gam/o gamoserĉi 'gamo' [gam1.0o] [gam1.0o.LIN] La tria litero de la greka alfabeto (Γ, γ): gamo-radia ekbrilo en la Tera atmosfero [1]; ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo, beto, gamo, delto, […] [2]. Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „gama“, do aliradika. Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [3] [4] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vortfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [5], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon gamao. [Alano Gerardo] Rim.: Kp gamo (serio de tonoj ktp). 1. Vikipedio, Tera gamo-radia ekbrilo2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §193. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §194. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §435. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3 angle: gamma beloruse: гама (грэцкая літара) france: gamma germane: Gamma japane: 音階 [おんかい], 全音域 [ぜんおんいき], あらゆる段階 [あらゆるだんかい], 全範囲 [ぜんはんい] pole: gamma administraj notoj