* -em PV I. -emserĉi '-em' [em.0] Sufikso montranta inklinon aŭ tendencon al io: 1.[em.0.vole] Inklino manifestiĝanta kiel deziro aŭ volo: homo bagatelema PrV ; ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa [1]; li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [2]; por esti tute verema, mi devas mencii […] Iŝtar ; en la salono […] la muzikemaj membroj de nia familio ĝuas la bruan kulton de Wagner IKr ; tro elektema ricevas nenion PrV ; komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko PrV . Rim.: Kun adjektiva aŭ substantiva radiko oni povas neprigi la volatecon anstataŭigante la sufikson -em- per la sufikse uzata radiko -am-: verama, gastama, glorama. 2.[em.0.kapablo] Inklino ekstervola, tendenco, kapablo fortigita per naturaj aŭ akiritaj ecoj, kondiĉoj probabligantaj aŭ faciligantaj koncernan agon aŭ evoluon al koncerna stato: malsanema [3]; malpacema kaj kolerema edzino [4]; virino senkompare babilema [5]; kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne [6]; mi estas dormema matene InfanTorent2 ; falsema buŝo [7]; Dio kreis la homon virtema [8]; nekredemeco [9]; drinkemulo [10]. 3.[em.0.elmetiteco] Elmetita al io kio kapablas produkti indikitan efikon: la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema DL ; pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento […] [11]; necesis urĝa helpo, antaŭ ol la vento forportos la fajron al la brulemaj fuŝdomoj VaK ; tiu neerarema instinkto de patrinoj KPr ; flamiĝema kiel ligno rezina PrV ; eksplodema kiel pulvo PrV . Rim.: La adjektiva finaĵo -a kaj la sufikso -ec- donas al la sufikso -em- la sencon de daŭra aŭ kutima inklino: ŝparema [12]; kolerema spirito [13]; kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno RBa ; ŝi forpuŝadis [tiujn dubojn] de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj Marta ; kredemeco [14]. Male la simpla substantiva finaĵo -o prefere donas al -em- la sencon de nedaŭra, pasanta inklino: li sentas dormemon Metrop ; senti dormemon, vomemon. Rim.: Mi iom pridubas ĉi-lastan eldiron, oni jen trovas ankaŭ priskribon de karaktera eco: ordinara hontemo de l' junaj knabinoj [15]. [W. Diestel] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 413. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §42.4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:195. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:188. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:299. La Nova Testamento, Al la Romanoj 11:2310. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:2011. La Nova Testamento, I. petro 1:1812. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 4113. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII angle: inclined, disposed (to do something) beloruse: суфікс са значэньнем «схільнасьць», «імкненьне» germane: -freudig, -begierig, -haft pere~a: vergänglich. hungare: vmire hajlamos portugale: sufixo que indica hábito, propensão, inclinação, tendência para. signune: m@10 II. Vortero memstara signifanta tendencon aŭ inklinon al io: emaserĉi 'ema' [em.0a] [em.0a.PSI] Prefere agonta laŭ la dirata maniero: esti ema al la edziniĝo ChL ; Volter estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj Kandid ; Jim estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn FK ; la signo de la tago igas la homojn esti romantikaj kaj emaj al erotikaj aventuroj LGA ; se li estas homo pia kaj ema oferi sin por la fratoj, konigu lin al mi QuV ; ĉu necesas ke ili (la gardistoj) estu prudentaj kaj kapablaj, plej emaj protekti la civiton [16]? avida, inklina, preta, volonta 16. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3a angle: inclined, disposed, eager (to do something) beloruse: схільны ĉeĥe: mající sklon, náchylný france: enclin, porté (enclin) germane: geneigt, aufgelegt, begierig hispane: propenso a, muy dispuesto a hungare: hajlandó, hajlamos, vmire hajló japane: ~の傾向がある [~のけいこうがある], ~の好きな [~のすきな] pole: skłonny (do czegoś), chętny (do czegoś), skory (przest.) portugale: propenso a... ruse: склонный, расположенный (к чему-л.) slovake: náchylný emiserĉi 'emi' [em.0i] [em.0i.PSI] Esti inklina al iu agmaniero, havi tendencon evolui kiel indikite: li ne tre emas danci Tor ; mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn Kandid ; se Kristoforo deziris babili, li emis renkonti homon, kun kiu li povis paroli sen pripensi konvenajn vortojn HsT ; ju pli ofte li ilin atingadis, des pli ŝia koro emis al li QuV ; se vi emas konduti tiel, vi iru al knabinoj, kiuj ŝatas tiajn ĝentilaĵojn InfanTorent2 ; ĝuste en ĉi tiu horo oni emas observi la elmetitajn antaŭ kinejoj kaj teatroj afiŝojn kaj, hezitante, elekti, kio estas hodiaŭ vizitenda Metrop ; la amo emas ne paroli [17]; germanoj emas diri „ŝtrato“ anstataŭ „strato“, „ŝporto“ anstataŭ „sporto“, ktp [18] okazas, ke oni ricevas novaĵon, al kiu oni emas tuj akre reagi [19]; la historio emas ripeti sin, ĉu en la antikva romia epoko, ĉu en la 16a jarcento, ĉu en la 21a [20]; tutaj grupoj de specioj emas produkti malfekundajn hibridojn [21]; ŝtatoficistoj emas senti, ke ilia intereso en ties funkcioj kiel civitanoj estas tiel malgranda, ke ĝi estas nekonsiderinda [22]. 17. T. Ujeviĉ, trad. B. Vanĉik: Fosilioj, La nica literatura revuo, 2:618. H. Seppik: La tuta Esperanto, Unua leciono, § 3a.19. R. Rotsaert: La Dek Ordonoj de retpoŝtoMonato20. D. Broadribb: Pri indiĝenaj meksikanojMonato21. Ĉ. Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 8a22. J. Adcock, trad. D. Rogers: De kie? Kien? Kaj kiel? angle: like to, be fond of, be into, be willing to, be eager to, be apt to, be inclined to, tend to (have a tendency to) beloruse: схіляцца, быць схільным, мець схільнасьць, імкнуцца ĉeĥe: mít chuť, mít náchylnost, mít rád, mít sklon ĉine: 慾 [yù], 祝愿 [zhùyuàn], 媟 [xiè] france: avoir envie (de), pencher (pour) germane: mögen, wollen, begierig sein auf, Lust haben, neigen zu hebree: לנטות ל hispane: tener muchas ganas de (desear), tender a, tener inclinación a hungare: hajlik, hajlandó, hajlamos (vmire) japane: ~する気がある [~するきがある], ~しがちである pole: być skłonnym (do czegoś), być chętnym (do czegoś), być skorym (do czegoś.) (przest.), być zamiłowanym (w czymś) ruse: быть склонным slovake: mať chuť, rád robiť emoserĉi 'emo' [em.0o] [em.0o.PSI] Inklino, tendenco, spontanea volo aŭ prefero por io: kiam vi havus tempon kaj emon por tio HsT ? disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia Kandid ; ŝi esperis, ke la naskiĝo de infano […] kontentigos la plej rajtajn emojn de ŝia koro ChL ; ŝajne li ne havis emon paroli plu pri tiu temo InfanTorent2 ; ilia komuna emo al brutaj furiozeksplodoj [23]; tiu absurda emo ekplori daŭre ĝenis ŝin [24]. 23. G. Waringhien: Paŭlo Verlaine, La nica literatura revuo, 3:324. M. Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3 angle: inclination, desire, lust, appetite beloruse: схільнасьць ĉeĥe: chtění, chuť, náchylnost, náklonnost, sklon ĉine: 慾 [yù], 志趣 [zhìqù] france: inclination (penchant), envie (penchant), penchant, tendance (penchant) germane: Neigung, Begierde, Lust hebree: נטיה hispane: inclinación (gusto), tendencia (gusto), manía, debilidad (por) hungare: hajlam, hajlandóság, beállítottság, irányultság japane: 傾向 [けいこう], 好み [ごのみ], くせ pole: skłonność, zamiłowanie, inklinacja ruse: склонность slovake: náklonnosť, sklon emigiserĉi 'emigi' [em.0igi] (tr) [em.0igi.KOMUNE] Al iu faciligi, preferigi iun agon aŭ konduton: la malseka vetero neniun emigis al la longaj plezuraj promenoj [25]; kio nun emigas vin akcepti tiun defion [26]? [hungaroj] fakte estis la unuaj eksterlandanoj kiujn mi ekkonis dum mia unua aranĝo kaj [ili] emigis min eklerni la lingvon [27]. 25. , Rakonto26. , Intervjuo27. , En la lando de la kuloj – Kronikoj de 2013 angle: make inclined, make (someone) desire (something) beloruse: схіляць, заахвочваць ĉeĥe: naklonit (někoho k) france: donner envie (de), engager (inciter), inciter, pousser (inciter) germane: geneigt machen, Lust machen hungare: kedvet csinál, hajlamosít, motivál pole: skłaniać (do czegoś, ku czemuś), nakłaniać (do czegoś), zachęcać (do czegoś) ruse: склонить slovake: nakloniť (niekoho k) malemaserĉi 'malema' [em.mal0a] [em.mal0a.PSI] Ne volonta, ne inklina al io: Matildo tro artista ĉiam montriĝis malema por tiaj funkcioj KPr ; ĉu vi kredas ke Dio […] estas senafekta, kaj plej malema forlasi sian propran formon Rsp ? transseksuloj […] en la socio […] povas facile sperti malemajn reagojn [28]; li maleme interparolis kun iu, silentis dum tagoj kaj semajnoj kaj vivis nur en sia propra interna mondo [29]. egalanima, flegma, inerta, indiferenta, pigra, seninteresa 28. , Ĉefartikolo29. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932 angle: listless, unwilling, reluctant, disinterested beloruse: нясхільны ĉeĥe: neochotný ĉine: 无精打采地 [wújīngdǎcǎide], 漠然 [mòrán], 不情愿地 [bùqíngyuànde], 忘情 [wàngqíng], 无兴趣 [wúxìngqu], 惝 [chǎng] france: peu enclin, réticent germane: lustlos, antriebslos, unwillig, gleichgültig hebree: לא נוטה hungare: vonakodó, kelletlen japane: まったく~する気のない [まったく~するきのない], ~嫌いの [~きらいの] pole: niechętny, nieskory (przest.) ruse: несклонный slovake: neochotný malemoserĉi 'malemo' [em.mal0o] [em.mal0o.PSI] Malinklino, sendezireco: Kajsa ne montris malemon […], nek malgajon pro la malviglo de sia edzo HsT ; mia kunulino […] lacigita pro mia malemo, forlasis min [30]; ŝi estis iom kaŝema, pro ĝentileco aŭ malemo vundi ChB ; rilate maldeziron kaj malvolon kaj malemon, ĉu ni klasifiku ilin kiel similajn al malakcepto, malaprobo, kaj, ĝenerale, la tiaj maloj Rsp ? laŭdinda estas la Zamenhofeca toleremo kaj malemo al trudado de nepre obeendaj reguloj [31]; apenaŭ pravas plendantoj pri ĝenerala malemo de esperantistoj al legado [32]. indiferenteco, seninteresiĝo 30. , Blogo de la amiko31. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!, 200632. S. Belov: Vojaĝo al UK en Hanojo, 2013-01-12 angle: listlessness, disinterest, lack of interest, reluctance, unwillingness beloruse: нясхільнасьць, нежаданьне ĉeĥe: odpor ĉine: 不起劲 [bùqǐjìn], 反感 [fǎngǎn], 惮 [dàn], 不感兴趣 [bùgǎnxìngqù], 忿 [fèn] france: aversion, désintérêt germane: Lustlosigkeit, Desinteresse, Antriebslosigkeit, Abneigung, Unwille slovake: nechuť, nevôľa administraj notoj