*sam/a UV *sama serĉi 'sama' [sam.0a] 1.[sam.0a.tiu] Estanta de sama identeco; estanta la antaŭe menciita mem kvankam eble kun alia ekstero: tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon de princino [1]; ĉiuj [iliaj] verkoj, vortoj kaj agoj […] ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon [2]; ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas [3]; ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dekkvar jaroj [4]; en tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Iŝmael [5]; li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro [6]; ambaŭ sonĝis […] apartan sonĝon en la sama nokto [7]; personoj starantaj en la sama linio de parenceco [8]; tiu sama malforta duone blinda maljunulo, […] jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis [9]. identa2 2.[sam.0a.tia] Estanta ĉiel simila al alia; neniel distingebla de alia: la uzado de la artikolo (en Esperanto) estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj [10]; la sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno [11]; ili ĉirkaŭiris la urbon en la sama maniero sep fojojn [12]; rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros [13]; en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si […] [14]; sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston [15]; samopinii; samspeca; samsortulo, samsangeco; samtempulo, samtempe kiel iu, samtempe kun; tiuj ĉi arĥaismoj […] estos presataj […] samtempe kun la formoj novaj [16]; samreligiano, samlandano, samurbanoj; de sama koloro, de sama valoro PrV ; el sama tero devenas, saman sukon entenas PrV ; ne sama la vento blovas konstante PrV ; sama gento, sama sento PrV . egala, kongrua, nedistingebla, simila 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 192. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 19063. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 19064. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 19085. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:266. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:187. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:58. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio9. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 24:2212. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:1513. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:1714. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio15. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo afrikanse: dieselfde albane: i njëjtë amhare: ተመሳሳይ angle: same arabe: نفسه armene: նույն azerbajĝane: eyni beloruse: 1. той жа, той жа самы 2. такі ж, такі ж самы bengale: একই birme: တူညီတဲ့ bosne: isto ĉeĥe: nerozdílný, stejný, týž ĉine: 同 [tóng], 一样 [yī yàng] dane: samme estone: sama eŭske: bera filipine: pareho france: identique, similaire, même galege: mesmo germane: selb(-er, -e, -es) guĝarate: જ haitie: menm haŭse: haka hinde: वही hispane: mismo hungare: ugyanaz 2. ugyanolyan, azonos ~speca: egyféle, egyfajta, hasonszőrű. ~urbano: egy városból való, városbeli. de ~a koloro: ugyanolyan színű. igbe: otu indonezie: sama irlande: céanna islande: sama itale: stesso, uguale, medesimo japane: 同じ [おなじ] jave: padha jide: זעלביקער jorube: kanna kanare: ಅದೇ kartvele: იგივე kazaĥe: бірдей kimre: un fath kirgize: ошондой kmere: ដូចគ្នា koree: 동일 korsike: listessu kose: enye kroate: isti kurde: wek yên din latine: idem latve: tas pats laŭe: ດຽວກັນ litove: tas pats makedone: исто malagase: toy izany koa malaje: sama malajalame: ഒരേ malte: istess maorie: taua marate: त्याच monge: tib mongole: нэг nederlande: dezelfde, hetzelfde, gelijk ~speca: soortgelijk. ~urbano: stadsgenoot. nepale: त्यसै njanĝe: yemweyo okcidentfrise: selde panĝabe: ਉਸੇ ਹੀ paŝtue: ورته pole: ta sama, ten sam, to samo, taki sam, jednakowy ~speca: tego samego rodzaju. portugale: mesmo ruande: kimwe ruse: 1. тот же, тот же самый 2. такой же, такой же самый ~speca: того же рода. samoe: lava lea e tasi sinde: ساڳئي sinhale: එම skotgaele: aon slovake: ten istý slovene: enako somale: isla ŝone: chete sote: tšoanang sunde: sarua svahile: sawa taĝike: якхела taje: เหมือนกัน, เดียวกัน tamile: அதே tatare: шул ук telugue: అదే tibete: འདྲ་པོ་ ukraine: те ж саме urdue: ہی uzbeke: bir xil vjetname: như nhau zulue: efanayo same serĉi 'same' [sam.0e] En sama maniero: tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi [17]; gento de mensoguloj! […] unu same sendia kaj malzorga, kiel alia [18]! por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n“, sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko), tiel same ni ankaŭ diras: la birdo flugis en la ĝardenon [19]. analoge, ankaŭ, egale, sammaniere, tiel 17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:2318. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo , la orazeno kaj bastono el sako19. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28 angle: likewise beloruse: аднолькава, такім жа чынам ĉine: 一样 [yīyàng], 一樣 [yīyàng] germane: genauso japane: 同様に [どうように], 同じく [おなじく] pole: zarówno samo serĉi 'samo' [sam.0o] Io sama: vi estas kapabla post unu monato diri la samon pri mi [20]; [mi] deziras al vi la samon, kion vi deziras al mi [21]; al ni la verda koloro diras la samon: iru, ne haltu, antaŭen kun kuraĝo [22]! ĉiu botanikisto posedas tiujn vortojn kaj multajn aliajn [pri sia fako], la samo validas por zoologo, medicinisto, juristo [23]. 20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXV22. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono23. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto beloruse: тое самае ĉine: 一回事 [yīhuíshì] germane: das Selbe hungare: ugyanaz (a dolog)> indonezie: kesamaan, persamaan japane: 同じ事 [おなじこと], 同じ物 [おなじぶつ] pole: to samo, coś takiego samego ruse: то же самое malsamaserĉi 'malsama' [sam.mal0a] Diferenca: la opinioj pri ĝi estis malsamaj, sed la historio konserviĝis [24]; reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj [25]; la orkestroj en la fronto ludis kantojn, ĉiun de malsama takto [26]; ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis reciproke, ke […] Marta ; prezenti du malsamajn tipojn [27]; paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj PrV . alia, aparta, diversa, varia 24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj25. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 190526. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX27. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria angle: different beloruse: іншы, адрозны ĉeĥe: rozdílný ĉine: 异 [yì], 不同 [bù tóng] france: différent germane: ungleich, nicht dasselbe hispane: distinto hungare: teljesen más, különböző, eltérő indonezie: beda, lain itale: diverso, differente, distinto japane: 違った [ちがった], 異なる [ことなる], 別の [べつの] nederlande: ongelijk, verschillend pole: odmienny, inny, różny, niepodobny ruse: другой, иной slovake: rozdielny taje: แตกต่างกัน tokipone: ante ukraine: інший, відмінний, неоднаковий, різний malsameco serĉi 'malsameco' [sam.mal0eco] La fakto esti sama; la kvalito per kiu du aferoj diferencas: estis neeble ilin diferencigi unu el la alia kaj nur la malsameco en la koloro de iliaj ĉapeloj ebligis tiun diferencigon [28]; unu frapanta malsameco evidentigis grandan diferencon en iliaj karakteroj, ĉe […] la pli aĝa viro, vidiĝis profundaj sulketoj [29]; kiam pluraj lingvoj estas oficiale uzataj, pro la strukturaj malsamecoj de tiuj lingvoj ofte ekestas problemo kiel esprimi en la traduko precize la ideon de la originalo [30]. diferenco, kontrasto, malsimileco 28. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro29. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII30. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto angle: difference beloruse: неаднолькавасьць, адрознасьць ĉine: 差异 [chāyì], 差異 [chāyì], 差 [chā], 差別 [chābié], 差别 [chābié], 相异 [xiāngyì], 相異 [xiāngyì] france: différence germane: Unterschiedlichkeit indonezie: perbedaan japane: 違い [ちがい], 相違 [そうい], 差異 [さい], 差異性 [さいせい] pole: różność, odmienność, odrębność, kontrast administraj notoj pri ~a 1.: En kelkaj ekz-oj ja temas pri ajne alia, sed tamen identa. Do "nedistingebla" estas netrafa difino.