Per ekscitoj kaj admonoj kaŭzi ian agon:
- a)
- [instig.0i.iun_al_io]
-
(iun al ago; iun fari ion; iun, ke iu faru ion)
Foje per morala aŭ fizika premado, influi iun tiamaniere,
ke li faru ian agon aŭ alprenu ian animstaton:
instigi iun al batalo, ribelo, kontraŭstaro, pacienco;
instigi al amo kaj bonaj faroj
[1];
Ramzes instigis la soldatojn al rapida marŝo
[2];
ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon
[3];
miaj amikoj instigis min aniĝi al la asocio;
la nuba vetero instigis min kunpreni la pluvombrelon;
instigis lin iri natura scivolemo
[4];
Adaha instigis la beston kuri pli kaj pli rapide
[5];
instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku
[Paŭlon] al vi
[6];
la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere
[Pilato] liberigu al ili Barabason
[7];
la instiginto (de komploto)
[8].
- b)
- [instig.0i.ion]
-
(agon, animstaton)
Instigi 1.a iun al tio:
instigi ribelon, strikon, interpaciĝon, ies diligenton;
[ili] instigis persekutadon kontraŭ
Paŭlo
kaj Barnabas
[9];
[la desegno] ravis la okulon, instigis la imagon,
inklinigis la penson al komparado kaj divenado
Marta
;
nur interesaj libroj instigas la legemon kaj la
aĉetemon.
- c)
- [instig.0i.iun_kontraux_iu]
-
(iun kontraŭ iu(n))
Instigi 1.a la unuan
malutili al la dua:
mia filo instigis mian sklavon kontraŭ mi, por fari
insidon
[10];
jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn
[11];
ŝovinistoj instigas homon kontraŭ homo
[12].
admoni,
decidigi,
impulsi,
inciti,
inspiri,
influi,
inklinigi,
inviti,
konsili,
kuraĝigi,
peli,
persvadi,
puŝi,
premi,
stimuli,
sugesti,
suflori,
tenti,
urĝiRim.:
Kiel montras la ekzemploj, la subjekto kutime estas persono,
kiu influas per diversaj premoj, ofte ne menciitaj,
sed povas esti ankaŭ alia ekstera cirkonstanco,
kiu influas pere de la konscio de la instigato,
(vetero, libro...),
aŭ esti la animmovo mem de la instigato
(scivolemo, deziro,
prudento...).
La objekto de la verbo montras kutime al persono, besto aŭ
alia afero personigebla
(animo, koro...),
aŭ al la celata ago mem (ĉi-okaze la instigato
ne estas menciita).
Rim.:
Ĉiuj supre referencitaj terminoj deriviĝas de
la nocio influi. La nuanco inter ili kuŝas
ĉefe en la celo de la influo (neniu subkomprenita celo,
ekmoviĝo, ekago, daŭrigo de ago, agoj nur bonaj
aŭ ĉiaj, ktp)
kaj en la rimedoj de la influo (paroloj pli-malpli mildaj,
premoj moralaj aŭ
fizikaj, eksteraj al la influato aŭ internaj, ktp).
En longa rimarko sub artikolo instig la aŭtoroj
de PV provis sistemigi kelkajn el ĉi
tiuj nuancoj, sed la senc-elasteco de la koncernaj terminoj estas
sufiĉe granda, ke en multaj okazoj eblas uzi indiferente
unu aŭ la alian. Ni do resendas la leganton al ĉiu
aparta artikolo por pli da detaloj.