2instanc/o JED instancoserĉi 'instanco' [instan.0o] 1.[instan.0o.JUR] Grado de juĝa aŭ decida povo: tribunalo de unua instanco, de apelacia instanco; konduki aferon ĝis la plej alta instanco; li mem jam traŝovis la demandon tra du instancoj Metrop ; la supera instanco tamen estis la ĝenerala voĉdonado de la delegitoj aŭ de la individuaj membroj, kaj ne tiu de la landaj asocioj [1]. 2.[instan.0o.POL] Aŭtoritato posedanta juĝan aŭ decidan povon: niaj plej altaj instancoj eble iam decidos alie; la publika opinio estas la lasta instanco en politiko; transigi ideon al la instanco, kiu povas ĝin efektivigi; ĉiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni [2]; estis proponita […] decimala sistemo […], nun la skotoj edukadaj instancoj enkondukas sistemon, kiu estas kvazaŭ kompromiso [3]; oni kunlaboru kun homoj kaj instancoj aliekleziaj [4]; neniu instanco ekrespondecis pri la afero [5]; unu el la problemoj ĉe reformado de EU-instancoj estos, kiel respekti la grandecojn de ŝtatoj, ekzemple ĉe la nombro de komisionanoj [6]. 3.[instan.0o.institucio] (evitinde) Institucio: internaciaj instancoj, kiel Universala Esperanto-Asocio [7]. 4.[instan.0o.KOMP] Rultempa ekzemplero. apero4 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 19113. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 214. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 225. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 86. Globus: Eŭropa Unio, Monato, 2000/06, p. 137. B. Ragnarsson: Esperanto kiel anti-lingvo, en: Strategiaj Demandoj de la Esperanto-Komunumo, 1985 angle: authority, body, court, instance, jurisdiction beloruse: інстанцыя ĉeĥe: instance, orgán, stolice france: instance (jur., pol.) germane: Instanz 2. Behörde hispane: instancia hungare: 1. fok (bírósági) 2. hatóság japane: 裁決機関 [さいけつきかん], 当局 [とうきょく], 官公庁 [かんこうちょう], 審級 [しんきゅう] katalune: instància nederlande: instantie pole: instancja portugale: 1. instância (jurisprudência) ruse: инстанция slovake: inštancia ukraine: інстанція lastinstance serĉi 'lastinstance' [instan.last0e] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Kiel plej alta instanco alvokebla; en sia rolo de la plej alta kortumo; findecide: la supera kortumo de Belgio kondamnis lastinstance […] la ekstremdekstran flandran partion […] Flandra Bloko kiel rasisman organizaĵon [8]; (figure) kaj lastinstance mi atutas [9]. 2.[instan.last0e.FIG] (figure) (evitinde) Lastrimede, lastakaŭze, finfine: abundegas eraroj kaj fuŝaĵoj en tiuj sciencaj nomoj, ne lastinstance ĉar koncernaj reguloj (multnombraj) kutimas kuntreni plurajn esceptojn [10]. 8. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 20059. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremfakul'10. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo, 2007 beloruse: 1. у апошняй інстанцыі france: 1. en dernière instance, en dernier recours germane: 1. in letzter Instanz hungare: 1. végső fokon, végső soron katalune: 1. en darrera instància pole: 1. w ostateczności administraj notoj