retrospektivo
- Konsidero de pasinta tempo, de pasintaj agadoj: retrospektivoj estas gravaj por ĉiuj ni, precipe por la „preskaŭ maljunuloj“ [1]; Minnaja prezentis retrospektivon ne nur al la historio de AIS, sed ankaŭ al pli fruaj sciencaj aktivadoj [2]; Pennacchietti retrospektivis kaj perspektivis pri la universitata instruado de interlingvistiko [3]. perspektivo3, rememoro, resumo, revizio1
1.
O. Milhomens:
Retrospektivo, 2010
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
3. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
3. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
- angle:
- retrospective
- beloruse:
- рэтраспэктыва
- ĉeĥe:
- pohled do minulosti, retrospektiva
- ĉine:
- 回顧展 [huígùzhǎn], 回顾展 [huígùzhǎn], 回顧 [huígù], 回顾 [huígù], 回想 [huíxiǎng]
- france:
- rétrospective (subst.)
- germane:
- Rückblick, Rückschau, Retrospektive
- pole:
- retrospekcja
- rumane:
- flashback
- slovake:
- pohľad do minulosti
retrospektiva
- Prezentanta, konsideranta pasintan tempon, retrorigarda: retrospektiva rigardo al 50 jaroj da apliko de Esperanto en la scienco [4]; en interna retrospektiva raporto [ili notis], ke estis tute erara opinio […] [5]; retrospektive pensante pri faligita domo de la infanaĝo [6]; retrospektiva ekspozicio de grafikaĵoj kaj miniaturaj libroj [7]. kronika
4.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Monato, Carlo Minnaja: Orient-azia itinero, 2008
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Monato, Carlo Minnaja: Orient-azia itinero, 2008
7. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
- angle:
- retrospective
- beloruse:
- рэтраспэктыўны
- ĉeĥe:
- retrospektivní, zaměřený na minulost
- ĉine:
- 回眸 [huímóu]
- france:
- rétrospectif
- germane:
- rückblickend, zurückblickend, rückschauend, retrospektiv
- hungare:
- retrospektív, visszatekintő
- japane:
- 回顧的な [かいこてきな], 過去を振り返る [かこをふりかえる]
- nederlande:
- terugziend, retrospectief
- pole:
- retrospektywny, spoglądający wstecz
- portugale:
- retrospectivo
- rumane:
- retrospectiv, privind in urma
- ruse:
- ретроспективный
- slovake:
- retrospektívny
- ukraine:
- ретроспективний, звернений до минулого