Aldoni tradukojn al ReVo:

*moment/o

*momento

serĉi 'momento'
[moment.0o]
Tre mallonga nedifinita daŭro de tempo; tempero: atendu unu momenton FK ! antaŭ momento subiris la suno FK ; en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto FK ; oni aplaŭdadis al ŝi, kaj por unu momento ŝi sentis ĝojon en la koro FK ; mi metis la ringon sur la fingron, kaj de tiu ĉi momento ĉio estas freneza FK ; ĉiun momenton la sorĉistino metis novajn objektojn en la kaldronon FK ; momenton post la eliro de Stella Fanny eniris FK ; nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo FK ! kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero [1]; de la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis [2]; Mi ekstermos ilin en momento [3]; li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno [4]; la ombro eniris […] rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon DL ; aperas prudento, kiam pasis la momento (ĝusta tempo) PrV ; vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento PrV .
Rim.: Neĝusta kaj evitinda estas la uzo de momento en alia senco (motivo, punkto) ol la supre difinita: la plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de nia agado FK ; la kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo FK ;
afrikanse:
direkte
albane:
i menjëhershëm
amhare:
ቅጽበታዊ
angle:
moment
arabe:
لحظة
armene:
ակնթարթ
azerbajĝane:
ani
beloruse:
момант, імгненьне
bengale:
তাত্ক্ষণিক
birme:
ခဏ
bosne:
trenutak
bulgare:
момент
ĉeĥe:
chvíle, moment, okamžik
ĉine:
时刻 [shíkè], 時刻 [shíkè], 瞬間 [shùnjiān], 瞬间 [shùnjiān], 須臾 [xūyú], 须臾 [xūyú], 片刻 [piànkè], 刹那 [chànà], 剎那 [chànà]
dane:
øjeblikkelig
estone:
praegu
filipine:
sandali
france:
instant, moment
galege:
momento
germane:
Moment, Augenblick
guĝarate:
ઇન્સ્ટન્ટ
haitie:
enstantane
haÅ­se:
nan take
hinde:
पल
hispane:
momento
hungare:
pillanat
igbe:
ozugbo
indonezie:
saat, momen, momentum
irlande:
toirt
islande:
augnablik
japane:
インスタント
jave:
cepet
jide:
רעגע
jorube:
ese
kanare:
ತ್ವರಿತ
kartvele:
მყისიერი
katalune:
moment
kazaĥe:
лезде
kimre:
amrantiad
kirgize:
көз ирмем
kmere:
បន្ទាន់
koree:
인스턴트
korsike:
un mumentu
kose:
ngephanyazo
kroate:
trenutak
kurde:
derhal
latine:
momento
latve:
tūlītējs
laÅ­e:
ຕົວ
litove:
momentinis
makedone:
инстант
malagase:
avy hatrany
malaje:
segera
malajalame:
തൽക്ഷണ
malte:
mument
maorie:
tonu
marate:
झटपट
monge:
caij
mongole:
шуурхай
nederlande:
ogenblik, moment
nepale:
क्षण
njanĝe:
n’kamodzi
okcidentfrise:
momint
panĝabe:
ਤੁਰੰਤ
paŝtue:
فوري
perse:
لحظه، آن
pole:
chwila, moment
portugale:
momento, instante
ruande:
mukanya
rumane:
clipă, moment
ruse:
момент, мгновение, миг
samoe:
faʻavave
sinde:
تڪڙي
sinhale:
ක්ෂණික
skotgaele:
grad-
slovake:
chvíľa, okamih
slovene:
takojšnje
somale:
dumaya
ŝone:
nekukurumidza
sote:
hang-hang
sunde:
instan
svahile:
papo
taĝike:
фаврӣ
taje:
ทันที
tamile:
உடனடி
tatare:
мизгел
telugue:
తక్షణ
tibete:
སྐབས་
ukraine:
миттєве
urdue:
فوری طور پر
uzbeke:
tez
vjetname:
ngay lập tức
zulue:
osheshayo

momenta

serĉi 'momenta'
[moment.0a]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Daŭranta nelonge, sendaŭra, trapasa, provizora: post la silento momenta FK ; post momenta ŝanceliĝo ŝi donis al li la libron IK ; post momenta konsidero Hiram komencis […] [5]; el la momenta embaraso savis ilin Istubar, ĝis nun silenta [6]; la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta [7]; malpeza kaj momenta sufero [8]; lia momenta malespero ŝajnis al li nun ridinda [9].
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Fariĝanta dum mallonga tempo: edziĝo tro momenta (spontanea) estas longapenta PrV . VD:arbitra, kaprica
3.
[moment.0a.FON]
FON Kies teno estas sendaÅ­ra kaj ne povas esti daÅ­rigata: plosivoj estas momentaj sonoj. SIN:daÅ­ra2
angle:
momentary
beloruse:
мамэнтальны, імгненны
bulgare:
моментален
ĉeĥe:
momentální, okamžitý
ĉine:
即刻 [jíkè], 一时 [yīshí], 一時 [yīshí]
france:
instantané, momentané
germane:
vorübergehend
hispane:
momentáneo
hungare:
pillantnyi
indonezie:
sebentar, sejenak, sejurus, sekejap, sesaat
japane:
瞬間的な [しゅんかんてきな], 一瞬の [いっしゅんの], ちょっとの間の [ちょっとのあいだの], 瞬間音の [しゅんかんおとの]
katalune:
momentani
nederlande:
kortstondig
perse:
آنی، لحظه‌ای
pole:
chwilowy
rumane:
momentan
ruse:
моментальный, мгновенный
slovake:
momentálny, okamžitý
ukraine:
моментальний, миттєвий

momente

serĉi 'momente'
[moment.0e]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
En unu momento; subite: momente ili mortas […] kaj malaperas [10]; kiel momente ili ruiniĝis [11]! Marta per eĉ momente ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon Marta ; la sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas FK ; la muziko silentiĝis momente, la pordokurteno ekĵetiĝis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro FK .
2.
[moment.0e.nun]
Nun, en la nuna momento, ĉi-momente: pro ŝia nova funebro, ŝi rifuzas momente ĉian interparoladon kun iu ajn KPr ; mi opinias, ke momente kaj por tiu sola cirkonstanco taŭgus, se ni ambaŭ reprenus nian iaman personecon ChL ; en tiu ĉi regimento estas momente ĉirkaŭ mil junuloj Tor ; momente supozante, tamen, ke[…] [12]; la alveno de la […] vino momente interrompis nian konversacion [13].
germane:
für einen Moment, in einem Augenblick, plötzlich 2. momentan
japane:
瞬間に [しゅんかんに], ちょっとの間に [ちょっとのあいだに], たちまち, 今のところ [いまのところ]
pole:
momentalnie, chwilowo
ukraine:
моментально, умить, миттю, за хвилину

ĉi-momente, ĉimomente

serĉi 'ĉi-momente'
serĉi 'ĉimomente'
[moment.cxi_0e]
En la nuna momento: jes, certe, ĉi-momente tio estis ĝusta Metrop ; ŝi povis ĉi-momente savi sin per forkuro QuV ; Usona konsulo, eĉ se ĉimomente ankoraŭ ne la Unua, mi efektive estas MortulŜip ; ĝuste ĉimomente li estis ekrompiĝonta KKr ; ĉi-momente en la mondo suferas 300 milionoj da homoj pro akvomanko [14]. SIN:nune, pase
14. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
angle:
currently
ĉine:
目前 [mùqián], 将才 [jiāngcái], 將才 [jiāngcái]
germane:
momentan, gerade eben
japane:
この瞬間に [このしゅんかんに]
pole:
w tej chwili

ĉiumomente

serĉi 'ĉiumomente'
[moment.cxiu0e]
1.
[moment.cxiu0e.dauxre]
En ĉiu ajn momento: ĉiumomente minacis lin la danĝero fali en la akvon [15]; pretigante sin ĉiumomente saltegi kontraŭ la atakanton Iŝtar ; ĉiumomente mi povas lin renkonti QuV .
2.
[moment.cxiu0e.ripete]
(hiperbole) Ripete post nur mallongaj intertempoj: li nur pene paŝis kaj ĉiumomente haltis [16]; ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo [17]; ĉiumomente iu ŝipeto tuŝegis aŭ renversis alian kaj iu falis en la akvon [18]; li sidiĝis sur la benko […] kaj ĉiumomente levis la okulojn, rigardante la najbaran ĝardenon IK . VD:daŭre, intermite, senĉese, senhalte
ĉine:
时时刻刻 [shíshíkèkè], 時時刻刻 [shíshíkèkè]
germane:
ständig, dauernd, alle Augenblicke
japane:
刻々と [こくこくと], 絶えず [たえず]
pole:
co chwilę, w każdej chwili
ukraine:
щохвилі, щохвилини, кожної хвилини, щомиті, кожної миті

ĝustamomente, en la ĝusta momento

serĉi 'ĝustamomente'
serĉi 'en la ĝusta momento'
[moment.gxusta0e]
[moment.gxusta0e.KOMUNE]
En la taŭga, konvena aŭ planita momento: la sorto […] alvenigas en la ĝusta momento la juĝantojn, kiujn mi bezonis [19]; vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento PrV ; venas prudento post la ĝusta momento PrV ; ili eĉ proponis sin, kiam venos ĝusta momento, por ribeligi Aziajn gentojn, kio donos al ni pretekston transpaŝi la limojn [20]; ĝis tiam silenta piano ĝustamomente respondas al la ĵus soninta violonĉelo [21]. SIN:akurate1, ĝustatempe
19. Molière, trad. L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, 1908
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
21. M. Proust, trad. Ĵ Vaŝe: En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
ĉine:
适时 [shìshí], 適時 [shìshí]
france:
au bon moment
germane:
im richtigen Moment, im rechten Augenblick
pole:
we właściwej chwili, we właściwym momencie

iumomente, certamomente

serĉi 'iumomente'
serĉi 'certamomente'
[moment.iu0e]
En iu momento: iumomente mi aŭdis strangan bruon, kiu venis de sub la sofo [22]; la dekstra okulo fiksu unu strion, dum la maldekstra fiksu tiun apudan, iumomente la cerbo kombinas la striojn, naskante elstaran bildon [23]; la necesa distingo […] certamomente mankis en tiu ĉi rezolucio [24].
22. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
23. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
24. Armando Zecchin: Rezolucio de eÅ­ropa instanco pri evoluismo kaj kreismo, Monato, 2008/10, p. 17
germane:
in einem bestimmten Moment
pole:
w jakimś momencie

lastmomente

serĉi 'lastmomente'
[moment.last0e]
En la lasta ebla momento (por eviti ion): li lastmomente subpremis tiun inklinon por eviti, ke ŝi […] ekrifuzu paroli ChR ; kiam ni atingis la kulminon de la ceremonio, li komencis eligi orelŝirajn kriojn de teruro kaj provis lastmomente fuĝi tra la homamaso [25]; lastmomente feliĉa hazardo ilin savis [26]. VD:ĵus, apenaŭ3
25. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
26. Bardhyl Selimi: Kosovo ― Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
angle:
just in time
beloruse:
у апошні момант
ĉine:
在最后时刻 [zàizuìhòushíkè], 在最後時刻 [zàizuìhòushíkè]
germane:
im letzten Moment, auf den letzten Drücker
japane:
最後の瞬間に [さいごのしゅんかんに]
pole:
w ostatnim momencie
ukraine:
в останню мить, в останній момент

sammomente

serĉi 'sammomente'
[moment.sam0e]
En unu sama momento kiel alia okazaĵo: li trovis ŝin tiel bela, ke li sammomente enamiĝis en ŝin [27]; [ili] sammomente ekparolis VaK ; la nomoj eliĝis sammomente kaj laŭ maniero, kiu ambaŭflanke esprimis ne nur grandan surprizon, sed ankaŭ grandan ĝojon Iŝtar ; Vinicius konfuziĝis, sed Petronius sammomente rapidis lin helpi QuV ; Johano tuj eligis kelkajn fortajn vortojn, kaj preskaŭ sammomente li ekpensis, ke li ne devas fari tion InfanTorent2 . VD:koincide kun, VD:tuj1
beloruse:
у той самы момант
ĉine:
同时 [tóngshí], 同時 [tóngshí], 适逢 [shìféng], 適逢 [shìféng]
germane:
im gleichen Augenblick, zur selben Zeit
japane:
同時に [どうじに]
pole:
w tym samym momencie, w tej samej chwili

de momento al momento

serĉi 'de momento al momento'
[moment.de_0o_al_0o]
(frazaĵo)
Subite: de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo [28]; ŝia pozicio fariĝis de momento al momento pli turmenta Iŝtar ; ŝia beleco aliiĝas kaj renaskiĝas de momento al momento LGA . VD:iom post iom, paŝon post paŝo
germane:
von einem Moment auf den anderen
pole:
z chwili na chwilę

administraj notoj