2panoram/o Fab2

panoramo

1.
Vasta vidaĵo ĝuata de alta loko: la panoramo de la Alpoj; vasta panoramo prezentiĝis al ili [1]; sur la plej alta pinto […] ni ĝuis belegan panoramon de la urbo kaj ties plej malnovaj kvartaloj [2]; oni disponigis al ŝi terasan apartamenton kun spirhaltiga panoramo [3]; arkitektoj zorgis pri la konservo de urba aspekto per respektado de la historiaj heredaĵoj kaj panoramoj [4]. VD:horizonto
2.
BELATEK Bildo sur (eventuale virtuala) konkava fono, kiu donas al rigardantoj lokitaj en centro kvazaŭ vidon al objektoj ĉirkaŭantaj ilin: Bernardo Bellotto, kiu naskiĝis en Venecio ĉirkaŭ 1721, estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la tiel nomata panoram-pentrado, la ĝenro de kvazaŭ topografie ĝusta redono de urbaj vidaĵoj [5]; en la kela etaĝo estas montrata (per projekciiloj) la panoramo de la frontregiono, kiun pentris Alfred Bastien post la milito, la dimensioj de la originala panoramo estas 115 oble 14 m [6]; operaciotoj komunikiĝas retpoŝte kun kliniko, sendante ekzemple panoramajn radiografaĵojn kaj aliajn medicinajn informojn al la kirurgo [7].
3.
(figure) Pejzaĝo3: la monda lingva panoramo [8]; Monato fakte signifis defion en la panoramo de la tiutempa Esperanto-gazetaro [9]; la naciaj problemoj trakuras la historion de Hispanio dum la tuta 20a jarcento kaj fariĝis unu el la plej tiklaj punktoj de ĝia kompleksa politika panoramo [10].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, paŝtistino kaj kamentubisto
2. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
3. Monato, Roberto Pigro: Terasa apartamento, 2011
4. Monato, Jean-Yves Santerre: Fortikaĵurbo Gerando, 2009
5. Monato, Evgeni Georgiev: Canaletto: Imponaj pentraĵoj de eŭropaj urbvidaĵoj, 2007
6. Monato, Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio, 2015
7. Monato, last/pg: Medicina turismo, 2006
8. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Interlingvistiko por ĉiuj, 2007
9. Monato, Gravaj opinioj, 2004
10. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado, 2006
angle:
panorama
beloruse:
панарама
ĉeĥe:
celkový pohled, panoráma, vyhlídka
ĉine:
广角 [guǎngjiǎo], 廣角 [guǎngjiǎo], 全景 [quánjǐng], 全豹 [quánbào], 全貌 [quánmào], 全景图片 [quánjǐngtúpiàn], 全景圖片 [quánjǐngtúpiàn]
france:
panorama
germane:
Panorama
hungare:
1. panoráma 2. körkép
japane:
パノラマ, 全景 [ぜんけい]
katalune:
panorama
nederlande:
panorama
perse:
1. چشم‌انداز، دورنما، منظره 2. پانوراما
pole:
panorama
portugale:
panorama
ruse:
панорама
slovake:
pohľad, rozhľad
ukraine:
панорама

panorami

1.
Panorame rigardi: oni povas kaj gustumi la ĉinajn pladojn kaj panorami la riveron [11].
2.
(figure) Prezenti multperspektive, multaspekte, tutspektre: la dek KD-oj de „Kolekto 2000“ […] panoramas la nuntempan muzikon en Esperanto [12]. VD:ampleksi, spektro3
11. Ĉina Radio Internacia: Parko de la Monda Ekspozicio, 2010-02-02
12. Jorge Camacho: Kanzonoj por interna konsumo, Monato, 2000/07, p. 15
beloruse:
1. аглядаць панараму 2. паказваць панараму
france:
1. embrasser du regard
germane:
2. ein Panorama aufspannen
japane:
パノラマ撮影をする [パノラマさつえいをする], パンする [ぱんする]
katalune:
1. veure panoràmicament

administraj notoj