perspektivo
- 1.
- Bilda prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj kaŭzita de ilia malproksimeco kaj pozicio: en tiu pentraĵo la perspektivo estas tre ĝusta; linia, kolora perspektivo; serio da arkaĵoj en perspektivo FK ; aksonometria perspektivo estas sistemo de bilda reprezentado […] pere de projekcio ĉu paralela aŭ cilindra, referencita al tri ortogonaj aksoj, tiele ke ili konservu siajn proporciojn en ĉiu el la tri direktoj de la spaco [1]. projekcio
- 2.
- Panoramo 1: de tiu monteto oni ĝuas belan ridantan perspektivon; birdoperspektivo; tio estis Nova Holando, la kvina parto de la mondo, kiu preterglitis kun perspektivo de la bluaj montoj [2]; la balkonaĵo elstaras tiel forte antaŭen, ke ĉiuj kiuj rigardas el niaj fenestroj, sur tiu flanko ne havas perspektivon [3]; sur la supro de la monteto, tute apude de la arbaro, kun bela perspektivo staris la nova kastelo [4]; Klaro ekvidis […] tra la interrompo, en la fundo de la perspektivo la murojn de la palaco same mallumajn, kiel la apudaj arboj IK .
- 3.
- (figure) Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aŭ malpli malproksiman, precipe estontan okazon: la nuna situacio prezentas vastajn perspektivojn kaj esperojn; la vivo alprenis por li novan kaj pli vervan perspektivon; tiu progreso malfermas novajn perspektivojn; konsola perspektivo; rakontoperspektivo [5]; nun tio estis farita kaj donis la agrablan perspektivon ricevi denove invitojn [6]; la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino Marta . horizonto3, retrospektivo, vidpunkto2
1.
Vikipedio, Aksonometria
perspektivo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
5. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
5. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- perspective
- beloruse:
- пэрспэктыва
- ĉeĥe:
- středové promítání perspektiva (zobrazení)
- ĉine:
- 前景 [qiánjǐng], 透視 [tòushì], 透视 [tòushì], 方面 [fāngmiàn], 視角 [shìjiǎo], 视角 [shìjiǎo], 远景 [yuǎnjǐng], 遠景 [yuǎnjǐng]
- france:
- perspective
- germane:
- 1. Blickwinkel, Standpunkt (phys), Perspektive 2. Aussicht, Ansicht, Anblick, Panorama 3. Aussicht, Perspektive, Möglichkeit
- hispane:
- perspectiva
- hungare:
- távlat, perspektíva
- japane:
- 眺望 [ちょうぼう], 見晴らし [みはらし], 遠景 [えんけい], 展望 [てんぼう], 見通し [みとおし], 遠近法 [えんきんほう], 透視図法 [とうしずほう]
- nederlande:
- perspectief
- pole:
- perspektywa, speranda
- portugale:
- perspectiva
- rumane:
- perspectivă, speranda
- ruse:
- перспектива birdo~o: вид с птичьего полёта.
- slovake:
- perspektíva, stredové premietanie
- ukraine:
- перспектива, плани на майбутнє
longperspektiva, longtempa perspektivo
- Kiu koncernas, influas, efikas malproksiman estontecon: oni aprobis la longperspektivajn planojn, proponitajn far la Komisiono [7]; en longtempa perspektivo la leĝo funkciis [8].
7.
-:
Protekti la speciojn..., Eŭropa Civitano, 2012-04-25
8. Monato, Evgeni Georgiev: 100 jarojn leĝo pri islamo
8. Monato, Evgeni Georgiev: 100 jarojn leĝo pri islamo
- beloruse:
- доўгатэрміновы
- ĉine:
- 远期 [yuǎnqī], 遠期 [yuǎnqī], 長線 [chángxiàn], 长线 [chángxiàn], 長期 [chángqī], 长期 [chángqī], 長遠 [chángyuǎn], 长远 [chángyuǎn], 長期有效 [chángqīyǒuxiào], 长期有效 [chángqīyǒuxiào]
- france:
- à long terme
- germane:
- auf lange Sicht, langfristig
- pole:
- w dalszej perspektywie
- rumane:
- pe termen lung
mallongperspektiva
- Kiu koncernas, influas, efikas proksiman estontecon: gravas, ke la psikologio de unuopuloj esploru, kiamaniere iom da materialo, ekiras el la atentujo, tra la mallongperspektiva memoro, en la longperspektivan memoron [9]; dependeco estas tipe karakterizitaj per tuja kontentigo (mallongperspektiva kompenso) [10].
9.
P. Dasgupta: Loĝi en Homaj Lingvoj: la Substancisma Perspektivo, 2011
10. Vikipedio, Dependeco (medicino)
10. Vikipedio, Dependeco (medicino)
- beloruse:
- кароткатэрміновы
- ĉine:
- 短期內 [duǎnqīnèi], 短期内 [duǎnqīnèi], 短时间 [duǎnshíjiān], 短時間 [duǎnshíjiān], 短期 [duǎnqī]
- france:
- à court terme
- germane:
- auf kurze Sicht, kurzfristig
- pole:
- w bliższej perspektywie
- rumane:
- pe termen scurt
senperspektiva
- Kiu ne prosperos, malhavas ŝancojn de sukceso; senespera: senperspektiva entrepreno; ni […] kompatu […] senperspektivan popolon, kiu falis el unu terura malbono en alian eĉ pli teruran [11]; du kuracistoj atestu, ke la fizika doloro neelteneblas kaj senperspektivas (do ne malaperos) [12].
11.
Monato, Stefan Maul: Kompatindaj
irakanoj
12. Monato, Bart Demeyere: Eŭtanazio por neplenkreskuloj
12. Monato, Bart Demeyere: Eŭtanazio por neplenkreskuloj
- beloruse:
- беспэрспэктыўны
- ĉeĥe:
- neperspektivní
- france:
- sans avenir, sans issue
- germane:
- perspektivlos
- japane:
- 展望のない [てんぼうのない], 見通しのない [みとおしのない]
- pole:
- bez perspektyw [pl]
- rumane:
- fără perspectivă
- slovake:
- bezvýhľadný
- ukraine:
- безперспективний