*pejzaĝ/o

*pejzaĝo

1.
Pli malpli pitoreska landvidaĵo: la hirundo flugis ĉiam ankoraŭ pluen, kaj la pejzaĝoj fariĝadis ĉiam pli belaj [1]; la unutoneco de la pejzaĝo, la incitanta flaveco de la sablo, la varmego […] jen estas la ĉefaj ecoj de la libia dezerto [2]; specifa formo de pentrado de urbaj pejzaĝoj evoluis en Venecio dum la 18a jarcento [3]; pejzaĝa parko [4]; estas facile ŝati tiujn simplajn, ĉarmajn rakontojn, kiuj prezentas homojn, bestojn, pejzaĝon de suda Francio [5]. VD:panoramo
2.
BELA Pentraĵo prezentanta landvidaĵon: la muroj estis kovritaj per pentraĵoj — portretoj, historiaj skizoj kaj pejzaĝoj FK ; la fortepianon oni malfermis, la interna flanko de la kovrilo estis ornamita per pejzaĝo [6]; la sonĝoj pentris pejzaĝon per koloriloj el smeraldoj, arĝento, rubenoj, perloj kaj topazoj [7]; KOMP turno de la ekrano je 90 gradoj, de „pejzaĝa“ (laŭlarĝa) al „portreta“ bildo [8].
3.
(figure) Momenta tuto de la kondiĉoj kaj agantoj en iu socia medio, agadkampo, sektoro: la nacia informpejzaĝo [9]; la politika pejzaĝo ŝanĝiĝis post la lasta balotado [10].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
3. Monato, Evgeni Georgiev: Canaletto: Imponaj pentraĵoj de eŭropaj urbvidaĵoj, 2007
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Universitata festojaro, 2004
5. S. Johansson: Per sia ronda okulo, Monato, 1998:6, p. 22a
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
8. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
9. C. Dada, trad. J. Rezende Piton: Lumturo danke al La Reto, Unesko-kuriero, 2017-07 ĝis 09 (2)
10. Monato, D. E. Rogers: Jam komenciĝis elektoj, 2008
angle:
landscape
beloruse:
пэйзаж
bretone:
dremmvro, gweledva
ĉine:
山川 [shānchuān], 風光 [fēngguāng], 风光 [fēngguāng], 風景 [fēngjǐng], 风景 [fēngjǐng], 山水 [shānshuǐ], 景觀 [jǐngguān], 景观 [jǐngguān], 山水画 [shānshuǐhuà], 山水畫 [shānshuǐhuà], 地景 [dìjǐng], 景色 [jǐngsè]
france:
paysage
germane:
Landschaft
hispane:
paisaje
hungare:
1. táj, vidék 2. tájkép
japane:
風景 [ふうけい], 景色 [けしき], 眺め [ながめ], 風景画 [ふうけいが], 景観 [けいかん]
nederlande:
landschap
pole:
krajobraz, pejzaż
portugale:
paisagem
rumane:
peisaj
ruse:
1. ландшафт, вид (местности) 2. пейзаж
tibete:
ས་གད་པ་
ukraine:
краєвид, пейзаж

pejzaĝisto

1.
BELA Pentristo, kiu pentras precipe pejzaĝojn: Karel Liebscher estis ĉeĥa pentristo ― pejzaĝisto kaj ilustristo [11].
2.
HOR Ĝardenisto, specialiĝinta pri la aranĝo de naturaj areoj, parkoj ks: Gilles Clément estas ĝardenisto, pejzaĝisto, botanikisto, entomologo [12].
angle:
1. landscape painter
beloruse:
1. пэйзажыст 2. ляндшафтны дызайнэр
bretone:
1. livour maezioù
ĉine:
园艺师 [yuányìshī], 園藝師 [yuányìshī], 風景畫家 [fēngjǐnghuàjiā], 风景画家 [fēngjǐnghuàjiā]
france:
1. paysagiste
germane:
1. Landschaftsmaler 2. Landschaftsgärtner
hispane:
1. paisajista
hungare:
1. tájképfestő
japane:
風景画家 [ふうけいがか]
nederlande:
1. landschapschilder
pole:
1. pejzażysta
rumane:
1. peisagist
ruse:
1. пейзажист
ukraine:
пейзажист

administraj notoj