*17fi
- I.
-
fi
-
(ekkrio)
Malestiminde, abomene, naŭze: fi al vi! fi, kiel abomene! [1]! fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo [2].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua- angle:
- fie!, for shame! ~ al vi!: shame on you!.
- beloruse:
- фі!, фу!, цьху!
- ĉeĥe:
- fuj, jak nevhodné slovo
- france:
- fi!, beurk!, pouah!
- germane:
- pfui!, ih!, igitt!
- hispane:
- ¡puaf, qué asco!
- hungare:
- pfuj! pfuj! ~ al vi!: szégyeld magad!.
- japane:
- チェッ!
- nederlande:
- foei
- portugale:
- fu, abrenúncio, apre, chi, credo, cruzes, fora, irra
- ruse:
- фи!, фу!
- slovake:
- aké nevhodné slovo, fuj
-
(ekkrio)
- II.
-
fi-
- Prefikso esprimanta malestimon: la malbenita fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas malnovan spadon, li tamen ne sendis novan [3]; fibuŝo; aperis multego da fiinsektoj [4]; senkulpigi sin mem per fiagoj de aliaj [5]; tiu ĉi fiago estas nur unu en longa ĉeno de tiaj brutalaĵoj [6]; modernaj kurieroj estas ĵurnalistoj, kaj se ili povus, ankaŭ nunaj registoj senkapigus tiujn fihomojn, se ili informas la publikon pri fiagoj de politikistoj [7].
Rim.: Prefikseca fi- kaj la sufikso -aĉ estas similaj kaj povas en multaj okazoj esti preskaŭ indiferente uzataj. Ili tamen diferencas inter si per tio, ke -aĉ estas prefere objektiva, dum fi- estas prefere subjektiva; -aĉ povas montri simple, ke iu aŭ io estas malbonkvalita, netaŭga, aŭ ke oni opinias ĝin tia; fi- esprimas negativan juĝon el morala vidpunkto: ĉevalaĉo ne estas fia ĉevalo, sed tre malfeliĉa [8]; tiu fiulo estas tre lerta kaj bela viro.Rim.: Alie oni povas esprimi la diferencon tiel, ke aĉ- rilatas al la propra konsisto, ekz. grupaĉo estas malbone organizita, hundaĉo estas malsana, malbela; dum fi- rilatas al la maniero de agado, kaj malbonigas precipe la eksteron: figrupo agas malmorale, en detrua maniero, dum ĝi povas esti tute bone organizita interne, fihundo povas esti korpe bela kaj sana, sed facile mordas aliajn.3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:24
5. Stefan Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
6. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
7. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/03, p. 3
8. Maria Nemirow-Ziólkowska: Esperanto dla wszystkich, Warszawa, 1965; lekcja 29, p. 41- angle:
- ~buŝo: dirty mouth. ~insektoj: pests.
- france:
- ~komercisto: mercanti. ~insektoj: insecte nuisible.
- germane:
- ~komercisto: windiger Geschäftsmann, unseriöser Geschäftsmann, unseriöser Händler. ~buŝo: Schandmaul. ~insektoj: Ungeziefer.
- hispane:
- ~komercisto: comerciante mezquino. ~buŝo: malhablado. ~insektoj: plaga.
- hungare:
- ~komercisto: nyerészkedő. ~buŝo: mocskos száj. ~insektoj: féreg (kártékony rovar).
- volapuke:
- lu- ~buŝo: lumud.
- III.
-
Samsignifa memstara vortero:
fia
- Malnobla, abomeninda: populara kuracisto, fia murdisto [9]; atestaĵoj pri korupto, kompliceco kaj kaŝado de misa kaj fia konduto [10]; jen la terure malbela fia flanko de l' afero [11]; li estis kondamnita je morto en fia pseŭdoproceso gvidita de „furioza Rolando” [12]; fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio [13]; tio estas fia kalumnio, kiun tre lerte organizis liaj kontraŭuloj, kiuj deziras ruinigi lian vivon kaj neniigi lin [14]; ne troviĝas akuzo, ekde la rabado, ĝis la patromurdo, aŭ de la vanteco ĝis la plej fia krueleco, kiu ne trafus ilin tute prave [15]; fia nuanco, senco, tono.
9. Paul Gubbins: Doktoro Morto, Monato, 2000/05, p. 11
10. Garbhan MacAoidh: Paŝoj al purigado, Monato, 2000/09, p. 8
11. H. Harrison, trad. W. Auld: La stratoj de Aŝkelono, 1994
12. Monato, Jomo Ipfelkofer: Postaj tempoj eble pli bone komprenos min
13. Monato, Kvazaŭ ĉio dependus de mi
14. Monato, Julian Modest: La memmortigo de Tanja
15. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Logos- angle:
- reprehensible, naughty, shameful, immoral, abomninable
- beloruse:
- агідны, мярзотны, брыдкі, ганебны, нізкі, подлы
- ĉeĥe:
- bídný, hanebný, mrzký, ničemný, podlý
- ĉine:
- 歹 [dǎi], 訑 [yí], 黑心 [hēixīn], 吝啬 [lìnsè], 邪恶 [xiéè], 孬 [nāo]
- france:
- abject (méprisable), bas (méprisable), indigne, vilain, méprisable
- germane:
- böse, fies, schlecht, unmoralisch, gemein
- hispane:
- abyecto, vil, indigno, despreciable
- hungare:
- aljas, ocsmány, galád
- japane:
- 下劣な [したおとな], いやらしい
- nederlande:
- verfoeilijk, kwalijk, stout, berispelijk, afkeurenswaardig, onbehoorlijk
- ruse:
- мерзкий, гадкий, подлый, отвратительный
- slovake:
- hanebný
- ukraine:
- мерзенний, бридкий, гидкий, негідний, нікчемний
fiaĵo MT
- Fia ago aŭ abomeninda objekto: vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj [16]; virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo [17]; li trinkis la spican elbarelaĵon de plezuro, ke li forgesu la fiaĵojn kiujn li ĉi tie faris [18]; decidi referendumon sen averti siajn eŭropajn kolegojn estas fiaĵo [19]; ĝoju, ke post viaj fiaĵoj vi vivis tiel meritige [20].
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 5:11
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 18:23
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
19. Monato, Marko Naoki Lins: Konstitucio ĉu la civitanoj decidu?
20. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj- beloruse:
- брыдота (нешта), мярзота, гідоцьце, подласьць (учынак)
- ĉine:
- 噁 [wù]
- france:
- bassesse (acte bas), cochonnerie (acte, propos)
- germane:
- Gemeinheit, Niederträchtigkeit, Erbärmlichkeit, Frechheit, Schäbigkeit, Sauerei, Ferkelei, Schund, Dreckszeug
- hispane:
- bajeza, vileza
- hungare:
- aljas tett, galádság
- japane:
- 汚い物 [きたないぶつ], 汚い言葉 [きたないことば], 汚い行為 [きたないこうい]
- ruse:
- подлость (поступок)
- ukraine:
- мерзота, гидота, мерзенний, бридкий учинок
fieco
- Karakterizo de io aŭ iu fia: la pereo de la eŭropa civilizacio montriĝos kiel paralizo kontraŭ ajna malico, ajna fieco, ajna malico: finfine maliculoj disŝiros la mondon [21]; per sia meditado li ekkonscias pri la vero kaj rezignas sian fiecon [22].
21. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin!
22. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj- beloruse:
- подласьць (якасьць), мярзотнасьць, брыдкасьць
- ĉeĥe:
- podlost
- france:
- bassesse (caractère méprisable)
- hispane:
- mezquindad
- japane:
- 下品 [げひん], 下劣 [げれつ]
- ruse:
- подлость (качество)
- slovake:
- oplanstvo
- ukraine:
- мерзенність, гидливість
fiulo
- Persono malestiminda: oni provis aresti la fiulon MkM ; nur pro frandemo tion faris al mi la fiulino KrB ! kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon [23]; fiulo ŝtelis de ekster la mortigito-domo la bukedojn (supozeble vendo- kaj profito-cele) [24]; piulo Buŝo ne fiule mensogis, ĉar li estas bona kristano [25]; nekredeble potenca fiulo, kiu jam posedas preskaŭ ĉiujn el la ringoj, strebas akiri, iel ajn, la ringon nun havatan de Frodo [26]. fripono, kanajlo
23. Monato, Morteza Mirbaghian: Proverboj novaj
24. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro
25. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar
26. Monato, Donald Broadribb: Moderna klasikaĵo- beloruse:
- мярзотнік, нягоднік, брыдота (чалавек)
- ĉeĥe:
- darebák, padouch, všivák
- finne:
- lurjus, heittiö
- france:
- salaud
- germane:
- Lump, Gauner, schmieriger Typ ~ulino: Luder.
- hispane:
- despreciable, indigno, bellaco, abyecto
- hungare:
- gazember
- japane:
- 汚いやつ [きたないやつ], 下劣な人 [したおとなじん]
- ruse:
- подлец, мерзавец, негодяй
- slovake:
- darebák, podliak, všivák
- ukraine:
- мерзотник, гадина, негідник