*nobl/a

*nobla

1.
(iu) Havanta altajn kaj malvulgarajn moralajn kvalitojn, senriproĉe justa, brava, honesta kaj malegoisma: nia nobla amiko, s-ro W.H. Trompeter [1]. al la noblaj kaj energiaj konduktantoj kaj laborantoj de la Londona Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon [2]; via reĝo estas de nobla deveno [3]; tute ne ĉiuj, kiuj havis sur si veluron kaj oron, estis la plej noblaj [4]; ŝi estis […] perfekte nobla spirito kaj animo kaj kun koro kapabla sincere ampleksi ĉion, kion Dio kreis Fab3 ; la nobla dukino de Turingio […] mem iradis en la plej malriĉajn lokojn, kaj alportadis al la malsanuloj konsolon kaj refreŝigon [5]; ni danke salutas la noblan nacion, kiu nin bonvenigas hodiaŭ en nia propra mondlingvo [6]. VD:altruista, distinga, eleganta, heroa, malavara, sindona
Rim.: Ne konfuzu „nobla“ kaj „nobela“!
2.
Ideo, konduto, ago, celo, karaktero bazita sur altaj moralaj principoj, propraj al homo nobla1: nobla karaktero, konduto, verko; plej noblaj motivoj [7]; via nobla scivolo povas esti kontentigita [8]; [peni] por tiu nobla tasko [9]; malfacila kaj nobla vivo [10]; nobla sinteno [11]; la multaj noblaj celoj de la konferenco [12]. VD:etika, ideala
3.
Karakterizanta aĵon eminentan pro sia kvalito, superantan aliajn aĵojn samtipajn: La nobla Korano [13]; premita kaviaro en vazeto, marinitaj noblaj boletoj (Boletus edulis) sur telero [14]; por la antikvaj popoloj de la lando Meksiko, agavo estis dio-planto, la nobla vegetalo el kiu oni eltiris ĉion por subteni la vivon [15]. VD:bonspeca, fajna, altkvalita, rafinita
4.
(figure) KEM Malmulte reakciema: nobla metalo (oro, plateno ks); nobla gaso; [li] anstataŭ noblaj metaloj volus meti mizerajn falsaĵojn [16]. VD:inerta2
1. Zamenhof: La Esperantisto (1895)
2. Zamenhof: Gramofona parolado de okaze de la unua datreveno de la fondo de la Londona Esperanto-Klubo, 1904-01-12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 10:17
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
6. Edmond Privat: Inauxgura parolado en la Solena Malferma Kunsido de la 39-a Universala Kongreso de Esperanto, Haarlem 1954
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
9. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, La naŭzo
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
11. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 14
12. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 21
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
14. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 7
15. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
angle:
noble, great, honorable
beloruse:
высакародны, шляхетны, велікадушны
ĉeĥe:
ušlechtilý, velkomyslný, šlechetný
ĉine:
榮譽 [róngyù], 荣誉 [róngyù], 高尚 [gāoshàng], 高貴 [gāoguì], 高贵 [gāoguì]
france:
élevé, noble
germane:
edel 1. edelmütig, vornehm 2. vornehm, hohe (Ideale usw.)
greke:
ευγενής
hungare:
nemes (jellemű)
japane:
高潔な [こうけつな], 気高い [けだかい], 気品のある [きひんのある]
katalune:
noble
nederlande:
edel, nobel
pole:
cny, szlachetny, wspaniałomyślny, zacny
portugale:
nobre (adj.), magnânimo, generoso
rumane:
demn, nobilă, aristocrat, generos, începe
ruse:
благородный, великодушный
slovake:
ušľachtilý, šľachetný
tibete:
ཕགས་པ་
tokipone:
sewi
ukraine:
благородний, (про людину, характер ще) шляхетний, великодушний

noblaĵo

Ago nobla, bonfara, afero respektinda: la kongresano plej ofte venas hejmen noble agordita, instigita al noblaĵoj [17].
beloruse:
шляхетны ўчынак, годны ўчынак
france:
bonne action
germane:
gute Tat
pole:
szlachta
rumane:
noblețe, nobilime

nobligi

(tr)
Igi nobla, konduki al altaj, malegoismaj pensoj kaj agoj: estetika sento nobligas kaj levas la animon super la […] ordinara, vulgara vivo [18]; ni devas nobligi la karakteron de la infanoj [19]; Wang Hualin pensis, ke oni devas pli multe akcenti kulturan klerecon por nobligi la spiriton [20].
18. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
19. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
20. Pang Naiying: Urbo de legemuloj, El Popola Ĉinio, 1999-06
beloruse:
авысакароджваць
france:
élever, ennoblir
germane:
veredeln
pole:
uszlachetniać
rumane:
îmbunătăți
ukraine:
облагороджувати

noblulo

Homo nobla, bone, juste aganta, estiminda: ne estas bone […] bati noblulon, kiu agas juste [21]; noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco [22]; la mondo ne posedas multajn tiajn noblulojn, kiel […] vi [23]; mi preferus esti insultata de malnoblulo, ol esti malestimata de noblulo [24].
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:26
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 32:8
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVI
24. Zhang Chao, trad. Wang Chongfang: Sonĝaj Siluetoj, 2017
beloruse:
шляхціц, арыстакрат, высакародны (наз.)
ĉine:
君子 [jūnzǐ], 大侠 [dàxiá], 大俠 [dàxiá]
france:
homme de bien
germane:
Edelmann
japane:
高潔な人 [こうけつなじん]
pole:
szlachcic, arystokrata
rumane:
nobil, aristocrat

*malnobla

Morale malbona, hontinda, malestiminda, fia: ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima! Marta ; ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon [25].
angle:
ignoble, base, vile
beloruse:
подлы, нізкі
ĉeĥe:
hanebný, nešlechetný
ĉine:
卑鄙 [bēibǐ]
france:
ignoble, vil
germane:
unedel, unwürdig, schändlich
japane:
卑劣な [ひれつな], ひきょうな, 卑しい [いやしい]
katalune:
innoble
pole:
bezecny, nikczemny, haniebny, sromotny
rumane:
nesăbuită, rău, rușinoasă
ruse:
подлый, низкий
slovake:
nešľachetný
ukraine:
підлий, низький, ниций

malnoblaĵo

Malnobla, malmorala, malestiminda faro: ho kia ĝojo, konfidi sole al si mem sen ia skrupulo, hipokrito aŭ hezito, tiujn malfacilajn konfesojn, la proprajn malnoblaĵojn, respektante nur la memoran veron [26].
26. C. Boito, trad. J.-L. Tortel: Senso, 2004
beloruse:
ганебны ўчынак, подласьць
france:
bassesse, turpitude
pole:
chamstwo, podłość
rumane:
grosolănie, răutate
ukraine:
підлий, ганебний вчинок

malnobligi

(tr)
Igi malnobla; korupti2: malnobligita […] gento [27].
27. A. Svjentoĥovski, trad. Leono Zamenhof: Aspazio, 1908
beloruse:
разбэшчваць, рабіць ганебным
france:
avilir, pervertir
pole:
spodlić, upodlić
rumane:
umili, înjosi
ukraine:
принижувати, ганьбити, опошляти, вульґаризувати

*malnoblulo

Homo malnobla, fiulo: li estas mensogisto kaj malnoblulo [28].
angle:
scoundrel, scurvy dog, knave
beloruse:
падлец, падлюга
ĉeĥe:
bezcharakterní člověk, hanbář, hanebník
ĉine:
坏蛋 [huàidàn], 壞蛋 [huàidàn], 宵小 [xiāoxiǎo], 混蛋 [húndàn], 坏人 [huàirén], 壞人 [huàirén], 坏家伙 [huàijiāhuǒ], 壞家伙 [huàijiāhuǒ], 坏东西 [huàidōngxi], 壞東西 [huàidōngxi], 大坏蛋 [dàhuàidàn], 大壞蛋 [dàhuàidàn], 混球 [húnqiú], 奸民 [jiānmín]
france:
personne ignoble, scélérat
katalune:
brètol
pole:
cham, drań, nikczemnik
rumane:
incult, mișel, ticălos
ruse:
подлец
slovake:
bezcharakterný človek
ukraine:
підлотник, негідник, мерзотник

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo : Mankas dua fontindiko.
mal~aĵo : Mankas dua fontindiko.
mal~igi : Mankas dua fontindiko.
mal~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.