*gamo
- 1.
- Orda, sinsekva aŭdigo de ĉiuj sonoj de tonalo: (figure) hel-tinte trile glitas de l' rido gaja gamo [1]; en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj Marta ; simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo Marta .
- 2.
- (figure) Serio: sur la plej malalta nivelo de la gamo [2]; aliflanke de la gamo triumfis ankaŭ la socialisma maldekstra partio [3]; tiaj protestpartioj plukas iun probleman temon el la vasta gamo de ĝenerala politiko kaj per tio akiras elektantojn [4]; ili kutime […] havas vastan gamon da ideoj en siaj programoj [5]; la instruado de tuta gamo da lingvoj [6]; koni grandegan gamon da regionaj parolmanieroj [7]; neandertaluloj verŝajne havis nur malgrandan gamon da sonoj [8]; la tuta gamo da homaj emocioj [9]; la gamo de varoj (kp oferto) [10]; kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn „gamoj“, li tamen uzis da ili multe pli multe, FK ; aperas senfina gamo de kolornuancoj: de helega flavsafrano ĝis vinfeĉkolora purpurviolo, kaj de karmino ĝis vermiljono [11]. paletro2, repertuaro
1.
R. Schwartz: La Stranga Butiko, Tentado
2. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
3. B. Hekland: Triumfas tedulo, Monato, 2001/11, p. 6
4. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
5. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
6. André Albault: Atento por etaj kaj monda lingvoj, Monato, 2000/06, p. 4
7. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
8. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 2003
9. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
10. Monato, Sergei Paĥomov: Profilo paradoksa, 2005
11. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17

- angle:
- 1. musical scale 2. gamut, range
- beloruse:
- 1. гама 2. гама
- ĉeĥe:
- 1. stupnice, tónina, škála 2. stupnice, tónina, škála
- ĉine:
- 2. 光学频谱 [guāngxuépínpǔ], 譜 [pǔ], 光譜 [guāngpǔ], 托板 [tuōbǎn]
- france:
- 1. gamme 2. gamme
- germane:
- 1. Tonleiter 2. Spektrum, Palette, Portfolio
- hungare:
- 1. skála 2. skála
- japane:
- 音階 [おんかい], 全音域 [ぜんおんいき], あらゆる段階 [あらゆるだんかい], 全範囲 [ぜんはんい]
- katalune:
- 1. gamma, escala musical 2. gamma, sèrie
- nederlande:
- 1. gamma, toonladder 2. gamma, naar sterkte, intensiteit enz. geordende reeks, muziekgamma
- portugale:
- 1. gama 2. gama
- ruse:
- 1. гамма 2. гамма
- slovake:
- 1. stupnica, škála 2. stupnica, škála
- turke:
- 1. gam (müzik) 2. gam (müzik)