1923analog/a PVEF analogaserĉi 'analoga' [analog.0a] 1.[analog.0a.KOMUNE] Simila laŭ kelkaj rilatoj al alia afero de malsama speco; parte simila: Hašek pioniris novan verkstilon, analogan al tiu de la tiutempaj dadaismaj pentristoj [1]; samtempe kun Darwin alia esploristo, Alfred Russel Wallace, elpaŝis kun la teorio, kiu estas preskaŭ analoga al tiu de Darwin [2]; analogaĵo [3]. analogiaRim.: En OA7 aperas la noto: „Laŭ la voĉdono de la Lingva Komitato, publikigita en cirkulero de la 12-a de Majo 1923, la radikon analogi’(o) de la 1-a Oficiala Aldono oni ŝanĝis al analog’(a) kaj analogi’ ne plu estas oficiala.“ 2.[analog.0a.BIO] Simila laŭ funkcio sed laŭ biologia historio ne samdevena: la flugiloj de vesperto estas organo analoga, sed ne simila, je la flugiloj de birdo. homologa2 3.[analog.0a.TEK] Funkcianta surbaze de fizika simulado, kaj precipe per kontinuaj grandoj; kontinua: analoga komputilo, analoga televido, analoga modelo; la analoga sistemo malaperos favore al la jam funkcianta cifereca, ĉe kiu sur unu frekvenco troviĝas pluraj ciferecaj radio- kaj televid-stacioj [4]. cifereca 1. Monato, Stefan MacGill: Ruzo en rifuzo2. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio3. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 174. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite angle: 1. analogous 3. analog beloruse: 1. аналягічны, падобны 2. аналягічны, падобны 3. аналягавы ĉeĥe: analogový, spojitý, spojitě se měnící ĉine: 1. 一样 [yīyàng], 一樣 [yīyàng], 依此 [yīcǐ] 3. 模拟 [mónǐ], 模擬 [mónǐ] france: 1. analogue 2. analogue (biol.) 3. analogique germane: analog 1. entsprechend, gleichartig hebree: מַקְבִּיל, אנלוגי hispane: 1. análogo 3. analógico itale: 1. analogo, simile 3. analogico japane: 類似の [るいじの], 相似の [そうじの], アナログの [あなろぐの] nederlande: 1. analoog 3. analoog pole: 1. analogiczny, brzmiący jednakowo, podobny, pokrewny 2. pokrewny (biol.) 3. analogowy rumane: 3. similar, asemănător ruse: 1. аналогичный 3. аналоговый slovake: 1. obdobný, analogický 3. analógový ukraine: аналогічний, подібний analoge serĉi 'analoge' [analog.0e] Laŭ analoga maniero: la turka registaro ankoraŭ ne agnoskis la genocidon, kiel analoge la germana agnoskas la holokaŭston [5]; mi ne povas forgesi, ke Hamas estas islama organizaĵo esence socihelpa, aganta por sanitara, civila, instrua asistado al la loĝantaro, profunde enradikiĝinta en la palestina socio, analoge kun samspecaj kristanaj organizaĵoj [6]. 5. Monato, Susanna Gevorgjan: Krimo forgesita6. Monato, Sen Rodin: Nu, karaj fratoj ... beloruse: аналягічна, падобна, па аналёгіі france: analogiquement germane: analog, so wie, genauso wie pole: analogicznie analogecoserĉi 'analogeco' [analog.0eco] Parta simileco de malsamspecaj objektoj: dimensia analogeco estas studado de tio kiel n - 1 dimensioj rilatas al n dimensioj, kaj tiam konkludado de tio kiel n dimensioj devus rilati al n + 1 dimensioj [7]. 7. Vikipedio, Kvara dimensio angle: analogousness beloruse: аналягічнасьць, аналягавасьць ĉeĥe: analogie, obdoba, podobnost france: analogie, similitude germane: Entsprechung, Analogie hebree: אֲנָלוֹגִיָה japane: 類似性 [るいじせい], 相似 [そうじ] nederlande: analogie pole: analogiczność ruse: аналогичность, аналоговость slovake: obdobnosť administraj notoj ~a: Mankas verkindiko en fonto.