*van/a UV *vana serĉi 'vana' [van.0a] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ne produktanta efikan rezulton; senutila: nia voko ne restos vana [1]; al vi klopodojn kaj al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj (senfruktaj) [2]; ili komprenis, ke ĉia serĉado estus vana [3]; mi parolos antaŭe mem kun la posedantino […], vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo Marta ; la juna barono kunportis sian fajfilon, sed ĉiuj liaj penoj […] eligi ian tonon, estis vanaj Fab3 ; en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu sola utila afero [4]; lecionoj al profesoro estas vana laboro PrV ; kontraŭ forta mano la leĝo estas vana (senpova) PrV ; servo al Dio vana (senrekompenca) ne restas PrV . sencela, senpova, sensenca, senrezultata, superflua, vanta1 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Havanta nur ŝajnon sen realeco; neefektiva: eh, tio estas nur vanaj minacoj [5]! mi vidis kun ĝojo, ke miaj duboj estis vanaj [6]; ĉiuj miaj esperoj estis vanaj, mia edzo ne reaperis [7]; ili parolas vanajn vortojn, ĵuras mensoge [8]; Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana [9]. ŝajna, svaga 1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 19102. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 10:49. La Nova Testamento, I. Korintanoj 15:10 angle: futile, vain beloruse: дарэмны, марны, бескарысны, беспасьпяховы bretone: aner (ag.) ĉeĥe: marný, pomíjející ĉine: 白白 [báibái], 枉然 [wǎngrán], 愛慕虛榮 [àimùxūróng], 爱慕虚荣 [àimùxūróng], 徒然 [túrán] france: vain germane: vergeblich, umsonst, unnütz 1. zwecklos, fruchtlos, ergebnislos 2. vergeblich, umsonst hispane: vano 1. inútil, ineficaz, infructuoso hungare: hiábavaló, meddő, hiú kontraŭ forta mano la leĝo estas ~a: a törvény csak a gyámoltalant köti. servo al Dio ~a (senrekompenca) ne restas: az Isten soha nem marad adósunk. japane: 実りのない [みのりのない], むだな, むなしい, 実質を伴わない [じっしつをともなわない] katalune: va nederlande: vergeefs, ijdel pole: daremny, próżny, płonny portugale: vão (adj.), inútil (adj.) ruse: напрасный, тщетный slovake: daromný, márny, zbytočný ukraine: даремний, марний vaneserĉi 'vane' [van.0e] Sen rezulto; senutile: ĉiuj niaj vortoj pereus vane [10]; ĉiuj niaj laboroj pereos vane [11]; vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, […] de kiu[j] mi vin vane avertadis [12]; vane vi tentas, mi ne konsentos PrV ; el malplena telero vane ĉerpas kulero PrV . 10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto11. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I12. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo angle: in vain, vainly beloruse: дарма, дарэмна, марна, бескарысна, беспасьпяхова bretone: en aner ĉeĥe: darmo, marně, marně, naplano, zbytečně ĉine: 白白 [báibái], 枉然 [wǎngrán] france: en vain germane: zwecklos, fruchtlos, ergebnislos, nutzlos, vergeblich, umsonst hispane: en vano, vanamente, ineficazmente, infructuosamente hungare: hiába ~e vi tentas, mi ne konsentos: még a te két szemedért se. el malplena telero ~e ĉerpas kulero: ahol nincs, ott ne keress. japane: むだに, むなしく katalune: en va nederlande: tevergeefs pole: daremnie, na próżno portugale: em vão ruse: зря, напрасно, тщетно slovake: daromne, márne, nadarmo ukraine: даремно, марно, марне vanecoserĉi 'vaneco' [van.0eco] [van.0eco.KOMUNE] Senrezulteco, senfrukteco: la pensoj de Adaha sin okupis ne nur […] pri la vaneco de knabinaj revoj [13]; spertoj en la antaŭa kongreslando konvinkis min pri la vaneco kaj la malhomaj efikoj de la embargo [14]; la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte [15]. 13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 23a, paca Betraĥ14. Monato, Rob Moerbeek: Embargu la embargon!, 201115. La Nova Testamento, Romanoj 8:20 angle: futility beloruse: марнасьць, дарэмнасьць ĉeĥe: marnost, marná snaha, zbytečnost ĉine: 无目 [wúmù], 無目 [wúmù], 徒劳 [túláo], 徒勞 [túláo] france: stérilité (fig.), vanité (inutilité) germane: Zwecklosigkeit, Vergeblichkeit hispane: vanidad (cualidad de vano, no de vanidoso), inutilidad, ineficacia hungare: hiábavalóság japane: むだ, むなしさ katalune: vanitat, ineficàcia pole: daremność portugale: inutilidade, futilidade slovake: márnosť, zbytočnosť ukraine: даремність, марність vanigiserĉi 'vanigi' [van.0igi] (tr) [van.0igi.KOMUNE] Senigi je esperita rezulto, senfruktigi, fiaskigi: ilian laboron vanigus la foresto de asocio [16]; tiuj kirasitaj grandeguloj vanigis ĉiun kontraŭbatalon [17]; mi ne vanigas la gracon de Dio [18]; klarvideble estas en ĉio ĉi tio la mano de la Eternulo, kiu volas uzi vian kortuŝan fidelecon kiel ilon por vanigi la malvirtajn planojn de fanatikuloj [19]. estingi, malaperigi, malvalidigi, nuligi, senvalorigi 16. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)17. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano18. La Nova Testamento, Al la Galatoj 2:2119. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX angle: frustrate, thwart beloruse: марнаваць, рабіць марным ĉeĥe: mařit, překazit, zmařit ĉine: 阻桡 [zǔráo], 阻橈 [zǔráo], 阻挠 [zǔnáo], 阻撓 [zǔnáo], 阻难 [zǔnàn], 阻難 [zǔnàn] france: rendre vain, ruiner les espoirs de germane: vereiteln, durchkreuzen, zwecklos machen hispane: inutilizar, quitar importancia hungare: meghiúsít japane: むだにする katalune: tornar va pole: udaremniać portugale: tornar vão, tornar inútil slovake: prekaziť, zmariť ukraine: робити даремним, марним administraj notoj