*vual/o UV *vualo serĉi 'vualo' [vual.0o] 1.[vual.0o.TEKS] Peco de ŝtofo, tuko, uzata por kaŝi, kovri ion, precipe la vizaĝon de virinoj: viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo [1]; li donis al li purpuran skarpon kaj vualon el muslino [2]; la vento kaptadis ŝian longan blankan vualon kaj iu ŝin vidis [3]; ŝia tula vualo ŝin envolvis per nubiĝanta amaso [4]; funebra vualo [5]; oni vidis tra la polva nebulo kvazaŭ tra vualoj [6]; la muroj de la neĝa kabano falis kiel aera, malpeza, nebula vualo [7]. kovrotukogazo 2.[vual.0o.FIG] (figure) Ĉio, kio kaŝas la veron aŭ la realon, kio malhelpas rigardi ion klare: kvazaŭ vualo foriĝus de tiu unue nekomprenebla afero [8]; kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata [9]; anĝelo kuŝigis siajn flugilojn kiel vualon ĉirkaŭ la dormanto [10]; ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo Marta ; unuaj fumvualoj en la kvieta aero [11]; salikoj vestis sin per delikata vualo el graciaj florpendaĵoj [12]; rigardante unu alian tra la vualo de l’ konvinko pri nia senpekeco [13]; de tempo al tempo la memoro de la pasintaj suferoj, […] ĵetis funebran vualon sur ŝiajn novajn ĝojojn [14]; Dio malfermos viajn okulojn al la lumo kaj forigos de ili la vualon [15]. enigmo2, iluzio, mistero, nebulo3, nubo2 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 4:12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo9. La Nova Testamento, II. Korintanoj 3:1610. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto12. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto13. Internacia krestomatio, Bolĉjo14. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa15. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVIII angle: veil beloruse: вуаль, вэлюм bretone: gouel ĉeĥe: plachetka, plena, rouška, šátek ĉine: 面紗 [miànshā], 面纱 [miànshā] france: voile (tissu) germane: Schleier hispane: velo hungare: fátyol japane: ベール, 覆い [おおい], 覆い隠すもの [おおいかくすもの] katalune: vel nederlande: sluier portugale: véu ruse: вуаль slovake: plienka, rúška, šatka ukraine: вуаль, покривало, покров vualiserĉi 'vuali' [vual.0i] (tr) 1.[vual.0i.TEKS] Kovri, kaŝi per vualo aŭ vualsimila tegaĵo: [ŝi] kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis [16]; la okuloj de la reĝino ekridetis, sed ŝi vualis ilin per siaj longaj okulharoj [17]; la dikan kolon li vualis, kiel ordinare, per silka tuko [18]; nevualita vizaĝo [19]. envolvi, maski1 2.[vual.0i.FIG] (figure) Kovri, konfuzante aŭ malhelpante la rigardon: la kolero […] vualis miajn okulojn [20]; ploro vualis miajn okulojn [21]; [lia] deveno estas vualita per malenviinda mistero [22]; ĉe tiu ĉi penso la okulojn de Vinicius vualis mallumo [23]; mallumo komencis vuali la urbon pli frue, ol ordinare [24]; malproksime, vualita de nebulo, briletis Nilo [25]; [la] ondoj estis […] flavruĝaj per vualitaj radioj de nebula vespersuno [26]; kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas PrV . maski2, kaŝi2 16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:1417. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXVI19. La Nova Testamento, II. Korintanoj 3:1820. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV22. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XIV23. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVII25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX26. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, El Odeso ĝis Konstantinopolo angle: veil beloruse: завуаляваць, пакрыць вуальлю bretone: goueliañ ĉeĥe: ututlat, zahalit, zakrýt, zamlžit ĉine: 幔子 [mànzi], 羃 [mì] france: voiler kiam nokto ~as, ĉiuj koloroj egalas: la nuit tous les chats sont gris. germane: verschleiern hispane: velar, ocultar hungare: lefátyoloz, elkendőz japane: ベールをかける [べーるをかける], 覆いをかける [おおいをかける], 覆い隠す [おおいかくす] katalune: 1. velar, envelar 2. ocultar nederlande: sluieren, omsluieren ruse: покрыть вуалью, завуалировать slovake: ututlať, zahaliť, zahmliť, zakryť ukraine: закутати покривалом, вуаллю, перен. завуалювати senvualaserĉi 'senvuala' [vual.sen0a] [vual.sen0a.FIG] Tute malkaŝa: mi senvuale diros al vi, ke... preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala [27]; posedi puran koron kaj senvualan, sanan intelekton [28]. honesta, malfermita3, senĝena 27. La Nova Testamento, I. Korintanoj 11:528. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII beloruse: незавуаляваны, адкрыты ĉine: 不加粉飾 [bùjiāfěnshì], 不加粉饰 [bùjiāfěnshì], 坦率 [tǎnshuài], 仅仅地 [jǐnjǐnde], 僅僅地 [jǐnjǐnde], 坦率地 [tǎnshuàide], 坦白來說 [tǎnbáiláishuō], 坦白来说 [tǎnbáiláishuō] france: sans fard germane: unverhüllt, ungeschminkt, unverblümt katalune: obertament senvualigiserĉi 'senvualigi' [vual.sen0igi] [vual.sen0igi.KOMUNE] Forigi la vualon de iu aŭ io: (figure) konfesi, ke li ĉeestis […] estis samtempe senvualigi liajn amrilatojn kun fraŭlino Kolardo [29]; (figure) senvualigi misterojn [30]. malkaŝi, malkovri2 29. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara30. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 8 angle: unveil, reveal beloruse: зьняць вуаль bretone: dioueliañ ĉeĥe: odhalit, odkrýt, sejmout závoj ĉine: 說破 [shuōpò], 说破 [shuōpò], 透露 [tòulù], 揭破 [jiēpò], 揭穿 [jiēchuān], 揭开 [jiēkāi], 揭開 [jiēkāi], 泄露 [xièlù], 公諸於眾 [gōngzhūyúzhòng], 公诸于众 [gōngzhūyúzhòng] france: dévoiler germane: entschleiern hungare: fellebbenti a fátylat, leleplez japane: ベールをはぐ [べーるをはぐ], 除幕する [じょまくする], 暴露する [ばくろする] katalune: desvelar nederlande: ontsluieren slovake: odhaliť, zbaviť závoja administraj notoj