*mask/o PV *masko serĉi 'masko' [mask.0o] 1.[mask.0o.TEKS] Arta vizaĝo per kiu oni kovras la vizaĝon en teatra rolo, de mortinto, por fariĝi nerekonebla...: [mi] ekvidis gracian virinan figuron en nigra domeno kun nigra masko antaŭ la vizaĝo [1]; sur la kapo li havis teruran maskon kaj frizitan flavruĝan perukon [2]; Alfieri, ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj [3]; oni riĉe vestis la reĝajn restaĵojn, metis oran maskon sur la vizaĝon [4]; purpuraj lipoj […] vidiĝis inter la puntoj de la masko [5]; estis amuzante vidi la malgrandajn demonetojn kiuj, vestitaj en fantaziaj multkoloraj vestaĵoj kaj kun grandaj ruĝaj aŭ bluaj maskoj, svingis sin unu kun la alia [6]. 2.[mask.0o.TEK] Vizaĝoŝirmilo, ofte kun spirilo, uzata en speciala medio: sub akvo, en varmego, en asepsa operaciejo: oksigena masko [7]; [por] prepari la loĝantaron kontraŭ la epidemio, [ili] rekomendis, ke ĉiu sviso akiru 50 higienajn maskojn [8]; 43 % de la japanoj suferas pro polenalergio, […] por defendi sin, multaj surportas maskojn, eĉ naĝ-okulvitrojn [9]. 3.[mask.0o.FIG] (figure) Trompa ŝajno: la masko de hipokritulo [10]; for do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto [11]! la plej bona masko por la kronprinco antaŭ la suspektemaj altranguloj estis la moviĝemo de lia karaktero [12]; sub la masko de poeto sidas aĉa komedianto [13]; supermezure troigi la gloron de siaj patrioj sub la masko de scienca priskribo [14]; la ideo devi surhavi maskon de normaleco promesis streĉon ne aparte agrablan [15]. mantelo1.b, preteksto, vualo2 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto6. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 19788. Monato, Marteno Ecott: Planoj senmaskigitaj, 20079. Monato, Hori Jasuo: Masko-manio, 200910. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua11. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII13. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVIII14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Unua Ĉapitro15. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15 angle: mask beloruse: маска bretone: maskl bulgare: маска ĉeĥe: maska, škraboška ĉine: 假面 [jiǎmiàn], 面膜 [miànmó], 面具 [miànjù], 面罩 [miànzhào], 假面具 [jiǎmiànjù], 口罩 [kǒuzhào] france: masque germane: Maske hispane: máscara hungare: álarc, maszk japane: 仮面 [かめん], 面 [づら], 覆面 [ふくめん], マスク [ますく] kurde: rûpûş nederlande: masker pole: maska portugale: máscara rumane: capotă ruse: маска slovake: maska, ochranná kukla svede: mask turke: maske ukraine: маска maskiserĉi 'maski' [mask.0i] (tr) 1.[mask.0i.TEKS] Kaŝi per masko: virino […] alta kaj forta, kvazaŭ ŝi estus maskita viro, sidis ĉe la fajro [16]; Sur la postaĵo larĝan truon ⫽ Vi honte maskis per ĉapel' [17]! fumo pika kaj densa duone maskis la flamojn [18]; ora kadreto de la haroj maskas la difektojn Metrop . 2.[mask.0i.FIG] (figure) Kaŝi per trompa ŝajno: maski la veron; submetiĝo nur ŝajna […] maskis la mastron jam pretan por postuli [19]; litoton oni precipe uzas por maski modestecon [20]; neniel maskita plezuro [21]; maskitaj paroloj [22]. kovri2, vuali16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo17. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Nigra Tago18. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa20. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto21. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:24 angle: mask beloruse: маскаваць bretone: masklañ bulgare: маскирам, замаскирвам ĉeĥe: maskovat ĉine: 面罩 [miànzhào] france: masquer germane: maskieren hispane: enmascarar hungare: álcáz, maszkíroz japane: 仮面でおおう [かめんでおおう], 面をかぶせる [おもてをかぶせる], おおい隠す [おおいかくす], いつわり隠す [いつわりかくす] nederlande: maskeren pole: maskować ruse: маскировать slovake: maskovať svede: maskera ukraine: надягати маску, ховати під маскою, маскувати, приховувати gasmaskoserĉi 'gasmasko' [mask.gas0o] [mask.gas0o.KOMUNE] Masko2, spiraparato kiu kovras la nazon, la buŝon eventuale la tutan vizaĝon, kaj filtras malbonan aeron: oni portas eĉ gasmaskon [23]; Margarita rigardis internen kaj vidis viron, kiu en la paniko estis surmetinta gasmaskon [24]; ili […] revenis en tendaron kun manoj plenaj de gasmaskoj kaj grenadoj [25] 23. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro24. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2125. Etulino: Nesto - 2003, [vidita je 2006-04-10] angle: gas mask beloruse: процігаз bulgare: противогаз ĉeĥe: plynová maska ĉine: 防毒面罩 [fángdúmiànzhào], 防毒面具 [fángdúmiànjù] france: masque à gaz germane: Gasmaske hispane: máscara de gas japane: ガスマスク, 防毒マスク [ぼうどくマスク] nederlande: gasmasker pole: maska (przeciw)gazowa slovake: plynová maska turke: gaz maskesi ukraine: протигаз, газова маска senmaskigiserĉi 'senmaskigi' [mask.sen0igi] (tr) 1.[mask.sen0igi.TEKS] Demeti maskon de iu. 2.[mask.sen0igi.FIG] (figure) Montri la veran karakteron de iu aŭ io: mi senmaskigis […] vian plej danĝeran kontraŭulon […] – la kredemon [26]; la tuta blufo estus senmaskigita [27]; la Moskvaj komunistaj esperantistoj entreprenis nenion por senmaskigi la intrigon [28]. 26. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj27. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I28. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Tri semajnoj en Rusio angle: unmask beloruse: 1. зьняць маску (з кагосьці), сарваць маску, дэмаскаваць 2. сарваць маску, выкрыць bretone: divasklañ bulgare: свалям маската на ĉeĥe: odmaskovat ĉine: 揭秘 [jiēmì], 揭露 [jiēlù], 拆穿 [chāichuān], 揭 [jiē] france: démasquer germane: demaskieren hispane: desenmascarar hungare: lerántja róla az álarcot, leleplez japane: 仮面をはぐ [かめんをはぐ], 正体を暴く [しょうたいをあばく] nederlande: ontmaskeren pole: demaskować ruse: сорвать маску 2. разоблачить slovake: demaskovať, odhaliť, odmaskovať ukraine: зривати маску, викривати, демаскувати administraj notoj