stimuli
(tr)
- 1.
- (iu) Peni por ke iu jam aganta agu pli vigle: li stimulis la juĝistojn en la afero de Chalais [1]; la eldonita ordono stimulis kaj vigligis lin [2]; homoj, armitaj per vipoj, kies devo estis vipi kaj stimuli la batalantojn [3].
- 2.
- (io) Plivigligi la aktivecon de iu aŭ io: la cerbo […] obtuzigite de teruro, malkapablis labori, tamen per grandega peno li stimulis sin [4]; la entuziasmo kaj freneza fervoro de la amasoj stimulis lian propran frenezon [5]; neŭtrala, supernacia interkomprenilo – formas kaj stimulas la tuthoman, universalan solidarecon [6].
1.
Internacia krestomatio, Tri Musketeroj
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXII
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Epilogo
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXII
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXI
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Epilogo
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
- angle:
- boost, stimulate
- beloruse:
- стымуляваць, прымушаць, заахвочваць
- ĉeĥe:
- podnítit, povzbudit, stimulovat
- ĉine:
- 刺激 [cìjī], 勖 [xù], 勗 [xù], 使兴奋 [shǐxīngfèn], 使興奮 [shǐxīngfèn], 唤起 [huànqǐ], 喚起 [huànqǐ]
- france:
- stimuler
- germane:
- stimulieren, anregen, anreizen, antreiben, vorantreiben, anstacheln, anspornen
- hungare:
- sarkall, ösztönöz
- japane:
- 激励する [げきれいする], 励ます [はげます], 刺激する [しげきする]
- nederlande:
- stimuleren, aansporen
- pole:
- pobudzać, stymulować, zachęcać
- ruse:
- стимулировать, побуждать
- slovake:
- podnecovať, povzbudzovať, stimulovať, vzpružiť
- ukraine:
- стимулювати, давати стимул, поштовх, спонукувати
stimulo
- 1.
- Ago stimulo kaj ties rezulto: [tiu] komuna ideo […] estas la tuta stimulo de ilia laborado [7]; [li] rakontis al siaj laborkamaradoj pri sia interparolo […] kaj tio donis novan stimulon al la klaĉado [8]; kiom ajn mi ricevos antaŭe, ĝi estos por mi nur stimulo [9].
- 2.
- Ekstera aperaĵo, kiu instigas al iu agado: R. Yerkes kaj E. L. Thorndike […] esploris la respondajn agojn de bestoj kontraŭ simplaj fizikaj stimuloj [10]; ili neniam spertas ekstazon, eksciton aŭ stimulon [11]. irito1, reflekso
7.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto
1907
8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
10. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
11. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
8. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
10. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
11. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro, 2015
- angle:
- 1. stimulation, stimulus
- beloruse:
- стымул, пабуджальнік
- ĉeĥe:
- podnět, popud, stimul, stimulace, vzpruha
- ĉine:
- 2. 刺激剂 [cìjījì], 刺激劑 [cìjījì]
- france:
- stimulation, stimulus
- germane:
- 1. Anregung, Ansporn, Antrieb, Reiz 2. Stimulus, Stimulation
- hungare:
- ösztönzés
- japane:
- 激励 [げきれい], 励まし [はげまし], 刺激 [しげき]
- pole:
- bodziec (podnieta)
- ruse:
- стимул
- slovake:
- podnet, popud, stimul, vzpruha
- ukraine:
- стимул, поштовх, спонукання
stimuliĝi
(ntr)
- Pro stimuloj vigliĝi, instigiĝi al ago aŭ reago: la entuziasmo de la militistoj ankaŭ stimuliĝis kun la proksimiĝo de la printempo [12].
12.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- become stimulated, get fired up (slang)
- beloruse:
- стымулявацца
- france:
- se trouver stimulé
- germane:
- stimuliert werden, angeregt werden
- pole:
- pobudzić się, stymulować się, dostawać kopa