tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

topologi/o

topologio

serĉi 'topologio'
[topolo.0o]
en: topology;
MAT
1.  
[topolo.0o.fako]
en:
PIV1 Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas ĉefe pri distanco, kontinueco, limeso, konverĝo ks.
Rim.: Historie topologio studis, kiel konserviĝas la ecoj de geometriaj figuroj dum kontinuaj transformoj. Danke al la nocio „topologia strukturo“ nun eblas paroli pri kontinueco ankaŭ en spacoj pli ĝeneralaj ol la metrikaj. Topologio provizas gravajn ilojn kaj nociojn al aliaj matematikaj branĉoj, precipe al analitiko.
2.  
[topolo.0o.strukturo]
en:
[1] (super aro E) Tia aro T de subaroj de E, ke la malplena aro kaj E apartenas al ĝi, kaj ke ĉiu kunaĵo de ajna nombro da ĝiaj elementoj kaj ĉiu komunaĵo de finia nombro da ĝiaj elementoj apartenas al ĝi: la elementojn de topologio oni nomas malfermitaj subaroj; diskreta topologio (konsistanta el ĉiuj subaroj de E) MatVort ; maldiskreta topologio (konsistanta nur el E kaj la malplena aro) MatVort ; topologio difinita per metriko, per normo, per aro de duonnormoj; topologio super E, difinita per aro A de subaroj de E (topologio, kies bazon konsistigas ĉiuj finiaj komunaĵoj de elementoj en A∪{∅,E}); topologio super E, difinita per aro de bildigoj al iu topologia spaco (topologio, kies bazon konsistigas ĉiuj inversaj bildoj de malfermita aro per bildigo el la aro). SIN:topologia strukturo; SUB: Specifaj topologioj: topologio de simpla konverĝo, topologio de unuforma konverĝo, malforta topologio, dualmalforta topologio; VD: Rilataj nocioj: bazo, pli fajna; rilataj subaroj: malfermita subaro, fermita subaro, ĉirkaŭaĵo.

topologia

serĉi 'topologia'
[topolo.0a]
en: topological;
MAT
1.  
[topolo.0a.gxenerale]
en: topological;
Rilata al topologio 1 aŭ al la karakterizaj ecoj, pri kiuj tiu ĉi fako okupiĝas: kontinueco estas topologia eco de bildigo.
2.  
[topolo.0a.spaco]
en:
VD:topologia spaco.
3.  
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
a)  
[topolo.0a.grupo]
en:
(p.p. grupo) Provizita per tia topologio 2, ke la bildigo xy-1 estu kontinua.
b)  
[topolo.0a.ringo]
en:
(p.p. ringo) Provizita per tia topologio 2, ke la bildigoj x†(-y) kaj xy estu kontinuaj.
c)  
[topolo.0a.modulo]
en:
(p.p. modulo super topologia ringo) Provizita per tia topologio 2, ke la bildigoj x-y kaj α∙x estu kontinuaj.

malforta topologio  

serĉi 'malforta topologio'
[topolo.malforta0o]
en: weak topology;
MAT
(super topologia vektora spaco E) La topologio, difinita per la aro de ĉiuj kontinuaj linearaj formoj super ĝi (alidire: per ĝia topologia dualo): la malforta topologio estas la malplej fajna topologio, kiu igas kontinuaj la elementojn de la topologia dualo E'; por finidimensia normohava spaco la malforta topologio identas kun tiu, difinita per la normo.
Rim.: Kontraste kun la malforta, oni ofte referencas al la origina topologio de E nomante ĝin „forta“. En multaj aplikoj la forta topologio estas difinita per normo.

dualmalforta topologio, *-malforta topologio  

serĉi 'dualmalforta topologio'
serĉi '*-malforta topologio'
[topolo.dualmalforta0o]
en: weak* topology;
MAT
(super topologia dualo de E') La topologio, difinita per la aro de ĉiuj bildigoj θx (por xE), kiuj ĵetas elementon φ de la dualo al φ(x): la dualmalforta topologio identas kun la topologio de simpla konverĝo; la origina topologio de la topologia dualo de normohava spaco estas pli fajna, ol la dualmalforta.
Rim.: La naciaj lingvoj ŝajnas heziti, ĉu la stelo simbolanta dualecon aplikiĝas al „topologio“ aŭ „malforta“. Ni preferis la duan solvon por eviti, ke kreiĝu termino „dualtopologio“ sen aparta memstara senco, krom eble „topologio de la dualo“, kiu estus problema, ĉar „malforta topologio de la dualo“ kaj „dualmalforta topologio“ ne nepre identas. Sed necesas agnoski, ke „dualmalforta“ ne estas kontentiga kunmetaĵo.

topologio de simpla konverĝo  

serĉi 'topologio de simpla konverĝo'
[topolo.0o.de_simpla_konvergxo]
en: topology of pointwise convergence;
MAT
(super aro de funkcioj) Topologio, rilate al kiu vico de funkcio estas konverĝa, se kaj nur se ĝi estas simple konverĝa.

topologio de unuforma konverĝo  

serĉi 'topologio de unuforma konverĝo'
[topolo.0o.de_unuforma_konvergxo]
en: topology of uniform convergence;
MAT
(super aro de funkcioj al metrika spaco) Topologio, difinita per la metriko, kiu difinas distancon inter du funkcioj per la supremo de la distancoj inter ĝiaj valoroj. VD:unuforme konverĝa.


tradukoj

anglaj

~o: topology; ~a 1.: topological; ~a 3.: topological; malforta ~o: weak topology; dualmalforta ~o, *-malforta ~o: weak* topology; ~o de simpla konverĝo: topology of pointwise convergence; ~o de unuforma konverĝo: topology of uniform convergence. diskreta ~o: discrete topology; maldiskreta ~o: indiscrete topology, trivial topology.

belorusaj

~o: тапалёгія; ~a 3.: тапалягічны.

francaj

~o: topologie; ~a 1.: topologique; ~a 3.: topologique; malforta ~o: topologie faible; dualmalforta ~o, *-malforta ~o: topologie *-faible, topologie faible *; ~o de simpla konverĝo: topologie de la convergence simple; ~o de unuforma konverĝo: topologie de la convergence uniforme. diskreta ~o: topologie discrète; maldiskreta ~o: topologie grossière.

germanaj

~o: Topologie; ~a 1.: topologisch; ~a 3.: topologisch; malforta ~o: schwache Topologie; dualmalforta ~o, *-malforta ~o: schwache *-Topologie; ~o de simpla konverĝo: Topologie der punktweisen Konvergenz; ~o de unuforma konverĝo: Topologie der gleichmäßigen Konvergenz. diskreta ~o: diskrete Topologie; maldiskreta ~o: indiskrete Topologie, triviale Topologie.

hispanaj

~o: topología; ~a 3.: topológico.

hungaraj

~o: topológia; ~a: topologikus; malforta ~o: gyenge topológia; dualmalforta ~o, *-malforta ~o: gyenge *-topológia; ~o de simpla konverĝo: pontonkénti konvergencia topológiája; ~o de unuforma konverĝo: egyenletes konvergencia topológiája. diskreta ~o: diszkrét topológia; maldiskreta ~o: triviális topológia.

nederlandaj

~o: topologie.

polaj

~o: topologia; ~a 1.: topologiczny; ~a 3.: topologiczny. diskreta ~o: topologia dyskretna.

portugalaj

~o: topologia.

rusaj

~o: топология; ~a 1.: топологический; ~a 3.: топологический; malforta ~o: слабая топология; dualmalforta ~o, *-malforta ~o: слабая * топология; ~o de simpla konverĝo: топология простой сходимости; ~o de unuforma konverĝo: топология равномерной сходимости. diskreta ~o: дискретная топология; maldiskreta ~o: тривиальная топология.

fontoj

1. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 53

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
malforta ~o: Mankas fontindiko.
malforta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dualmalforta ~o, *-malforta ~o: Mankas fontindiko.
dualmalforta ~o, *-malforta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de simpla konverĝo: Mankas fontindiko.
~o de simpla konverĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de unuforma konverĝo: Mankas fontindiko.
~o de unuforma konverĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | topolo.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.32 2013/06/17 05:10:13