Aldoni tradukojn al ReVo:

*vok/i PV

*voki

serĉi 'voki'
[vok.0i]
(tr)
1.
[vok.0i.KOMUNE]
Laŭtigi la voĉon por atentigi pri si, eventuale petante venon, helpon ks: al vi, ho viroj, mi vokas [1]; kaj en tiu tago la Eternulo vokis, ke oni ploru kaj kriu [2]; li promenis tra senhoma kvartalo […] kaj li tute ne imagis ke junulina voĉo povus lin voki tie ChB ; „Stef!“ vokis altkreskulo kun longa barbo ruĝbruna ChR ; senpacience ni atendis la momenton, kiam panjo vokos, ke Krist-Infano venis FSI ; ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago [3]; mortonte li vokis […] Dio, kial vi forlasis min? KKr ; jen oni ree vokas nin, ni iru, la aviadilo ne atendos nin eterne CKv ; kiam mi serĉis aŭtobuson, tri punkuloj kun gitaroj ĉe la bordo de la strato vokis min [4].
2.
[vok.0i.alvoki]
Sciigi al iu, ke li devas veni, alvoki, inviti: voki iun per gesto, letero; ili vokis Loton, kaj diris al li: […] kiuj venis al vi dum la nokto? [5]; [li] sendis voki lian konstantan kuraciston [6]; mia sorto min vokasZ ; la tasko vokas min; oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li Fab3 ; la okuloj aspektis kiel vokantaj al kompata helpo, kaj la lipoj tremetis ChC ; fine ni haltis, mia kondukanto manvokis min kaj ni elpaŝis VaK ; Zemokin mi flankenvokis sub iu preteksto por demandi lin pri la afero VaK ; (figure) magistriĝo vokis, ankaŭ urba vivo post studado en la universitata vilaĝego [7]; la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas PrV ; venas kvazaŭ vokita kaj petita PrV (ĝustatempe); multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj PrV . VD:venigi1
3.
[vok.0i.telefoni]
Telefonvoki: iam dum tiu replanado mi vokis ŝin en Italio por fari demandojn [8]; ĝis la vokita telefonnumero sin anoncos, ni legu unu Unuminutan Novelon [9].
4.
[vok.0i.elvoki]
(figure) Elvoki2: ekde kiam mi ekkonis Rikon, mi sentis ion neordinaran en li, ion, kio povus voki krimon ChV ; Esperanto vokis la atenton de la internaciaj amas-komunikiloj [10]; la dua plena albumo de Eterne Rima tuj vokas nian atenton ekde la titolo [11]. VD:posttiri2, provoki2
afrikanse:
oproep
albane:
thirrje
amhare:
ይደውሉ
angle:
call
arabe:
دعوة
armene:
Õ¯Õ¸Õ¹
azerbajĝane:
zəng edin
beloruse:
1. Ð·Ð²Ð°Ñ†ÑŒ, клікаць 2. Ð·Ð²Ð°Ñ†ÑŒ, пазваць, клікаць, паклікаць, запрашаць, запрасіць 3. Ñ‚элефанаваць, званіць (па тэлефоне) 4. Ð²Ñ‹ÐºÐ»Ñ–каць, спрычыняцца
bengale:
কল
birme:
ခေါ်ဝေါ်
bulgare:
повиквам, повикам
ĉeĥe:
křičet, obeslat, volat, vyzvat, zavolat
ĉine:
1. å‘¼å« [hÅ«jiào] 2. å¬å”¤ [zhàohuàn]
dane:
opkald
estone:
üleskutse
eÅ­ske:
deia
filipine:
tawag
france:
appeler
galege:
chamada
germane:
rufen 3. anrufen 4. hervorrufen
greke:
φωνάζω
guĝarate:
કૉલ
haitie:
apèl
haÅ­se:
kira
hebree:
לקרוא ל-
hinde:
कॉल
hispane:
llamar
hungare:
hív
igbe:
oku
indonezie:
1. berseru, menyeru, menyerukan, menyuruh 2. memanggil 3. menelepon 4. mengakibatkan, menyebabkan
irlande:
glao
islande:
kalla
japane:
コール
jave:
telpon
jide:
רופן
jorube:
ipe
kanare:
ಕರೆ
kartvele:
დარეკეთ
katalune:
cridar
kazaĥe:
шақыру
kimre:
alwad
kirgize:
чакыруу
kmere:
ការហៅ
koree:
통화
korsike:
d
kose:
umnxeba
kroate:
poziv
kurde:
bang
latve:
izsaukums
laÅ­e:
ໂທ
litove:
kvietimas
makedone:
повик
malagase:
antso
malaje:
panggilan
malajalame:
വിളി
malte:
sejħa
maorie:
karanga
marate:
कॉल
monge:
hu
mongole:
дуудлага
nederlande:
roepen
nepale:
कल
njanĝe:
kuitana
okcidentfrise:
belje
okcitane:
apelar
panĝabe:
ਕਾਲ ਦਾ
paŝtue:
غوښتنې
pole:
wołać, wzywać
portugale:
chamar
ruande:
hamagara
ruse:
1. Ð·Ð²Ð°Ñ‚ÑŒ, призывать, призвать 2. Ð·Ð²Ð°Ñ‚ÑŒ, позвать
samoe:
valaʻau
sinde:
سڏ
sinhale:
ඇමතුම්
skotgaele:
ghairm
slovake:
vykríknuť, zavolať, zvolať
slovene:
razpis
somale:
wac
ŝone:
kufona
sote:
pitso
sunde:
nelpon
svahile:
simu
taĝike:
занг задан
taje:
โทร
tamile:
அழைப்பு
tatare:
шалтырату
telugue:
కాల్
tibete:
སྐད་གཏོང་
ukraine:
Телефонуйте
urdue:
کال
uzbeke:
chaqirish
vjetname:
gọi
volapuke:
vokön

voko

serĉi 'voko'
[vok.0o]
[vok.0o.vokado]
Ago voki, rezulto de tiu ago: li ne aŭdis vian vokon; post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko: ĉiu en sian urbon, ĉiu en sian landon [12]; de ĉie aŭdiĝis vokoj pri kompato, vokoj pasiaj, obstinaj, kiuj baldaŭ ŝanĝiĝis en unu ĝeneralan krion QuV ; la sanskritaj preĝoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de pastroj Ret ; voko al la dioj Ifigenio ; atendu la vokon de la reĝo Iŝtar ; li sentis la potencan vokon al tiu tasko VivZam ; sekvi la vokon de siaj deziroj Tor .
angle:
call, calling
beloruse:
кліч, покліч, заклік, выклік
ĉeĥe:
instrukce pro vyvolání programu, volání, vyvolání
france:
appel
germane:
Ruf, Rufen
hispane:
llamada
hungare:
hívás
indonezie:
panggilan, seruan
japane:
呼び声 [よびごえ], 招き [まねき], 呼出音 [よびだしおん]
katalune:
crida
pole:
zawołanie, wezwanie
ruse:
зов, призыв, клич, вызов
slovake:
inštrukcia pre vyvolanie programu, volanie, vyvolanie
ukraine:
клич, заклик, поклик
volapuke:
vok

alvoki

serĉi 'alvoki'
[vok.al0i]
(tr)
1.
[vok.al0i.iun]
Voki al si: Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin [13]; alvoku la laboristojn kaj donu al ili la salajron [14]; Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris: konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri [15]; mi alvokis vin, por ke vi helpu min kunvoki la reprezentantojn [16]; vin mi alvokas kiel atestantojn, ke mi metos finon al ĉi tiuj friponaĵoj [17]; ŝi tuj interrompis sin vidante taksion, kiun ŝi vigle alvokis CKv ; homo, kiu agas tiel, alvokas (altiras) murdon al si ChV ; VD:kunvoki
2.
[vok.al0i.ion]
Peti ion vokante: la ĝenerala kunveno alvokas ĉiujn kunlaborantojn […], ĉu partianojn, ĉu senpartiajn kamaradojn – […] helpi al la administracio Metrop ; la fakaj organizaĵoj estis alvokitaj prepari proprajn konkretajn programojn EeP ; [per] la Rezolucio 1 […] la 53-a UK en Madrid (1968) alvokis la Esperanto-organizaĵojn instigi siajn registarojn akcepti ĉiujn konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj EeP ; ili do ekmilitis kaj alvokis la ceterajn kantonojn al helpo FSp ; li alvokis la junularon sin dediĉi al internacia kunlaboro [18]. VD:admoni, apelacii, instigi, inviti
angle:
1. to summon 2. to invoke
beloruse:
1. Ð·Ð²Ð°Ñ†ÑŒ, клікаць, паклікаць 2. Ð·Ð°ÐºÐ»Ñ–каць, прасіць
ĉeĥe:
obeslat, přivolat, přivolávat, vyvolávat, vyzvat, vyzývat, zavolat
france:
appeler
germane:
anrufen 1. zu sich rufen, einberufen 2. aufrufen, auffordern
hebree:
לקרוא ל-, לבקש
hispane:
llamar
hungare:
1. (magához) hív 2. felhív, felszólít
indonezie:
1. memanggil kepada 2. meminta, memohon
japane:
呼び寄せる [よびよせる], 呼びかける [よびかける]
katalune:
cridar, clamar, invocar
nederlande:
oproepen
pole:
1. przywoływać 2. przyzywać
ruse:
1. Ð·Ð²Ð°Ñ‚ÑŒ, призвать, позвать 2. Ð¿Ñ€Ð¸Ð·Ð²Ð°Ñ‚ÑŒ, призывать
slovake:
privolať, vyzvať, zavolať
ukraine:
закликати, скликати на ..

alvokiĝo

serĉi 'alvokiĝo'
[vok.al0igxo]
[vok.al0igxo.KOMUNE]
Destina inklino al iu grava celo, vivtasko, al iu profesio: alta patrina alvokiĝo, kiu eĉ en tiu ĉi sia refiguraĵo purigas la koron BdV ; uzi esperanton, sed konstante privilegii unu kulturzonon, estas memkontraŭdira, Esperanto havas sencon nur kiel trakondukilo […] aŭ ĝi respondos al tiu sia alvokiĝo, aŭ ĝi mortos BonaLingvo ; la plej bonaj diplomitaj servis en la plej malfacilaj lokoj kiel parto de la humanista alvokiĝo [19]; sian tutan vivon [ŝi] malamis Esperanton, kiu por ŝia edzo estis „kvazaŭ alvokiĝo, ia misio“ [20]. VD:destino, konscienco, vivcelo
angle:
calling
beloruse:
прызваньне, схільнасьць, талент, прызначэньне
france:
vocation
germane:
Berufung
hispane:
vocación
hungare:
hivatás, elhivatottság
indonezie:
pekerjaan, vokasi
japane:
使命 [しめい], 天職 [てんしょく]
katalune:
vocació
nederlande:
roeping
pole:
powołanie
ruse:
призвание
ukraine:
покликання

elvoki

serĉi 'elvoki'
[vok.el0i]
(tr)
1.
[vok.el0i.KOMUNE]
Voki por elirigi: li elvokis Lazaron el la tombo kaj levis lin el la mortintoj [21]; unu post la alia [li] elvokis la infanojn VaK ; la kapitano pensis elvoki la markizon al duelo KPr ; per mallaŭta „bhai! bhai!“ [li] elvokis ilin el la arbaro IKr ; ne elvoku lupon el la arbaro PrV .
2.
[vok.el0i.FIG_kauxzi]
(figure) Okazigi, estigi, kaŭzi: tiu ĉi demando per sia naiveco elvokos ridon[22]; trafaj formuloj elvokas entuziasmon kaj aplaŭdojn Ret ; modelo, por elvoki imitadon Hamlet ; jen Cezaro la granda falis! Antonio elvokas kompaton por Cezaro kaj koleron kontraŭ la murdintojn Ret ; aranĝadi cirkludojn, elvokantajn miron pro sia lukso kaj malbona gusto QuV ; mi klopodis elvoki lian amon, por malfeliĉigi lin, kaj per tio servi al mia diino Iŝtar ; ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela virino RBa ; vorto […] elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj [23]. VD:veki.
3.
[vok.el0i.FIG_anime]
(figure) Prezenti al la spirito vivan vidbildon: lia fantazio devas elvoki en lia spirito la tutan okazintaĵon kun ĉiuj […] detaloj Ret ; oni elvokas la bildon de ŝipo batata de la ondoj kaj vipata de ventego kaj pere de tiu bildo oni prezentas la danĝeron, kiu minacas Ret ; bona oratoro, al kiu ŝajnas, ke la preparita fino ne elvokus pli fortan efikon, rezignas pri ĝi Ret ; Alice, spiranta per la ribela aero, ne devus elvoki en mi tiajn idekunrilatojn Metrop ; la sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel ŝajnas, ankoraŭ pli eksterordinaran elpenson FK .
21. La Nova Testamento, Johano 12:17
22. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
angle:
to evoke 1. to call forth, summon 2. to evoke, elicit
beloruse:
1. ÐºÐ»Ñ–каць, выклікаць 2. Ð²Ñ‹ÐºÐ»Ñ–каць, спрычыняцца, абуджаць 3. Ð²Ñ‹ÐºÐ»Ñ–каць, абуждаць
ĉeĥe:
vyvolat, vyzvat
france:
évoquer
germane:
1. heruasrufen 2. hervorrufen 3. hervorrufen
hebree:
להעלות, לעורר, לזמן
hispane:
evocar
hungare:
előidéz, megjelenít 1. kihív 2. kivált, előidéz
indonezie:
1. membangkitkan, memanggil keluar 2. mengakibatkan, menyebabkan, menimbulkan
japane:
呼び出す [よびだす], ひき起こす [ひきおこす], 想起させる [そうきさせる]
katalune:
cridar (per fer sortir), evocar
nederlande:
1. te voorschijn roepen 2. ten gevolge hebben
pole:
1. wywoływać 2. wywoływać 3. wywoływać
ruse:
вызвать, вызывать
slovake:
vyvolať
tibete:
སྐད་རྒྱག་
ukraine:
викликати

kunvoki

serĉi 'kunvoki'
[vok.kun0i]
(tr)
[vok.kun0i.KOMUNE]
Voki al kunveno: Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili: aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn […] [24]; mi kunvokis kontraŭ ili grandan kunvenon [25]; la mastrino […] kunvokas la tutan familion, por aŭskulti, kiel sovetia inĝeniero muzikas List’on Metrop ; noktmeze oni kunvokis urĝan partikunvenon kune kun la aktivistoj [26]; Zamenhof revis kunvoki „kongreson por neŭtrale-homa religio“ Zam .
angle:
to convoke, convene
beloruse:
склікаць
ĉeĥe:
svolat
france:
convoquer
germane:
zusammenrufen
greke:
συγκαλώ
hebree:
לזמן
hispane:
convocar
hungare:
összehív
indonezie:
memanggil (utk berkumpul), mengadakan (sidang dsb.)
japane:
召集する [しょうしゅうする], 呼び集める [よびあつめる]
katalune:
convocar
nederlande:
samenroepen
pole:
zwoływać
portugale:
convocar
ruse:
созвать, созывать
slovake:
zvolať
ukraine:
скликати

revoki

serĉi 'revoki'
[vok.re0i]
(tr)
1.
[vok.re0i.KOMUNE]
Voki, por ke iu aŭ io revenu: grupo da laboristoj estis revokata al la hejmo InfanTorent2 ; la granda princo revokis la lojalan filon laŭ sia promeso, kaj nomis lin reganto de bela lando Iŝtar ; tri el ili, ĉiu havante glavegon, sin defendis kaj laŭeble penis revoki la ceterajn Rob ; saĝa patro lin revokis al realo for de l' revoj VivZam ; malfeliĉa maljunulo! la ĉiela Patro revokis lin (li mortis) al si [27]; (figure) la granda stacidomo revokis ĵus la feliĉan ekscitiĝon de la junaj jaroj, kiam lia plej ŝatata odoro estis tiu de la lokomotiva fumo LGA ; (figure) mi uzas la okazon por revoki en vian memoron la nomon de […] [28].
2.
[vok.0i.nuligi]
Deklari, ke io antaŭe dirita, ne plu validu: leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki [29]; hodiaŭ estas granda tagmanĝo ĉe la urbestro, en efektiveco oni volis ĝin revoki, sed estis por ili jam tro malfrue, la manĝo estis jam pretigita [30]; ŝi volis revoki siajn pasintajn jarojn HsT ; mi ordonis sendi ilin en la kamparajn punlaborejojn […] sed tuj mi revokos la decidon QuV . VD:fordecidi, malagnoski, revizii
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaÅ­ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aÅ­gusto 1911
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 8:8
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
angle:
1. to revoke, summon back 2. withdraw
beloruse:
1. Ð°Ð´ÐºÐ»Ñ–каць, выклікаць 2. Ð°Ð´ÐºÐ»Ñ–каць
ĉeĥe:
1. odvolat, odvolávat, odřeknout, zruÅ¡it
france:
1. rappeler 2. retirer
germane:
1. zurückrufen 2. widerrufen
hispane:
1. revocar
hungare:
1. visszahív
indonezie:
1. memanggil kembali 2. menarik kembali, mencabut (keputusan, perkataan, dsb.), membatalkan
japane:
呼び返す [よびかえす], 呼び戻す [よびもどす], リコールする [りこーるする]
katalune:
1. cridar (per fer tornar)
nederlande:
1. terugroepen
pole:
1. odwoływać
ruse:
1. Ð¾Ñ‚озвать, вызвать (назад)
slovake:
1. odrieknuÅ¥, odvolaÅ¥, zruÅ¡iÅ¥
ukraine:
закликати вернутись, знову кликати, передзвонити (по телефону), відкликати

telefonvoki

serĉi 'telefonvoki'
[vok.telefon0i]
Altelefoni: la edzino diris, ke […] oni tuj telefonvoku la direktoron KrM ; Bruno […] lin telefonvokis petante permeson uzi kelkajn kanzonojn de li en Esperanto [31].
angle:
(call by) phone
beloruse:
тэлефанаваць, званіць (па тэлефоне)
france:
appeler
germane:
anrufen (Telefon)
indonezie:
menelepon

juĝeja vokisto

serĉi 'juĝeja vokisto'
[vok.jugxeja0isto]
[vok.jugxeja0isto.JUR]
Juĝhelpanto, kiu vokas akuzitojn kaj la atestantojn al juĝeja kunsido, tenas en ĝi ordon, eventuale konsilas: en sia ofico kiel juĝeja vokisto Aapo estis brava viro [32].
32. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
angle:
court officer, court usher
france:
huissier-audiencier
germane:
Gerichtsdiener, Justizwachtmeister
hispane:
ujier

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.