*ekzemplero
- Ĉiu el samspecaj aĵoj, konformaj al komuna tipo: ekzemplero de libro, de gazeto; malofta ekzemplero de konko; li estas kurioza homa ekzempleroB ; ne sufiĉas unu ekzemplero por ke ni povu juĝi ĉiujn aliajn; ĉiu kliento funkciigas propran ekzempleron de la programo en sia komputilo, kaj ne laborigas la retservilon [1]. ekzemplo, specimeno, tipo
- angle:
- copy, specimen
- beloruse:
- экзэмпляр, асобнік
- ĉeĥe:
- exemplář, jedinec, jednotlivina, kus, stejnopis, výtisk
- ĉine:
- 单本 [dānběn], 份 [fèn], 冊 [cè]
- france:
- exemplaire
- germane:
- Exemplar ~o de libro: Ausgabe. ~o de konko: Vertreter.
- hispane:
- ejemplar
- hungare:
- példány
- japane:
- 一冊 [いっさつ], 一部 [いちぶ], 個体 [こたい], 標本 [ひょうほん]
- katalune:
- exemplar
- nederlande:
- exemplaar ~o de libro: proefdruk.
- perse:
- نسخه
- pole:
- egzemplarz, okaz
- portugale:
- exemplar, cópia
- ruse:
- экземпляр
- slovake:
- exemplár
- svede:
- exemplar
- ukraine:
- примірник, екземпляр
provekzemplero
- Ekzemplero de komerca varo, speciale destinita por tio, ke oni povu provi 1 la varon kaj pritaksi ĝian kvaliton: kiam la presejo sendis al la direktoro provekzempleron [de la verko], li estis terurita [2]; en dek tagoj li fabrikis provekzempleron de [koton-pritrakta] maŝino, per kiu unu homo faras la laboron de 50 [3]. provnumero, prototipo, specimeno
- angle:
- trial copy, sample, specimen
- beloruse:
- пробнік, пробны асобнік, узор
- ĉeĥe:
- zkušební vzorek
- ĉine:
- 检验样本 [jiǎnyànyàngběn]
- france:
- spécimen, échantillon
- germane:
- Probeexemplar
- japane:
- 見本号 [みほんごう], 見本本 [みほんほん], 見本刷り [みほんすり]
- katalune:
- exemplar de mostra
- nederlande:
- proefexemplaar, specimen, voorbeeld
- perse:
- نمونه، اِشانتیون
- pole:
- tester, próbka
- slovake:
- skúšobná vzorka
- ukraine:
- (пробний) зразок