Patera: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
5. Vikipedio, Luna fazo
6. Vikipedio, Fazo de materio
7. I. E. Gál: Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 61a-70a
8. Vikipedio, Holografio
2. Zlatko Tišljar: Post morto ‐ nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
3. Jiří Patera: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
5. Vikipedio, Luna fazo
6. Vikipedio, Fazo de materio
7. I. E. Gál: Pri la analizo de proteinoj el nutradologia vidpunkto, Scienca Revuo, 1978:2 (130), p. 61a-70a
8. Vikipedio, Holografio
- angle:
- 2. phase
- beloruse:
- фаза
- bulgare:
- фаза
- ĉeĥe:
- fáze, stádium, časový úsek
- ĉine:
- 阶段 [jiēduàn], 相位 [xiāngwèi], 时期 [shíqī]
- france:
- 1. phase, étape, stade (phase) 2. phase
- germane:
- Phase 1.a Phase 1. Phase, Stufe, Abschnitt, Stadium, Etappe 2. Phase
- hispane:
- fase
- hungare:
- fázis, szakasz
- japane:
- 段階 [きざはし], 局面 [きょくめん], 様相 [ようそう], 位相 [いそう], 相 [しょう]
- pole:
- faza 1.a faza 1. faza 2. faza
- portugale:
- fase
- rumane:
- fază 1.a fază 1. fază 2. fază
- ruse:
- 1.a фаза 1. фаза, фазис, стадия 2. фаза
- slovake:
- úsek, štádium
- ukraine:
- фаза, фазис, стадія, етап, період, ступінь розвитку
faza
- Rilata al fazo: faza ŝovo, diferenco; faza rapido; la plimulto da lumfontoj estas nesamfazaj, t.e., ne estas faza rilato inter la eligitaj fotonoj [9]; speciala aranĝo el kvar diodoj, kiu transformas alternan kurenton en la rektan uzante ambaŭ fazojn [...] estas konata kiel dioda ponto aŭ unu-faza ponta rektifilo [10].
- beloruse:
- фазавы
- ruse:
- фазовый
samfaza
- Prezentanta fazan diferencon je 0° (alivorte, kies fazoj egalas unu la alian module `2pi`): lasero estas [...] aparato [...] por produkti tre paralelan, unukoloran kaj samfazan faskon de lumradioj [11].
- angle:
- in phase
- beloruse:
- у аднолькавай фазе
- ĉeĥe:
- mající stejnou fázi, resp. nulovou f. diferenci
- france:
- en phase
- germane:
- phasengleich, die gleiche Phase haben, nicht phasenverschoben
- japane:
- 同位相の [どういそうの]
- ruse:
- софазный, находящийся в той же фазе, имеющий ту же фазу
- slovake:
- majúci rovnakú fázu
kontraŭfazo
kontraŭfaza
- Prezentanta fazan ŝovon je 180° (alivorte, kun diferenco de fazoj egala al `pi` module `2pi`): la du kontraŭfazaj ondoj kompensas, malfortigas unu la alian.
- angle:
- out of phase, phase-delayed
- france:
- en opposition de phase
- germane:
- gegenphasig
- ruse:
- противоположный по фазе, находящийся в противофазе
malfaza
(evitinde) kontraŭfaza
Rim.:
La formon „malfaza“ donas PIV, kaj ĝi efektive
estas uzata. Tamen ĝi estas fuŝa, ne temas pri malo de
fazo, temas pri kontraŭa fazo (kion cetere klare
esprimas la terminoj nacilingvaj). Estas same fuŝe, kiel
estus nomi nombrojn kun kontraŭaj signumoj (`x` kaj
`-x`) „nombroj malsignumaj“.
[Sergio Pokrivskij]
- ĉeĥe:
- mající opačnou fázi, resp. f. diferenci 180 stupňů
- japane:
- 逆位相の [ぎゃくいそうの]
- slovake:
- majúci opačnú fázu
administraj notoj
pri
kontraŭ~a:
kontraŭ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ĉu la tradukoj germana kaj angla estas ĝustaj? Temas ne pri ajna fazoŝovo, sed pri specifa ŝovo kontraŭa -- ANTIphase, GEGENPhase. [Sergio]kontraŭ~a: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.