ReVo
1telefon/o PV

telefono

TELELET Elektra aparato ebliganta interparoladon je distanco per starigo de komunika kanalo inter la partoprenantoj de la interparolo: ŝi krias el la telefono: la germanoj kapitulacis! Norvegujo estas libera LGA ! telefonoj tintis, tintigaj kaj teruraj diraĵoj ventege pelis unu la alian HsT ; turninte trifoje per la fingro radeton de aŭtomata telefono, li alvokis Vinokurov’on Metrop ; vi eŭropanoj estas saĝaj, […] vi inventis ankaŭ vaporŝipon, aeroplanon, aŭtomobilon, elektran lumon, telefonon, telegrafon, radion, kinofilmojn kaj multajn aliajn mirindaĵojn Ĉukĉoj ; nia lingvo estas kvazaŭ telefonaparato, kiu bezonas esti fadenligita kun similaj aparatoj por povi utile funkcii Lanti . VD:halo, hola, lineo, telefonio, telefonbudo, telefonkarto, telefonkodo, telefonlibro, telefonnumero
angle:
phone, telephone
beloruse:
тэлефон
bulgare:
телефон
ĉeĥe:
telefon
ĉine:
电话 (tr. 電話) [diànhuà]
france:
téléphone
germane:
Telefon, Fernsprecher
hispane:
teléfono
hungare:
telefon, távbeszélő
indonezie:
telepon
japane:
電話 [でんわ], 電話機 [でんわき]
nederlande:
telefoon
pole:
telefon, aparat telefoniczny
portugale:
telefone
ruse:
телефон
slovake:
telefón pošta, telefón, telegraf
svede:
telefon
ukraine:
телефон

telefona

1.
Rilata al telefono: mia telefona sistemo estas eksterordinare kompleksa [1]; poŝtelefona reto [2];
2.
Per telefono: temis pri telefona konsultado pri savi perditan leteron en la komputilo de mia avino [3]; maldungi 4000 britojn, kiuj respondas tage al dekmiloj da telefonaj demandoj, kaj ilin anstataŭigi per skipoj de samrespondeculoj en Barato, ŝparos grandajn monsumojn [4].
1. Will Green: Will Green kondukas vin tra sia telefona labirinto, Monato, 1994/01, p. 13
2. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
3. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
4. Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, Monato, 2004/01, p. 23
beloruse:
тэлефонны
ĉine:
2. 用电话 [yòngdiànhuà], 用電話 [yòngdiànhuà], 电告 [diàngào], 電告 [diàngào]
germane:
poŝ~a reto: Mobilfunknetz. 2. telefonisch
japane:
電話の [でんわの]
nederlande:
2. telefonisch
pole:
telefoniczny
ukraine:
телефонний

telefoni

(tr)
Paroli per telefono: por pli da informo, mi telefonis al la itala konsulejo [5]; poŝtelefono [ebligas] telefoni ĉiam kaj ĉie [6]; telefonis al mi en Zagreb iu vira voĉo, radioamatoro, kiu diris, ke li „havas Alma el Sarajevo je sia linio“ [7].
5. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
6. Astrid Hanke: La benoj de poŝtelefono, Monato, 2000/11, p. 30
7. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
angle:
call, phone, telephone
beloruse:
тэлефанаваць, званіць па тэлефоне
bulgare:
телефонирам, говоря по телефона
ĉeĥe:
telefonovat
ĉine:
打电话 [dǎdiànhuà], 打電話 [dǎdiànhuà], 致电 [zhìdiàn], 致電 [zhìdiàn], 通話 [tōnghuà], 通话 [tōnghuà]
france:
téléphoner
germane:
telefonieren
hispane:
telefonear, hablar por teléfono
hungare:
telefonál
indonezie:
menelepon
japane:
電話する [でんわする], 電話で話す [でんわではなす]
nederlande:
telefoneren, opbellen
pole:
telefonować, dzwonić przez telefon
portugale:
telefonar
ruse:
звонить по телефону, говорить по телефону, телефонировать
slovake:
telefónovať, telefonovať
svede:
telefonera, prata i telefon
tibete:
ཁ་པར་གཏོང་
ukraine:
повідомляти по телефону, дзвонити/говорити по телефону, телефонувати

telefonejo

Telefonbudo: li jam staris en la plej proksima telefonejo kaj telefonis al sia kolego LGA ; li tuj eniris la hotelan telefonejon TAA ; ni eniris telefonejon por elekti adreson […], arkitekton, ne estis malfacile trovi sur la urbokarto, kie estas la strato KKr .
angle:
phone booth
beloruse:
тэлефонная будка
ĉine:
电话亭 [diànhuàtíng], 電話亭 [diànhuàtíng], 公用电话亭 [gōngyòngdiànhuàtíng], 公用電話亭 [gōngyòngdiànhuàtíng]
germane:
Telefonzelle
japane:
電話室 [でんわしつ]
nederlande:
telefooncel
pole:
budka telefoniczna, stacja telefoniczna

telefonisto

TEL (antaŭ aŭtomata perado) Homo, kiu akceptas vokanton kaj konektas kun la dezirata numero: ĉi tie ĝis la mateno kriis telefonistoj, ĉiuminute elkuradis kurieroj kaj knaris per plumoj skribistoj Metrop ; mil deux cent six? bien, merci,“ diris la telefonistino TAA .
angle:
switchboard operator
beloruse:
тэлефаніст
ĉine:
女电话接线员 [nǚdiànhuàjiēxiànyuán], 女電話接線員 [nǚdiànhuàjiēxiànyuán]
france:
téléphoniste
germane:
Telefonist
japane:
電話交換手 [でんわこうかんしゅ]
nederlande:
telefonist
pole:
telefonista, operator telefoniczny
ukraine:
телефоніст

altelefonado, telefonalvoko, telefonvoko

TEL Unuopa konektiĝo de telefonoj kaj sekva telefona interparolo: ŝi timis ke ŝi povus maltrafi lian telefonalvokon [8]; li estis minacata de anonimaj telefonvokoj [9]; li restis hejme, por atendi altelefonadon de iu el tiuj institucioj [10].
8. S. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, 1984
9. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
10. Liu Yichang: Erare!, Ĉina Radio Internacia, 2005-03-11
angle:
phone call
beloruse:
званок (тэлефонны), тэлефанаваньне
ĉine:
电话 [diànhuà], 電話 [diànhuà], 召唤 [zhàohuàn], 召喚 [zhàohuàn]
france:
appel téléphonique
indonezie:
panggilan telepon
japane:
電話の呼び出し [でんわのよびだし], 通話 [つうわ]
nederlande:
telefoongesprek
pole:
połączenie telefoniczne

lerta telefono, inteligenta telefono

TEL Poŝtelefono provizita per telekomputaj kapabloj, fotilo aŭ aliaj funkcioj; kompufono: populariĝo de la lertaj telefonoj [11]; ĝia sistemo estos integrita kun la inteligentaj telefonoj [12].
11. Paŭl Peeraerts: en: Elektronikaj libroj enmerkatiĝas en Esperantujo, libera folio, 2010-03-10
12. Wang Yin, Zhang Shuangm Wang Lihua: Beidou -- nova elekto por la tergloba navigada satelita sistemo en Ĉinio, Espero.com.cn, 2013-01-24
angle:
smartphone
beloruse:
смартфон
ĉine:
智能手机 [zhìnéngshǒujī], 智能手機 [zhìnéngshǒujī], 智慧型手机 [zhìhuìxíngshǒujī], 智慧型手機 [zhìhuìxíngshǒujī], 智慧型电话 [zhìhuìxíngdiànhuà], 智慧型電話 [zhìhuìxíngdiànhuà]
france:
téléphone intelligent
germane:
Smartphone, Smartfon, Schlaufon [ugs.]
indonezie:
ponsel pintar, telepon pintar
nederlande:
smartphone
pole:
smartfon

poŝtelefono HejmVort , ĉeltelefono, sendrata telefono

TEL Portebla senŝnura telefono: la poŝtelefona reto […] transportas nur datumojn [13]; ĉeltelefono devus plifaciligi la kontakton al aliaj homoj [14]; ŝia familio donacis al mi […] sendratan telefonon [15].
13. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
14. A. Oberndorfer: Ĉeltelefonoj malakcelas konversaciojn, Esperanta retradio, 2012-10-12
15. Will Green: Will Green kondukas vin tra sia telefona labirinto, Monato, 1994/01, p. 13
angle:
mobile telephone, cellular telephone (usone), cell phone
beloruse:
мабільны тэлефон, сотавы тэлефон
bulgare:
мобилен телефон, мобифон
ĉine:
手机 [shǒujī], 手機 [shǒujī], 移动式电话 [yídòngshìdiànhuà], 移動式電話 [yídòngshìdiànhuà], 移动电话 [yídòngdiànhuà], 移動電話 [yídòngdiànhuà], 无线电话 [wúxiàndiànhuà], 無線電話 [wúxiàndiànhuà]
france:
téléphone cellulaire, téléphone portable, GSM (Belgujo), Natel (Svislando)
germane:
Handy, Funktelefon
hispane:
teléfono móvil, teléfono celular
hungare:
mobil(telefon), maroktelefon
indonezie:
HP, ponsel, telepon seluler, telepon genggam
itale:
telefonino
japane:
携帯電話 [けいたいでんわ]
nederlande:
GSM (Flandrujo), mobieltje (Nederlando), zaktelefoon, draagbare telefoon
pole:
komórka, telefon komórkowy
portugale:
celular
ruse:
мобильный телефон, сотовый телефон
svede:
mobiltelefon
ukraine:
мобільний телефон

strattelefono

TEL Surstrata telefono je publika dispono, kutime instalita en telefonbudo.
angle:
public telephone, pay telephone, pay phone
beloruse:
тэлефон-аўтамат
bulgare:
телефонна кабина
ĉeĥe:
pouliční telefon
ĉine:
公用电话亭 [gōngyòngdiànhuàtíng], 公用電話亭 [gōngyòngdiànhuàtíng]
france:
téléphone public
germane:
öffentlicher Fernsprecher [ark], öffentliches Telefon [ugs.], Münztelefon, Kartentelefon
hispane:
(teléfono) público
hungare:
utcai telefon
indonezie:
telepon umum
japane:
公衆電話 [こうしゅうでんわ]
nederlande:
openbare telefoon
pole:
budka telefoniczna, automat telefoniczny, aparat publiczny, aparat wrzutowy
portugale:
telefone público
ruse:
телефон-автомат
slovake:
pouličný telefón
ukraine:
телефон-автомат

telefonnumero

TEL Numero identiganta unu telefonaparaton: facile estas tiel enmemorigi la telefonnumerojn VaK ; oni ricevas retadreson, iom da TTT-spaco, kaj la eblon konektiĝi per telefonnumero [16].
16. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, 2000/11, p. 23
angle:
telephone number
beloruse:
тэлефонны нумар
bulgare:
телефонен номер
ĉeĥe:
telefonní číslo
ĉine:
电话 [diànhuà], 電話 [diànhuà], 电话号码 [diànhuàhàomǎ], 電話號碼 [diànhuàhàomǎ]
france:
numéro de téléphone
germane:
Telefonnummer
hispane:
número de teléfono, número telefónico
hungare:
telefonszám
indonezie:
nomor telepon
japane:
電話番号 [でんわばんごう]
nederlande:
telefoonnummer
pole:
numer telefoniczny
ruse:
телефонный номер
slovake:
číslo telefónu
svede:
telefonnummer
ukraine:
номер телефону

administraj notoj

pri ~numero :
      Ŝovu al numer/
      [WD]
    
strat~o: Mankas dua fontindiko.
strat~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.