fajn/a fajnaserĉi 'fajna' [fajn.0a] 1.[fajn.0a.rafinita] Ekstrakvalita, pursubstanca: fajna oro MkM ; fajnigi metalon; la restoracio estis agrabla, la manĝo bongusta, la vino fajna... ChB ; [sur] la skribotablo […] amaso da fajna papero kiun mi plenigas [1]; bebeto kun fajna haŭto rozkolora SkandalJozef ; disigu la fajron disde la tero, la fajnon disde la malfajno, milde, kun plena komprenemo SatirRak ; (figure) eleganta, kristale fajna lingvo-uzo EeP ; fajnsablaj plaĝoj [2]; (figure) plej fajnaj belec-reĝinoj [3]; (sarkasme) jen fajna societo: kontrabandi, falsi deklarojn, trompi havenajn instancojn MortulŜip . malkruda, rafinitapura 2.[fajn.0a.delikata] Prezentanta aŭ distinganta akre subtilajn diferencojn: [li] videble kapablas je tre detalaj stilaj studoj kaj havas fajnan orelon por nuancoj [4]; por ‚rapida‘ la embaraso de riĉeco prezentas almenaŭ ses vortojn, ĉiujn fajne sencmalsamajn [5]; la araba skribo ne favoras taŭgan transsendon de tiaj fajnaj sonnuanco CKv ; la fajneco de l’ trajtoj, la densa nigra hararo, la rekta nazo, […] ĉio disradiis neoftan belecon ChC ; li estis poeto kun […] kapablo ellabori ankaŭ komplikan materialon en fajna, emociveka maniero EeP ; ĉe ni tiuj sentoj estas multe pli fajnaj, delikataj, komplikaj kaj intensaj, ĉar tio apartenas al la kultura vivo VojaĝImp ; lia sanga grupo koincidas kun la konkludoj tiritaj el la specimenoj de spermo, kiun ni trovis ĉe la viktimoj, eĉ laŭ la tre fajnaj subdividoj, kiujn oni nun uzas ChM ; ne estus fajne! […] preparu nin al ŝtormosalt' [6]; farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko [7]; fajnaj filigranoj [8]; fajnkontura silueto [9]; ludoj kun fajnaj kaj moviĝantaj tridimensiaj grafikaĵoj estas la ĉefaj aferoj [10]; la dua fermentado (aŭ maturiĝprocedo) fajnigas la guston kaj atribuas pli da mildeco al la biero [11]. rustikanoblaRim.: Io delikata milde kaj malforte impresas la sentumojn kaj estu tuŝata nur malforte pro rompiĝemo, dum io fajna bezonas akrajn sentumojn por povi distingi ĝiajn nuancojn. Io subtila impresas same, sed kutime senpere kaj nature, dum fajneco fariĝas per kulturado, edukado, prilaborado. Io sublima impresas la animon, la spiriton. 1. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo2. Monato, Marc Gassion: Aude, 20033. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo, 20034. Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj5. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado7. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 20048. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 269. Monato, Frank Roger: La brulanta virino, 200410. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 1611. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18 afrikanse: fyn albane: gjobë amhare: ደህና angle: fine arabe: غرامة armene: տուգանք azerbajĝane: gözəl beloruse: файны, тонкі, вытанчаны, далікатны, зграбны, высакаякасны, высакапробны bengale: জরিমানা birme: ကောင်းသော bosne: u redu ĉeĥe: fajn, hladký, jemný, ušlechtilý, vybraný, vytříbený ĉine: 微細 [wéixì], 縝 [zhěn] dane: bøde estone: trahvi eŭske: fina filipine: mainam france: fin (d'une grande pureté), raffiné ~igi: raffiner. galege: multa germane: fein, rein 1. fein guĝarate: દંડ haitie: amann haŭse: lafiya hinde: ठीक hungare: 1. finom, tiszta (anyag) ~igi: finomít. 2. finom igbe: mma irlande: fíneáil islande: fínn japane: 罰金 [ばっきん] jave: nggoleki jide: פייַן jorube: o dara kanare: ದಂಡ kartvele: ჯარიმა katalune: fi, pur, depurat, delicat, exquisit ~igi: refinar, afinar, quintaessenciar. kazaĥe: айыппұл kimre: dirwy kirgize: айып kmere: ការផាកពិន័យ koree: 잘 korsike: a grana kose: isohlwayo kroate: fino kurde: baş latine: postremo laŭe: ອັນດີງາມ litove: gerai makedone: парична казна malagase: tsara dia tsara malaje: denda malajalame: പിഴ malte: multa maorie: pai marate: सुरेख monge: zoo mongole: нарийн nederlande: 1. zuiver ~igi: raffineren. 2. delicaat njanĝe: zabwino okcidentfrise: moai panĝabe: ਜੁਰਮਾਨਾ paŝtue: ښه pole: doskonały, pierwszorzędny, doborowy, czysty, bez domieszek, drobny, miałki, cienki, delikatny, subtelny, wrażliwy portugale: puríssimo, extrafino, de primeira, refinado ruande: neza ruse: 1. высшего качества, высокопробный, рафинированный 2. тонкий, утончённый, изящный, изысканный samoe: lelei sinde: ٺيڪ sinhale: දඩ skotgaele: càin slovake: drobný, jemný, subtílny, útly slovene: fina somale: ganaax ŝone: naka sote: ntle sunde: dengda svahile: faini taĝike: хуб taje: ปรับ tamile: நன்றாக tatare: әйбәт telugue: జరిమానా ukraine: відмінно urdue: ٹھیک uzbeke: jarima vjetname: tốt zulue: emihle pli fajnaserĉi 'pli fajna' [fajn.pli0a] [12] [fajn.pli0a.aro_de_subaroj] (p.p. aro de subaroj, rilate al alia) Ĝin inkluzivanta: la maldiskreta topologio estas la malplej fajna el ĉiuj; la idento-bildigo de topologia spaco al topologia spaco kun pli malfajna topologio estas ĉiam kontinua. topologio, filtrilo. Rim.: Tiu ĉi termino estas klare internacia, kaj ni preferis ne sekvi [13], kiu proponas uzi verbojn de la tipo „pli(al)i“ aŭ „men(al)i“ por kompari la topologiojn. Se iu ne ŝatas la terminon „esti pli fajna“, li simple uzu „inkluzivi“. 12. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p.p. topologio13. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 53 angle: finer (math.) ĉeĥe: jemnější france: plus fin (math.) germane: feiner hungare: finomabb (részhalmaz) katalune: més fi[na] (mat. topol.) nederlande: fijner (wisk.) pli mal~a: grover (wisk.). ruse: более тонкий (мат.) slovake: jemnejší administraj notoj pli ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.