analoga
- 1.
-
Simila
laŭ kelkaj rilatoj al alia afero de malsama speco;
parte simila:
Hašek pioniris novan verkstilon, analogan al tiu de
la tiutempaj dadaismaj
pentristoj
[1];
samtempe kun Darwin alia esploristo, Alfred
Russel Wallace, elpaŝis kun la
teorio, kiu estas preskaŭ analoga al tiu de Darwin
[2];
analogaĵo
[3].
analogiaRim.: En OA7 aperas la noto: „Laŭ la voĉdono de la Lingva Komitato, publikigita en cirkulero de la 12-a de Majo 1923, la radikon analogi’(o) de la 1-a Oficiala Aldono oni ŝanĝis al analog’(a) kaj analogi’ ne plu estas oficiala.“
- 2.
- Simila laŭ funkcio sed laŭ biologia historio ne samdevena: la flugiloj de vesperto estas organo analoga, sed ne simila, je la flugiloj de birdo. homologa2
- 3.
- Funkcianta surbaze de fizika simulado, kaj precipe per kontinuaj grandoj; kontinua: analoga komputilo, analoga televido, analoga modelo; la analoga sistemo malaperos favore al la jam funkcianta cifereca, ĉe kiu sur unu frekvenco troviĝas pluraj ciferecaj radio- kaj televid-stacioj [4]. cifereca
1.
Monato, Stefan MacGill: Ruzo en
rifuzo
2. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
3. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
4. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite
2. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
3. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
4. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite
- angle:
- 1. analogous 3. analog
- beloruse:
- 1. аналягічны, падобны 2. аналягічны, падобны 3. аналягавы
- ĉeĥe:
- analogový, spojitý, spojitě se měnící
- ĉine:
- 1. 一样 [yīyàng], 一樣 [yīyàng], 依此 [yīcǐ] 3. 模拟 [mónǐ], 模擬 [mónǐ]
- france:
- 1. analogue 2. analogue (biol.) 3. analogique
- germane:
- analog 1. entsprechend, gleichartig
- hebree:
- מַקְבִּיל, אנלוגי
- hispane:
- 1. análogo 3. analógico
- itale:
- 1. analogo, simile 3. analogico
- japane:
- 類似の [るいじの], 相似の [そうじの], アナログの [あなろぐの]
- nederlande:
- 1. analoog 3. analoog
- pole:
- 1. analogiczny, brzmiący jednakowo, podobny, pokrewny 2. pokrewny (biol.) 3. analogowy
- rumane:
- 3. similar, asemănător
- ruse:
- 1. аналогичный 3. аналоговый
- slovake:
- 1. obdobný, analogický 3. analógový
- ukraine:
- аналогічний, подібний
analoge
- Laŭ analoga maniero: la turka registaro ankoraŭ ne agnoskis la genocidon, kiel analoge la germana agnoskas la holokaŭston [5]; mi ne povas forgesi, ke Hamas estas islama organizaĵo esence socihelpa, aganta por sanitara, civila, instrua asistado al la loĝantaro, profunde enradikiĝinta en la palestina socio, analoge kun samspecaj kristanaj organizaĵoj [6].
- beloruse:
- аналягічна, падобна, па аналёгіі
- france:
- analogiquement
- germane:
- analog, so wie, genauso wie
- pole:
- analogicznie
analogeco
- Parta simileco de malsamspecaj objektoj: dimensia analogeco estas studado de tio kiel n - 1 dimensioj rilatas al n dimensioj, kaj tiam konkludado de tio kiel n dimensioj devus rilati al n + 1 dimensioj [7].
- angle:
- analogousness
- beloruse:
- аналягічнасьць, аналягавасьць
- ĉeĥe:
- analogie, obdoba, podobnost
- france:
- analogie, similitude
- germane:
- Entsprechung, Analogie
- hebree:
- אֲנָלוֹגִיָה
- japane:
- 類似性 [るいじせい], 相似 [そうじ]
- nederlande:
- analogie
- pole:
- analogiczność
- ruse:
- аналогичность, аналоговость
- slovake:
- obdobnosť
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.