*spit/e UV spitiserĉi 'spiti' [spit.0i] (tr) [spit.0i.KOMUNE] Malkaŝe, obstine kaj sentime kontraŭagi al iu aŭ io: spiti la danĝerojn de sovaĝa lando [1]; mi kuraĝis spiti la ridindiĝon kaj senĝene demandis [2]; por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? […] – por spiti nin, respondis Marten [3]; ĉiujn siajn malamikojn li forspitas [4]; se vi malgraŭ tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj [5]; (figure) laĉo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn kaj la flikojn de la talivesto Marta ; spitante ĉiujn „kvankamojn” kaj „ne-ĉiamojn” [6]; abelujon ne incitu, amason ne spitu PrV ; pli facile estas eviti ol spiti PrV . alfronti, defii, maleviti, malobei, obstini, provokiRim.: Laŭ la origina difino en PV, „spiti“ okazas plezure (ĉu eĉ malbonvole, malice?) sed tiu subkompreno apenaŭ troviĝas en la supre cititaj ekzemploj. [Wolfram Diestel] 1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IV2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksesa Ĉapitro3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXI4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 10:55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:216. Monato, Grigorij arosev: Grigorij Arosev angle: spite beloruse: дзейнічаць насуперак, рабіць назло, ісьці проці (чаго, каго), пайсьці супраць ĉeĥe: protivit se, vzdorovat někomu ĉine: 傲 [ào], 不顧反對 [bùgùfǎnduì], 不顾反对 [bùgùfǎnduì] france: défier, provoquer germane: trotzen hispane: desafiar, provocar, retar hungare: dacol abelujon ne incitu, amason ne ~u: ne ingereld az alvó oroszlánt. japane: ものともしない, 逆らう [さからう], たてつく nederlande: trotseren pole: na przekór (czemuś) ruse: действовать наперекор, действовать вопреки, действовать назло slovake: odporovať, priečiť sa (niekomu), trucovať, vzdorovať ukraine: діяти всупереч/наперекір, дразнитися, дрочитися spite al, spit' al, *spite ... -n serĉi 'spite al' serĉi 'spit' al' [spit.0eal] (prepoziciaĵo) [spit.0eal.KOMUNE] Intence kontraŭstarante la volon de iu alia, montrante, ke oni ne timas batalon: spite miajn insidantojn [7]; spite miajn malamikojn liberigu min [8]; spite ĉiujn argumentojn li rifuzis; tie grandajn ŝancojn havas precipe naciismaj partioj, spite al ankoraŭ funkciantaj aparatoj de eksaj komunistoj [9]; ĉu efektive vi ordonis, sankta viro, mortigi la kaptitojn, spite (malgraŭ) mia promeso, ke ili ricevos la pardonon [10]; se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem EE ; la florkoloran! ... estas certe, ke vi diras nur por fari spite, […] ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran [11]; (evitinde) ni havos venkon spit' al pesto kaj putro [12]. danke alRim. 1: Malgraŭ montras simplan kontraŭecon; spite montras ĉiam intencon kaj obstinan kontraŭstaron. Rim. 2: La esprimo „spit' al“ estas tre maloftege uzata kaj kontraŭas la deksesan fundamentan regulon de gramatiko (pri la elizio): ĝi formsimilas al „dank' al“, sed ne estas pravigebla per la sama kialo. 7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:118. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 69:189. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 510. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX11. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria12. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947 angle: in spite of, despite beloruse: наперакор, насуперак, напоперак, назло, назнарок ĉine: 儘管 [jǐnguǎn], 尽管 [jǐnguǎn], 不顧反對 [bùgùfǎnduì], 不顾反对 [bùgùfǎnduì], 不顧 [bùgù], 不顾 [bùgù] france: en dépit (de) germane: trotz hungare: dacára, ellenére nederlande: in weerwil van, ondanks, trots (ondanks) pole: wbrew czemuś, przeciwko czemuś ruse: вопреки, наперекор, назло spite deserĉi 'spite de' [spit.0de] (malofte) [spit.0de.KOMUNE] Spite al: spite de diversaj danĝeroj kaj malfavoroj, junuloj elektadis pastran vojon kaj fidele servis al Dio [13]; estas mirinde, ke eĉ en Irako, spite de tiea ĥaoso, interna milito kaj altaj kostoj […] la prezoj estas nur dekono de la albanaj [14]. 13. Monato, last: Katolika eklezio ne havas pastrojn14. Monato, Bardhyl Selimi: Sendrata telefonado regata de monopolistoj beloruse: наперакор, насуперак, напоперак, назло, назнарок pole: na złość czemuś, przeciw czemuś spitema [15]serĉi 'spitema' [spit.0ema] [spit.0ema.KOMUNE] Volonte spitanta: — ĉiu milito estas frenezaĵo — respondis spiteme la dua junulo [16]; la spitema belulino, kiu unue malestimis la junulon kiel elĵetiton, povus poste inviti lin al kelkaj „aventuroj” [17]. aroganta, maltima, obstina, tenaca 15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:3516. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 198317. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro? angle: spiteful beloruse: упорысты, упарты ĉeĥe: vzdorovitý france: indocile, provoquant germane: trotzig hungare: dacos japane: 反抗的な [はんこうてきな], 挑戦的な [ちょうせんてきな] nederlande: weerbarstig pole: krnąbrny, przekorny, wyzywający, buńczuczny ruse: упрямый slovake: trucovitý, vzdorovitý, zanovitý tibete: མགོ་མཁྲེགས་པོ་ ukraine: упертий spite ke, spite al tio ke serĉi 'spite ke' serĉi 'spite al tio ke' [spit.0eke] [spit.0eke.KOMUNE] Kontraŭante tion ke, malgraŭ ke: spite ke mi rapide eliris el la vendejo mi ne povis vidi kiuj estis la viroj kiuj interparolis malantaŭ la stokbretaro [18]; spite al tio, ke Jozefo nur spertis tri jarojn de formala eduko, li farigis kompetenta lingvisto [19]; religio estos en la 21a jarcento anakronismo, spite ke la plimulto de la homoj estas religiaj [20]. 18. L. Bergå, trad. E. Stasson: Fato pli akra ol morto, [2006]19. P. R. Kern: Pri La Du Pacaj Batalantoj, Por Esperanta Mormonaro, [2009]20. Jiří Proskovec: Ŝatata rubriko, Monato, 2001/02, p. 4 beloruse: нягледзячы на тое, што ĉine: 就使 [jiùshǐ] france: quand bien même hungare: annak ellenére, hogy pole: pomimo że... spito serĉi 'spito' [spit.0o] Kontraŭstaro; la ago spiti: Talpe venas kreditor' / Kaj frakase ekprotestas, / Ĉar pro spito aŭ malord' / Kvitancigi vi forgesas [21]; agante kun spito, la kokinoj detruis siajn ovojn [22]; spito-mokaj [23]. 21. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko22. Vikipedio, La Besto-Farmo23. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 28 angle: spite beloruse: супрацьстаяньне, дзеяньне насупраціў ĉine: 冒犯 [màofàn], 拒絕 [jùjué], 拒绝 [jùjué] germane: Trotz pole: pomimo administraj notoj