gamo
-
La tria litero
de la greka alfabeto (Γ, γ):
gamo-radia ekbrilo en la Tera atmosfero
[1];
ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene
Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo, beto, gamo, delto,
[…]
[2].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „gama“, do aliradika.Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [3] [4] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vortfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [5], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon gamao. [Alano Gerardo]
Rim.:
Kp gamo (serio de tonoj ktp).
1.
Vikipedio, Tera gamo-radia ekbrilo
2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
3. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
4. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §43
5. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3
2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
3. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
4. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §43
5. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3
- angle:
- gamma
- beloruse:
- гама (грэцкая літара)
- france:
- gamma
- germane:
- Gamma
- japane:
- 音階 [おんかい], 全音域 [ぜんおんいき], あらゆる段階 [あらゆるだんかい], 全範囲 [ぜんはんい]
- pole:
- gamma