fajn/a

fajna

1.
Ekstrakvalita, pursubstanca: fajna oro MkM ; fajnigi metalon; la restoracio estis agrabla, la manĝo bongusta, la vino fajna... ChB ; [sur] la skribotablo […] amaso da fajna papero kiun mi plenigas [1]; bebeto kun fajna haŭto rozkolora SkandalJozef ; disigu la fajron disde la tero, la fajnon disde la malfajno, milde, kun plena komprenemo SatirRak ; (figure) eleganta, kristale fajna lingvo-uzo EeP ; fajnsablaj plaĝoj [2]; (figure) plej fajnaj belec-reĝinoj [3]; (sarkasme) jen fajna societo: kontrabandi, falsi deklarojn, trompi havenajn instancojn MortulŜip . SIN:malkruda, rafinitaSUP:pura
2.
Prezentanta aŭ distinganta akre subtilajn diferencojn: [li] videble kapablas je tre detalaj stilaj studoj kaj havas fajnan orelon por nuancoj [4]; por ‚rapida‘ la embaraso de riĉeco prezentas almenaŭ ses vortojn, ĉiujn fajne sencmalsamajn [5]; la araba skribo ne favoras taŭgan transsendon de tiaj fajnaj sonnuanco CKv ; la fajneco de l’ trajtoj, la densa nigra hararo, la rekta nazo, […] ĉio disradiis neoftan belecon ChC ; li estis poeto kun […] kapablo ellabori ankaŭ komplikan materialon en fajna, emociveka maniero EeP ; ĉe ni tiuj sentoj estas multe pli fajnaj, delikataj, komplikaj kaj intensaj, ĉar tio apartenas al la kultura vivo VojaĝImp ; lia sanga grupo koincidas kun la konkludoj tiritaj el la specimenoj de spermo, kiun ni trovis ĉe la viktimoj, eĉ laŭ la tre fajnaj subdividoj, kiujn oni nun uzas ChM ; ne estus fajne! […] preparu nin al ŝtormosalt' [6]; farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko [7]; fajnaj filigranoj [8]; fajnkontura silueto [9]; ludoj kun fajnaj kaj moviĝantaj tridimensiaj grafikaĵoj estas la ĉefaj aferoj [10]; la dua fermentado (aŭ maturiĝprocedo) fajnigas la guston kaj atribuas pli da mildeco al la biero [11]. ANT:rustikaVD:nobla
Rim.: Io delikata milde kaj malforte impresas la sentumojn kaj estu tuŝata nur malforte pro rompiĝemo, dum io fajna bezonas akrajn sentumojn por povi distingi ĝiajn nuancojn. Io subtila impresas same, sed kutime senpere kaj nature, dum fajneco fariĝas per kulturado, edukado, prilaborado. Io sublima impresas la animon, la spiriton.
1. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
2. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
3. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 2003
4. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
5. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
7. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 2004
8. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
9. Monato, Frank Roger: La brulanta virino, 2004
10. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
11. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
afrikanse:
fyn
albane:
gjobë
amhare:
ደህና
angle:
fine
arabe:
غرامة
armene:
տուգանք
azerbajĝane:
gözəl
beloruse:
файны, тонкі, вытанчаны, далікатны, зграбны, высакаякасны, высакапробны
bengale:
জরিমানা
birme:
ကောင်းသော
bosne:
u redu
ĉeĥe:
fajn, hladký, jemný, ušlechtilý, vybraný, vytříbený
ĉine:
微細 [wéixì], 縝 [zhěn]
dane:
bøde
estone:
trahvi
eŭske:
fina
filipine:
mainam
france:
fin (d'une grande pureté), raffiné ~igi: raffiner.
galege:
multa
germane:
fein, rein 1. fein
guĝarate:
દંડ
haitie:
amann
haŭse:
lafiya
hinde:
ठीक
hungare:
1. finom, tiszta (anyag) ~igi: finomít. 2. finom
igbe:
mma
irlande:
fíneáil
islande:
fínn
japane:
罰金 [ばっきん]
jave:
nggoleki
jide:
פייַן
jorube:
o dara
kanare:
ದಂಡ
kartvele:
ჯარიმა
katalune:
fi, pur, depurat, delicat, exquisit ~igi: refinar, afinar, quintaessenciar.
kazaĥe:
айыппұл
kimre:
dirwy
kirgize:
айып
kmere:
ការផាកពិន័យ
koree:
korsike:
a grana
kose:
isohlwayo
kroate:
fino
kurde:
baş
latine:
postremo
laŭe:
ອັນດີງາມ
litove:
gerai
makedone:
парична казна
malagase:
tsara dia tsara
malaje:
denda
malajalame:
പിഴ
malte:
multa
maorie:
pai
marate:
सुरेख
monge:
zoo
mongole:
нарийн
nederlande:
1. zuiver ~igi: raffineren. 2. delicaat
njanĝe:
zabwino
okcidentfrise:
moai
panĝabe:
ਜੁਰਮਾਨਾ
paŝtue:
ښه
pole:
doskonały, pierwszorzędny, doborowy, czysty, bez domieszek, drobny, miałki, cienki, delikatny, subtelny, wrażliwy
portugale:
puríssimo, extrafino, de primeira, refinado
ruande:
neza
ruse:
1. высшего качества, высокопробный, рафинированный 2. тонкий, утончённый, изящный, изысканный
samoe:
lelei
sinde:
ٺيڪ
sinhale:
දඩ
skotgaele:
càin
slovake:
drobný, jemný, subtílny, útly
slovene:
fina
somale:
ganaax
ŝone:
naka
sote:
ntle
sunde:
dengda
svahile:
faini
taĝike:
хуб
taje:
ปรับ
tamile:
நன்றாக
tatare:
әйбәт
telugue:
జరిమానా
ukraine:
відмінно
urdue:
ٹھیک
uzbeke:
jarima
vjetname:
tốt
zulue:
emihle

pli fajna

MAT[12]
(p.p. aro de subaroj, rilate al alia) Ĝin inkluzivanta: la maldiskreta topologio estas la malplej fajna el ĉiuj; la idento-bildigo de topologia spaco al topologia spaco kun pli malfajna topologio estas ĉiam kontinua. VD:topologio, filtrilo.
Rim.: Tiu ĉi termino estas klare internacia, kaj ni preferis ne sekvi [13], kiu proponas uzi verbojn de la tipo „pli(al)i“ aŭ „men(al)i“ por kompari la topologiojn. Se iu ne ŝatas la terminon „esti pli fajna“, li simple uzu „inkluzivi“.
angle:
finer (math.)
ĉeĥe:
jemnější
france:
plus fin (math.)
germane:
feiner
hungare:
finomabb (részhalmaz)
katalune:
més fi[na] (mat. topol.)
nederlande:
fijner (wisk.) pli mal~a: grover (wisk.).
ruse:
более тонкий (мат.)
slovake:
jemnejší

administraj notoj

pli ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.