3apelaci/i

apelacii

(x)
JUREKON
1.
Alvoki al supera tribunalo kontraŭ verdikto de malpli supera juĝistaro: la apelacia kortumo nuligis la decidon de la tribunalo; estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, […] mi apelacias al Cezaro [1]; en ĉiuj kazoj de eksigo el la ofico la eksigito rajtas apelacii en tempolimo de 30 tagoj post la ricevo de la decido: al la Komitato, se estis kompetenta la Estraro, kaj al la Estraro en ĉiuj aliaj kazoj EeP ; ŝi jam apelaciis al la Supera Arbitracia Kortumo kaj planas procesi kontraŭ la Peterburga KUGI en Moskvo [2]. VD:instanco, revizii
2.
(figure) Proteste, postule, pete alvoki: la homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, — flugu do for de mi, simpatio kaj homa indulgeco! [3]; oni persiste apelaciis al la idealoj de Esperanto EeP ; la Konferenco apelacias al instancoj, respondecaj pri la instruado kaj edukado en diversaj ŝtatoj vastigi la instruadon de Esperanto EeP ; mi apelacias al la logiko MkM .
angle:
appeal
beloruse:
1. апэляваць, падаваць апэляцыю, абскарджваць 2. апэляваць, заклікаць
bulgare:
1. обжалвам
ĉeĥe:
apelovat, odvolat se k vyšší instanci, protestovat, revokovat
ĉine:
1. 不服 [bùfú] 2. 呼吁 [hūyù], 呼籲 [hūyù], 俛 [miǎn]
france:
1. faire appel
germane:
1. Rechtsmittel einlegen, ein Urteil anfechten 2. appelieren, anmahnen
hebree:
לערער
hispane:
1. apelar
hungare:
apellál, hivatkozik (apellál), fordul (apellál) 1. fellebbez
itale:
appellarsi
japane:
訴える [うったえる], 控訴する [こうそする], 上告する [じょうこくする]
katalune:
apel·lar
nederlande:
1. in hoger beroep gaan
ruse:
1. апеллировать, обжаловать 2. взывать
slovake:
apelovať
ukraine:
апелювати, оскаржувати

administraj notoj