4provok/i

provoki

(tr)
1.
(iun) Atake, ŝoke instigi al batalo, al disputo aŭ ajna reago: ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael [1]; gardu vin, princo – diris ŝi kun provokanta rigardo [2]; insisti superflue pri siaj moralaj ideoj […] oni provokas la kontraŭstaron de la publiko Ret ; tion oni nomas nihilismo, – ree ripetis Bazarov […] per intence provokanta tono PatrojFiloj . VD:agiti, defii, inciti, spiti
2.
(ion) Estigi motivojn de batalo aŭ disputo, ĝin iel kaŭzi: servas […] homo malpacema por provoki malpacon [3]; kiu efektive provokas la ribelon [4]? sian intervenon li faris en tre neserioza tono kun la celo provoki ridojn EeP ; tiu propono provokis grandan polemikon EeP ; [ilia] impertinenta sinteno […] provokas nian justan indignon VaK ; provoki ŝtormon en glaso da akvo [5]. VD:elvoki2, instigi1.b, kaŭzi, posttiri2
beloruse:
правакаваць, падбухторваць, баламуціць
ĉeĥe:
pobuřovat, podněcovat, provokovat, vyzývat, štvát
ĉine:
唆使 [suōshǐ], 挑动 [tiǎodòng], 挑動 [tiǎodòng], 挑拨 [tiǎobō], 挑撥 [tiǎobō], 挑衅 [tiǎoxìn], 挑釁 [tiǎoxìn], 令人生气 [lìngrénshēngqì], 令人生氣 [lìngrénshēngqì]
france:
faire de la provocation, provoquer (à la bataille etc.)
germane:
provozieren 2. hervorrufen
hungare:
kihív, provokál
japane:
挑発する [ちょうはつする], 戦いを挑む [たたかいをいどむ], 誘発する [ゆうはつする], 引き起こす [ひきおこす]
nederlande:
provoceren, uitdagen
pole:
czepiać się, prowokować, wzniecać
ruse:
провоцировать, подстрекать
slovake:
dráždiť, podpichovať, provokovať, vyvolať, štvať
ukraine:
викликати, підбурювати, кидати виклик, провокувати

provoka

Provokanta: juna dand' afekte tro provoka LSB ; nigra, ondlinia hararo, brunaj okuloj, etaj provokaj lipharoj LGA ; li emfazas ĉi-lastan demandon tiom, ke mi preskaŭ forgesas la iom komplikan kuntekston kaj rigardas ĝin kiel provokan instigon al ago FSI ; apenaŭ restas spaco por alloga ― aĉetprovoka ― foto aŭ desegnaĵo [6]; neniam liaj artikoloj, ofte provokaj, tedis legantojn [7].
6. Marteno Ecott: Invadas la angla, Monato, 2001/02, p. 15
7. Monato, Stefan MAUL: Aŭtoroj, 2003
beloruse:
правакацыйны, падбухторніцкі
ĉeĥe:
provokační, vyzývavý, štvavý
ĉine:
挑拨 [tiǎobō], 挑撥 [tiǎobō]
france:
provocant
germane:
provokant
japane:
挑発の [ちょうはつの], 挑発する [ちょうはつする]
pole:
wyzywający, zaczepny
ruse:
провоцирующий, провокационный, подстрекательный
slovake:
provokačný, vyzývavý, štvavý
ukraine:
визивний, провокаційний

provoko

Ago, sinteno sentata kiel ekscita, reag-instiga: jes, Alice, mi faris la provokon, ĉu malbone Metrop ? vi misuzas tro da loko, […] ruktas kun provoko LSB ; mi do povas nun esperi, ke vi akceptos mian provokon kaj ne devigos min uzi superfortajn rimedojn PatrojFiloj ; ĉu vi opinias formale necesa ŝajnigi malpacan disputon, kiu povas esti preteksto al mia provoko PatrojFiloj ? li volis eviti provokon […], prezenti sin kiel humila servisto VRA .
beloruse:
правакацыя, правакаваньне, падбухторваньне
ĉeĥe:
provokace, provokování
france:
provocation
germane:
Provokation
japane:
挑発 [ちょうはつ], 挑戦 [ちょうせん]
pole:
prowokacja, wyzwanie
ruse:
провокация
slovake:
podpichovanie, provokácia, štvanie
ukraine:
провокація

provokisto

POL Homo, kiu provoke agas komisie de aŭtoritato deziranta pretekston por ĝenerala subpremado: kiuj krias: „for la neŭtralismon!“ en la terorlandoj, tiuj, en plej bona okazo, estas blindaj fanatikuloj, aŭ simple provokistoj [8]; larĝaj rajtoj estas granda riĉeco en demokratio, sed ili povas esti misuzataj de provokistoj dezirantaj starigi homon kontraŭ homo [9]; trakti la interparolanton kiel provokiston kaj spionon MD11 .
8. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Vivu la neŭtralismo!
9. Monato, Daniel Schoeni Bartoli: Demokratio kontraŭ minaretoj, 2009
beloruse:
правакатар, падбухторшчык
ĉeĥe:
provokatér, provokující čl., štváč
france:
provocateur (subst.)
germane:
Provokateur
japane:
挑発者 [ちょうはつしゃ], おとり工作員 [おとりこうさくいん]
pole:
prowokator, szpicel
ruse:
провокатор, подстрекатель
slovake:
provokatér, štváč
ukraine:
провокатор

administraj notoj