instanco
- 1.
- Grado de juĝa povo: tribunalo de unua instanco, de apelacia instanco; konduki aferon ĝis la plej alta instanco; lastinstance; la supera kortumo de Belgio kondamnis lastinstance […] la ekstremdekstran flandran partion […] Flandra Bloko kiel rasisman organizaĵon [1]; (figure) kaj lastinstance mi atutas [2].
- 2.
- Aŭtoritato posedanta juĝan aŭ decidan povon: niaj plej altaj instancoj eble iam decidos alie; la publika opinio estas la lasta instanco en politiko; transigi ideon al la instanco, kiu povas ĝin efektivigi; ĉiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni [3]; estis proponita […] decimala sistemo […], nun la skotoj edukadaj instancoj enkondukas sistemon, kiu estas kvazaŭ kompromiso [4]; oni kunlaboru kun homoj kaj instancoj aliekleziaj [5]; neniu instanco ekrespondecis pri la afero [6]; unu el la problemoj ĉe reformado de EU-instancoj estos, kiel respekti la grandecojn de ŝtatoj, ekzemple ĉe la nombro de komisionanoj [7].
- 3.
- (evitinde) Institucio: internaciaj instancoj, kiel Universala Esperanto-Asocio [8].
- 4.
- Rultempa ekzemplero. apero4
1.
Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremfakul'
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
4. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21
5. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
6. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
7. Globus: Eŭropa Unio, Monato, 2000/06, p. 13
8. B. Ragnarsson: Esperanto kiel anti-lingvo, en: Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo, 1985

- angle:
- authority, body, court, instance, jurisdiction
- beloruse:
- інстанцыя last~e: у апошняй інстанцыі.
- ĉeĥe:
- instance, orgán, stolice
- france:
- instance (jur., pol.) last~e: en dernière instance, en dernier recours.
- germane:
- Instanz 2. Behörde
- hispane:
- instancia
- hungare:
- 1. fok (bírósági) last~e: végső fokon, végső soron. 2. hatóság
- japane:
- 裁決機関 [さいけつきかん], 当局 [とうきょく], 官公庁 [かんこうちょう], 審級 [しんきゅう]
- katalune:
- instància last~e: en darrera instància.
- nederlande:
- instantie
- portugale:
- 1. instância (jurisprudência)
- ruse:
- инстанция
- slovake:
- inštancia
- ukraine:
- інстанція