Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo *ver/a PV

*vera

serĉi 'vera'
[ver.0a]
1.
[ver.0a.LOG]
Konforma al la realo: mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera [1]; [ili] diras ordinare, ke ili havas la plej bonajn ideojn, […] tio estas ne vera [2]; la vortoj de la kuracisto montriĝis veraj Marta ; la fakto, pri kiu parolis sinjorino Szwejc, estis tute vera Marta ; ne estas vera eĉ duono de tio, kion ili diras [3]; Salomono mem ne solvos, kio en ĝi estas vera kaj kio malvera [4]; mi certigas, ke mia sola supozo estas vera [5]; mi ne povas […] akcepti kiel verajn la faktojn, kiuj min kulpigas [6]; komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto [7]; ne ĉiu raporto estas vera vorto PrV ; SIN:objektiva, reala
2.
[ver.0a.auxtenta]
Konforma al la realo ne nur ŝajne sed funde; ne trompanta: mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado [8]; Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj [9]; ŝajnas al mi, ke venis mia vera fianĉo [10]; mi ne estas vera fiŝo, mi estas sorĉita princo [11]; li donu la veran reĝan vinon [12]; [ili] tiel pure ordigis la dometon, ke estis vera plezuro rigardi internen [13]; tio estas veraj perloj […] ili valoras pli multe ol via tuta regno [14]; la ortografio en la plimulto da lingvoj prezentas veran krucon por la lernanto [15]; ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj klasoj de la societo [16]; la eklezio forigis ilin de la vera Dio [17]; ŝi sentas al ci veran amikecon [18]; vera opinio montriĝas en ebrio PrV ; vera kiel vorto de profeto PrV . SIN:aŭtenta, efektivaVD:ideala, nobla, propra2, valora2
angle:
true
bulgare:
истински
ĉeĥe:
opravdový, pravdivý, pravý, skutečný
france:
vrai
germane:
wahr, echt 2. wahrhaftig, authentisch, wirklich, eigentlich
hispane:
verdadero, de verdad
hungare:
igaz, igazi, valóságos, valódi
indonezie:
benar, betul, nyata
japane:
本当の [ほんとうの], 実際の [じっさいの], 真実の [しんじつの], 真の [しんの], 本物の [ほんものの]
nederlande:
echt, waar
portugale:
verdadeiro, real
ruse:
настоящий, истинный, подлинный
slovake:
ozajstný, pravý, pravdivý
tibete:
དངོས་གནས་
tokipone:
lon
turke:
gerçek
ukraine:
правдивий, істинний, справжній, дійсний, правильний

vere

serĉi 'vere'
[ver.0e]
1.
[ver.0e.LOG]
Laŭ vera maniero: la ĉagreno kaj la ĵaluzo lin vere malsanigis [19]; timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere [20]; vere bela plezuro! [21]; mi ne vere parolas la lingvon, mi ĝin komprenas [22]; mi decidis vere agadi por Esperanto [23]; se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn Marta ; mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malŝatado de virinoj Marta ; kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas PrV . VD:honeste, serioze
2.
[ver.0e.ARG]
Por diri la veron, verdire; ja: ili diris unu al alia: vere ni estas kulpaj pro nia frato [24]; vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos [25]; ĉu ne vere EE ? la soldato, vere, estis ĉi tie, sed mi observis lin, li eliris preninte nenion [26]; vere mi iom turmentis vin, sed tio ne kostis al vi la vivon [27]; dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias Marta ! ĉiu el vi, vere, havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn [28]. VD:efektive, fakte, koncedinde
afrikanse:
ware
albane:
e vërtetë
amhare:
እውነት
angle:
actually, truly, really (actually)
arabe:
صحيح
armene:
Õ³Õ«Õ·Õ¿
azerbajĝane:
doğru
bengale:
সত্য
birme:
စစ်မှန်တဲ့
bosne:
istina
bulgare:
истински
ĉeĥe:
ba, doopravdy, jistě, opravdu, vskutku, věru
dane:
sand
estone:
tõsi
eÅ­ske:
egia
filipine:
totoo
france:
vraiment
galege:
verdade
germane:
wirklich 1. wahrhaftig, tatsächlich 2. zugegeben
guĝarate:
સાચું
haitie:
vre
haÅ­se:
gaskiya ne
hinde:
सच
hispane:
en verdad, verdaderamente, realmente
hungare:
1. igazán, valóban 2. tényleg
igbe:
ezi
indonezie:
benar-benar, betul-betul
irlande:
fíor
islande:
satt
japane:
真の [しんの]
jave:
bener
jide:
עמעס
jorube:
otitọ
kanare:
ನಿಜ
kartvele:
დიახ
kazaĥe:
шынайы
kimre:
yn wir
kirgize:
чыныгы
kmere:
ជាការពិត
koree:
사실
korsike:
vera
kose:
oyinyaniso
kroate:
pravi
kurde:
rast
latine:
verum
latve:
patiess
laÅ­e:
ຄວາມຈິງ
litove:
tiesa
makedone:
вистински
malagase:
marina
malaje:
benar
malajalame:
സത്യം
malte:
veru
maorie:
pono
marate:
खरे
monge:
muaj tseeb
mongole:
үнэн
nederlande:
echt
nepale:
साँचो
njanĝe:
oona
okcidentfrise:
wier
panĝabe:
ਸੱਚ ਹੈ
paŝtue:
رښتيا
portugale:
1. realmente 2. de fato, realmente, para dizer a verdade
ruande:
ukuri
ruse:
истинно, воистину, действительно
samoe:
moni
sinde:
سچ
sinhale:
සැබෑ
skotgaele:
fìor
slovake:
naozaj, skutočne, veru 1. pravdivo
slovene:
velja
somale:
run
ŝone:
zvechokwadi
sote:
‘nete
sunde:
bener
svahile:
kweli
taĝike:
ҳақиқӣ
taje:
ที่แท้จริง
tamile:
உண்மை
tatare:
ЧЫН
telugue:
నిజమైన
tibete:
དངོས་གནས་
turke:
gerçekten
ukraine:
правда
urdue:
سچ
uzbeke:
haqiqiy
vjetname:
đúng
zulue:
kuyiqiniso

vero

serĉi 'vero'
[ver.0o]
Tio kio estas vera, reala, ne ŝajna: oni diras, ke la vero ĉiam venkas [29]; oni esploros viajn vortojn, ĉu vi diris la veron [30]; en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero [31]; mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron [32]; jen estas la tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo Marta ; estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en ŝanceliĝado, kaj tiu ĉi ŝanceliĝado estas ordinare kaŭzata de la plej sensencaj pretekstoj [33]; tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco [34]; kun vero severa komercaĵo forvelkos PrV ; diri la puran veron PrV ; malsaĝulo kaj infano parolas la veron PrV .
angle:
truth (abstract)
germane:
Wahrheit (abstrakt)
indonezie:
kebenaran, kenyataan
japane:
真実 [しんじつ], 真理 [しんり]
ukraine:
правда, істина

veraĵo

serĉi 'veraĵo'
[ver.0ajxo]
[ver.0ajxo.LOG]
Ideo de io, kio estas konforma al la realo; fakto: decidoj antikvaj fariĝis efektivaĵoj kaj veraĵoj [35]; ĉar neniu al ili kontraŭparolis, tio kompreneble estis rigardata kiel veraĵo [36]; sendube sonĝoj baldaŭ fariĝos veraĵoj [37]; konvinkita, ke lia atesto estos nur la konigo de la plej neprotestebla veraĵo [38]; de tiu momento, estis akceptite, kiel veraĵo tute ne diskutebla, ke la riĉaĵoj de l’ ekssubregisto devenis de trezoro iam trovita de li [39]. SIN:realaĵo
angle:
truth (a fact)
ĉeĥe:
pravda
france:
vérité (une vérité)
germane:
Wahrheit (konkret), Fakt, Realität
hispane:
verdad
hungare:
igazság, valóság
indonezie:
fakta
japane:
事実 [じじつ], 真相 [しんそう]
nederlande:
waarheid
portugale:
verdade
ruse:
истина, правда
slovake:
pravda
tibete:
བདེན་པ་
tokipone:
lon, ijo lon
turke:
gerçek(bir gerçek)
ukraine:
істина

vereco

serĉi 'vereco'
[ver.0eco]
[ver.0eco.LOG]
Eco de tio, kio estas vera, konita kiel vera: vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruviĝu la vereco de viaj vortoj [40]; donu al mi signon de vereco [41]; la vereco de Dio [42]; li tute ne dubis pri la vereco de tiuj vortoj [43]; lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l' fakto, ke ne estas permesite al iu ajn ridi la titolojn de l' faraono [44]; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ erarecon de tiu ŝia opinio Marta ; la vereco min devigas diri, ke li ne faris plenan konfeson [45].
angle:
truth (state or quality)
ĉeĥe:
opravdovost, pravdivost
france:
véracité, vérité
germane:
Richtigkeit, Wahrhaftigkeit
hungare:
igazság (igaz volta), igaz volta
indonezie:
kebenaran, kenyataan
japane:
真実性 [しんじつせい], 正しさ [ただしさ]
portugale:
verdade
ruse:
истинность, подлинность
slovake:
pravdivosť, pravdivosť (vlastnosť)
tokipone:
lon
turke:
gerçeklik
ukraine:
правдивість, істинність, справжність, дійсність, правильність

verema

serĉi 'verema'
[ver.0ema]
[ver.0ema.PSI]
Inklina ĉiam diri la veron, sincera: Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema [46]; por esti tute verema, mi devas mencii unu escepton [47]; nur iuj veremaj malsprituloj en similaj okazoj povas defendi la veron kaj subite ekdubi [48]. SIN:honesta1
angle:
truthful
ĉeĥe:
pravdomluvný, pravdu milující
france:
véridique
germane:
wahrhaftig, wahrheitsliebend
hungare:
igazmondó
indonezie:
jujur, tulus
japane:
真実を愛する [しんじつをあいする], 真実一路の [しんじついちろの]
portugale:
sincero
ruse:
правдивый
slovake:
pravdovravnosť, pravdovravný
ukraine:
правдивий, справедливий, чесний

veremo

serĉi 'veremo'
[ver.0emo]
[ver.0emo.PSI]
Senkaŝa konduto kun verdiremo, kun sincereco; alta takso de tiuj kvalitoj: tuŝinte la demandon pri la veremo de la oratoro, ni ne povas ne remencii, ke la vero estas relativa [49]; li volis rigardigi al la naturo kaj al la kamparana vivo kun veremo kaj takto [50].
49. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
50. C. kaj A. Gacond: Pri la jubileo Louis Pergaud, 1982-01
angle:
truthfulness, veracity
france:
franchise (sincérité)
germane:
Wahrheitsliebe, Wahrhaftigkeit
indonezie:
kejujuran, ketulusan
ukraine:
справедливість, чесність

verigi

serĉi 'verigi'
[ver.0igi]
1.
[ver.0igi.KOMUNE]
Igi vera: li meritus, ke ŝi verigu tion, kion li diris kaj, se mi estus sur ŝia loko, mi ne longe marĉandus [51].
2.
[ver.0igi.MAT]
MAT[52] (p.p. matematika objekto `a`, rilate predikaton `P`) Esti tia, ke `P(a)` estas vera: trovu la nombrojn, kiuj verigas la ekvacion `f(x)=2` (kiuj verigas la predikaton „`f(x)=2`“).
angle:
1. make true (tr) 2. fulfil, meet, satisfy
ĉeĥe:
ověřit, uspokojit, verifikovat, vyhovět
france:
2. obéir (à une condition, math.), satisfaire (une condition, math.), vérifier (une condition, math.)
germane:
2. erfüllen, genügen
hungare:
1. igazzá tesz, (be)igazol 2. kielégít
indonezie:
1. membenarkan, membetulkan 2. memenuhi
pole:
2. spełniać
ruse:
2. Ð²Ñ‹Ð¿Ð¾Ð»Ð½ÑÑ‚ÑŒ, удовлетворять
slovake:
overiť, overovať
ukraine:
засвідчувати, підтверджувати, верифікувати, перевіряти істинність, встановляти достовірність

verismo

serĉi 'verismo'
[ver.0ismo]
[ver.0ismo.BELA]
BELEMUZ Italdevena realisma skolo, precipe muzika kaj beletra, populara fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj: Magda Olivero […] fariĝis la plej granda kantisto-aktorino en verismo de niaj tempoj [53].
angle:
verismo
ĉeĥe:
verizmus
france:
vérisme
indonezie:
verisme
itale:
verismo
slovake:
verizmus
ukraine:
веризм

envere

serĉi 'envere'
[ver.en0e]
[ver.en0e.ARG]
Laŭ funde pripensita vero: la malnova grandĉambro estis tiel ornamita kaj pura kaj tiel plena de odoro de floroj kaj folioj, ke neniu rimarkis, kiel kaduka kaj malnova ĝi envere estas [54]; la homoj envere rapide maljuniĝas, sed […] ekzistas vizaĝoj, pri kiuj Saturno ŝajnas forgesi [55]; la filozofo do estas la homo kun laŭeble juna, envere infana, infane senkulpa koro [56]. VD:efektive, fakte
54. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
55. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
56. V. Ošlak: Foje eĉ pensi estas ĝuo, 2003
angle:
in fact, in truth
france:
au fond
indonezie:
sebenarnya, sebetulnya, faktanya, nyatanya, sesungguhnya

malvera, kontraÅ­vera

serĉi 'malvera'
serĉi 'kontraŭvera'
[ver.mal0a]
Ne konforma la la vero: tio estas malvera! Mi ja konas la historion [57]; vi eĉ havas pri ĝi tute malveran opinion [58]; ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston [59]; homo, parolanta kontraŭveraĵon [60]; dum li serĉis la veron, venis la diablo, kiu estas la patro de la malvero mem [61]; aserto de malvera tezo [62]; ĉio ĉi lin repuŝis per sia malvereco, kvankam verdire li samtempe iom sentis kompaton [63]; problemoj de implicado, de antaŭsupoziteco, de vero-kaj-malvero-problemoj, kiuj efektive povas transsalti la limojn de lingvistiko por lokiĝi pli ĝuste en logiko aŭ en filozofio [64]; kontraŭvere aserti aliulan misfaron por iel profiti [65]; iom da malvero ne estas danĝero PrV . VD:malĝusta1, mensoga, ŝajna, trompa
angle:
false
germane:
unwahr, falsch
indonezie:
salah
japane:
いつわりの, 虚偽の [きょぎの], 間違った [まちがった], 見せかけの [みせかけの]

plivere

serĉi 'plivere'
[ver.pli0e]
[ver.pli0e.ARG]
Pliĝuste, verdire: rara vorto […] plivere atentigis pri silento, ol ĝin ĝenis [66].
66. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
angle:
rather ... than (preferably [with "ol"]), rather (on the contrary), or rather (introducing a qualification or clarification), on the contrary (introducing a contradiction)
france:
à vrai dire, en réalité
germane:
richtiger, tatsächlich

ververa

serĉi 'ververa'
[ver.00a]
[ver.00a.KOMUNE]
Laŭaserte plene vera, vera malgraŭ mala ŝajno: kredu min, mi parolas al vi ververan veron [67]; li ne konsideras sian konstruaĵon preĝejo sed nur kapelo, tamen ĝi aspektas kiel ververa preĝejo [68]; ŝi havis la veran printempan palton kaj do estis ververa damo [69].
67. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Eldiras babilema negrino
68. Monato, Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo, 2003
69. T. Pakkala, trad. A. Karkiainen: Mensogulinoj, La Ondo de Esperanto, 2001:3
angle:
absolutely true
france:
véritable
germane:
in Wahrheit

ververe

serĉi 'ververe'
[ver.00e]
[ver.00e.ARG]
Ja vere malgraŭ eventuale alia ŝajno: la amuziĝo estas ja sufiĉe gaja afero, sed ververe ĝi estas nur prologo al pli gravaj aferoj [70]; ĉu li ververe ne ĉiam estis same fremda tie [71]? ili estas preskaŭ la solaj en la tuta mondo, kiuj postulas tiun idealismon tiomgrade de siaj gvidantoj, ke por tio ili estas emaj ververe oferi siajn proprajn homojn [72]. VD:sendube
70. S. Engholm: Al Torento, 1930
71. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro
72. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Ivar Lo-Johansson
angle:
absolutely truly, well and truly, utterly
ĉeĥe:
ba, doopravdy, jistě, opravdu, vskutku, věru
france:
véritablement
germane:
in Wahrheit, vollkommen wahr
japane:
実際本当に [じっさいほんとうに]
slovake:
naozaj, veru

verama

serĉi 'verama'
[ver.0ama]
Serĉanta la veron, ĝin agnoskanta: vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn [73]; ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero [74].
angle:
truth-seeking (adj), inquring (adj, truth-seeking)
ĉeĥe:
pravdomluvný, pravdu milující
france:
véridique
germane:
wahrhaftig, wahrheitsliebend
hungare:
igazságszerető
japane:
真実を愛する [しんじつをあいする], 真実一路の [しんじついちろの]
portugale:
sincero
ruse:
правдивый
slovake:
pravdovravnosť, pravdovravný
ukraine:
правдолюбний

administraj notoj