Aldoni tradukojn al ReVo:

3revizi/i JED , reviz/i PVEF

revizii, revizi

serĉi 'revizii'
serĉi 'i'
[revizi.0i]
(tr)
1.
[revizi.0i.dogane]
Observi, kontroli kaj eventuale priserĉi (dogane, police ktp) homojn, komercaĵojn ktp: kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead [1]; matene li estis sude de Pi-Bast, por revizii la nutraĵon [2]; alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion [3]; revizii unu post alia ĉiujn domojn QuV ; mi enpaŝis la ŝipeton, ankoraŭ unufoje mi detale ĉion reviziis, poste rekomendinte mian animon al Dio, mi ekfunkciigis la motoron VaK ; surbaze de la pritakso de agado farita de komisiitoj, la Estraro laŭbezone reviziu la plenumantojn kaj rimedojn por la daŭriga agado [4]. VD:ekzameni1, inspekti, inventari, superrigardi2
2.
[revizi.0i.verkon]
Reekzameni verkon, rekonsideri agadon, pensmanieron kaj fari necesajn ŝanĝojn: la tuta Malnova Testamento, reviziita de anglikanaj pastoroj, aperis en 1926 EeP ; la Statuto de Internacia Esperanto-Ligo de 1936, reviziita en julio 1940 EeP ; Zamenhof devis iom revizii siajn pensojn pri la neŭtraliga funkcio de unu lingvo kaj unu religio, ekkomprenante ke unu el la ĉefaj obstakloj al monda paco estas la kulto al ekstrema naciismo EeP . VD:korekti, recenzi, redakti, retuŝi
3.
[revizi.0i.JUR]
JUR Reekzameni antaŭan juĝon pri formalaj mankoj, post plendo de unu el la partioj: la esplora juĝisto tuj prezentis raporton al la plej alta juĝisto, kiu revizis la aferon [5]. VD:amendi, apelacii
angle:
2. 3 revise, review 3. casser (brite), appeal (usone)
beloruse:
1. правяраць, даглядаць, інспэктаваць 2. рэвізіяваць, правяраць
ĉeĥe:
přezkoumat, revidovat
france:
1. inspecter 2. 3 réviser 3. casser
germane:
1. inspizieren, prüfen 2. durchsehen, 3 revidieren, überarbeiten 3. revidieren
hispane:
revisar
hungare:
1. átvizsgál, ellenőriz 2. felülvizsgál, revideál
japane:
検査する [けんさする], 再検討する [さいけんとうする], 見直す [みなおす], 修正する [しゅうせいする], 校正する [こうせいする], 校訂する [こうていする], 校閲する [こうえつする], 再審する [さいしんする], 保守点検する [ほしゅてんけんする]
nederlande:
1. inspecteren, nakijken 2. herzien, controleren
pole:
3rewidować
portugale:
1. revisar
ruse:
1. проверять, инспектировать, досматривать 2. пересмотреть, проверить, ревизовать
slovake:
podrobiť revízii, zrevidovať
ukraine:
ревізувати, перевіряти, переглядати

revizio

serĉi 'revizio'
[revizi.0o]
1.
[revizi.0o.ekzamenado]
Ekzamenado de io, por ĝin sekve modifi, reformi: sur la ŝoseoj staras la armeo, kaj […] faras revizion de ĉiu ŝipo, veturanta sur Nilo [6]; mi decidis subteni la movadon por revizio de la Ĉarto en 1955 [7]; VD:retrospektivo, rekonsidero
2.
[revizi.0o.JUR]
JUR Reekzameno de antaŭa juĝafero pri formalaj mankoj: la dua Forumo de la Esperanta Civito decidis apogi la klopodojn por la revizio de la proceso kiu kondamnis je mortopuno N. I. Sequoyah [8].
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
7. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 54a, p. 121a
8. HeKo: Amnestio Internacia pledos por Sequoyah?, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 11(61)
angle:
1. revision 2. cassation, appeal
beloruse:
1. рэвізія, перагляд
france:
1. révision (contrôle) 2. cassation
germane:
1. Kontrolle, Revision 2. Revision
hispane:
1. revisión
hungare:
1. átvizsgálás, felülvizsgálat, revízió
japane:
検査 [けんさ], 再検討 [さいけんとう], 見直し [みなおし], 修正 [しゅうせい], 校正 [こうせい], 校訂 [こうてい], 校閲 [こうえつ], 再審 [さいしん], 保守点検 [ほしゅてんけん]
nederlande:
1. het herzien
ruse:
1. ревизия, пересмотр
ukraine:
ревізія, перегляд

reviziismo

serĉi 'reviziismo'
[revizi.0ismo]
POL Metoda provo, movado, tendenco, revizii ĝenerale akceptitan pozicion historian, politikan, sciencan: jam en la volapuka movado oni parolis pri la Interna Ideo, la reviziismo de Zamenhof celis revizii ĉefe la leksikan kaj fonetikan konceptojn de Volapuko, fakte krei novan kvaliton interlingvistikan, sen Volapuko kaj ties interna ideo ne naskiĝus Esperanto [9].
9. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
angle:
revisionism
france:
révisionnisme
germane:
Revisionismus

reviziisto

serĉi 'reviziisto'
[revizi.0isto]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Iu, kies okupo estas reviziado: la Internacia Konferenco pri Homaj Rajtoj […] postulis la servojn de 22 interpretistoj, 59 tradukistoj, 17 reviziistoj, 96 tajpistinoj [10]; [ili] aprobis kelkajn pliajn ŝtatfunkciulajn postenojn por lingvistoj-reviziistoj, kies tasko estas transskribi la parlamentan ĵargonon en bonan, klaran, belan kaj ĝustan lingvon [11].
2.
[revizi.0isto.POL]
POL Iu, kiu iniciatas aŭ subtenas reviziismon: reformistoj ne estas reviziistoj [12]; Enver Hoxha staras surpiede, kun montrofingro direktita kontraŭ la reviziistoj kaj defendante marksismo-leninismon [13]; ekde 1919 registaroj kaj historiistoj, okupiĝantaj kiel reviziistoj pri tiu demando (ili volis revizii la verdikton de Versajlo), koliziis kun kontraŭreviziistoj [14].
angle:
auditor, revisor, proofreader 2. revisionist
france:
2. révisionniste
germane:
Revisor, Korrektor 2. Revisionist

administraj notoj