*mask/o PV

*masko

1.
Arta vizaĝo per kiu oni kovras la vizaĝon en teatra rolo, de mortinto, por fariĝi nerekonebla...: [mi] ekvidis gracian virinan figuron en nigra domeno kun nigra masko antaŭ la vizaĝo [1]; sur la kapo li havis teruran maskon kaj frizitan flavruĝan perukon [2]; Alfieri, ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj [3]; oni riĉe vestis la reĝajn restaĵojn, metis oran maskon sur la vizaĝon [4]; purpuraj lipoj […] vidiĝis inter la puntoj de la masko [5]; estis amuzante vidi la malgrandajn demonetojn kiuj, vestitaj en fantaziaj multkoloraj vestaĵoj kaj kun grandaj ruĝaj aŭ bluaj maskoj, svingis sin unu kun la alia [6].
2.
TEK Vizaĝoŝirmilo, ofte kun spirilo, uzata en speciala medio: sub akvo, en varmego, en asepsa operaciejo: oksigena masko [7]; [por] prepari la loĝantaron kontraŭ la epidemio, [ili] rekomendis, ke ĉiu sviso akiru 50 higienajn maskojn [8]; 43 % de la japanoj suferas pro polenalergio, […] por defendi sin, multaj surportas maskojn, eĉ naĝ-okulvitrojn [9].
3.
(figure) Trompa ŝajno: la masko de hipokritulo [10]; for do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto [11]! la plej bona masko por la kronprinco antaŭ la suspektemaj altranguloj estis la moviĝemo de lia karaktero [12]; sub la masko de poeto sidas aĉa komedianto [13]; supermezure troigi la gloron de siaj patrioj sub la masko de scienca priskribo [14]; la ideo devi surhavi maskon de normaleco promesis streĉon ne aparte agrablan [15]. VD:mantelo1.b, preteksto, vualo2
angle:
mask
beloruse:
маска
bretone:
maskl
bulgare:
маска
ĉeĥe:
maska, škraboška
ĉine:
假面 [jiǎmiàn], 面膜 [miànmó], 面具 [miànjù], 面罩 [miànzhào], 假面具 [jiǎmiànjù], 口罩 [kǒuzhào]
france:
masque
germane:
Maske
hispane:
máscara
hungare:
álarc, maszk
japane:
仮面 [かめん], 面 [づら], 覆面 [ふくめん], マスク [ますく]
kurde:
rûpûş
nederlande:
masker
pole:
maska
portugale:
máscara
rumane:
capotă
ruse:
маска
slovake:
maska, ochranná kukla
svede:
mask
turke:
maske
ukraine:
маска

maski

(tr)
1.
Kaŝi per masko: virino […] alta kaj forta, kvazaŭ ŝi estus maskita viro, sidis ĉe la fajro [16]; Sur la postaĵo larĝan truon ⫽ Vi honte maskis per ĉapel' [17]! fumo pika kaj densa duone maskis la flamojn [18]; ora kadreto de la haroj maskas la difektojn Metrop .
2.
(figure) Kaŝi per trompa ŝajno: maski la veron; submetiĝo nur ŝajna […] maskis la mastron jam pretan por postuli [19]; litoton oni precipe uzas por maski modestecon [20]; neniel maskita plezuro [21]; maskitaj paroloj [22].
VD:kovri2, vuali
angle:
mask
beloruse:
маскаваць
bretone:
masklañ
bulgare:
маскирам, замаскирвам
ĉeĥe:
maskovat
ĉine:
面罩 [miànzhào]
france:
masquer
germane:
maskieren
hispane:
enmascarar
hungare:
álcáz, maszkíroz
japane:
仮面でおおう [かめんでおおう], 面をかぶせる [おもてをかぶせる], おおい隠す [おおいかくす], いつわり隠す [いつわりかくす]
nederlande:
maskeren
pole:
maskować
ruse:
маскировать
slovake:
maskovať
svede:
maskera
ukraine:
надягати маску, ховати під маскою, маскувати, приховувати

gasmasko

Masko2, spiraparato kiu kovras la nazon, la buŝon eventuale la tutan vizaĝon, kaj filtras malbonan aeron: oni portas eĉ gasmaskon [23]; Margarita rigardis internen kaj vidis viron, kiu en la paniko estis surmetinta gasmaskon [24]; ili […] revenis en tendaron kun manoj plenaj de gasmaskoj kaj grenadoj [25]
angle:
gas mask
bulgare:
противогаз
ĉeĥe:
plynová maska
ĉine:
防毒面罩 [fángdúmiànzhào], 防毒面具 [fángdúmiànjù]
france:
masque à gaz
germane:
Gasmaske
hispane:
máscara de gas
japane:
ガスマスク, 防毒マスク [ぼうどくマスク]
nederlande:
gasmasker
pole:
maska (przeciw)gazowa
slovake:
plynová maska
turke:
gaz maskesi
ukraine:
протигаз, газова маска

senmaskigi

(tr)
1.
Demeti maskon de iu.
2.
(figure) Montri la veran karakteron de iu aŭ io: mi senmaskigis […] vian plej danĝeran kontraŭulon […] – la kredemon [26]; la tuta blufo estus senmaskigita [27]; la Moskvaj komunistaj esperantistoj entreprenis nenion por senmaskigi la intrigon [28].
angle:
unmask
beloruse:
1. зьняць маску (з кагосьці), сарваць маску 2. сарваць маску, выкрыць
bretone:
divasklañ
bulgare:
свалям маската на
ĉeĥe:
odmaskovat
ĉine:
揭秘 [jiēmì], 揭露 [jiēlù], 拆穿 [chāichuān], 揭 [jiē]
france:
démasquer
germane:
demaskieren
hispane:
desenmascarar
hungare:
lerántja róla az álarcot, leleplez
japane:
仮面をはぐ [かめんをはぐ], 正体を暴く [しょうたいをあばく]
nederlande:
ontmaskeren
pole:
demaskować
ruse:
сорвать маску 2. разоблачить
slovake:
demaskovať, odhaliť, odmaskovať
ukraine:
зривати маску, викривати, демаскувати

administraj notoj